De vintro al printempo

Foto de Liba GabaldaAnkaŭ ĉi-jare la partoprenantaro de PRINTEMPE estis bele internacia. Kunvenis homoj el Francio, Belgio kaj Germanio; kaj inter la devenlandoj estis ankaŭ Ĉeĥio, Bulgario kaj Nederlando. Do regis bela Esperanto-etoso en la kvara PRINTEMPE de la 29a de marto ĝis la 6a de aprilo.

La tre konvena renkontiĝa domo en Baasem bele situas sur monto kun ĝuinda superrigardo al vasta valo. Eblis ĉiutage ĝui la endoman naĝejon kaj ni ŝatis promeni tra la kampoj, al lago kaj al proksimaj vilaĝoj kiel Kronenburg. La ekskursoj kondukis nin al Bad Münstereifel, Monschau kaj Kolonjo, kie ni povis viziti interalie la ĉokoladan muzeon, la tradician judan banejon (Mikwe) kaj – nepretervideble – la katedralon. En Nettersheim ni vizitis muzeon pri la regionaj historio kaj naturo. Kelkaj entuziasmuloj veturis ankaŭ al la radio-observatorio de Effelsberg.

Endome ni spektis diversajn filmojn – pluraj filmetoj de germana Esperanto-filmkonkurso, vojaĝa raporto pri Sumatro kaj prezento de Venezuelo. Ni aŭdis raportojn pri vojaĝoj tra Siberio kaj al Rumanio kaj prelegon pri klimatgasa kompensado. Kaj ni ĝuis la bongustan kuiradon de la domo.

La vetero estis pli vintra ol printempa. Komence eĉ iom neĝis kaj la neĝo restis konstanta. Kiom bele vidi vintran pejzaĝon el varma ĉambro kaj vespere ĝui kamenan fajron!

La venontjara PRINTEMPE okazos je Pasko 2014 en la kunvenejo “Marienburg”, sur monto apud la rivero Mozelo, kun bela rigardo al ambaŭflanka valo.

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Foto de Liba Gabalda

Ĝi estas artikolo el la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/04/223eland/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi