Komentoj pri: Minsko: La unua lingva festivalo

De: Valdas Banaitis
Antau monato okazis ne malpli brila lingvofestivalo en Ruslanda provinca chefurbo Kaluga kun 4 prezentoj de Moskvaj esperantistoj. Neniu diskuto. Nu, mi atendos pliajn hirundojn. Hodiau en Vilno la suno komencis degeligi 30-centimetran neghokovron kaj la jam ne plu minusa nokto ghin ne fiksos, char jam ne plu minughin ne fiksos. Ho venu la dua hirundo el Slovenio, alportu prinmaveron post 125a vintro.

De: A. Kuenzli
Do, laŭ vi indus resti obstina

Hodiaŭ iu franca e-isto proponis traduki la 13 hipotezojn al la franca lingvo, ĉar li trovis ilin konsiderindaj kaj diskutindaj. Do, iom post iom mia obstino rezultigos la unuajn fruktojn! Sed por atingi la finan venkon necesos ankoraŭ granda kaj persista laboro kontraŭ la eterna mediokreco kaj blinda entuziasmo.

De: Valdas Banaitis
legu “la” anstataŭ  [da a]

De: Valdas Banaitis
Brave, kuraĝe kaj neflankiĝante, kara Andreas! Viaj lastaj vortoj trafas, kaj via obstino laŭdindas – vi provokis la unuan viglan diskuton. La unua hirundo de  Esperanta vivo en Interreto. Eble aperos ankaŭ la unua esperantisto, kiun naskis Interreto. La profetaĵo de eksprezidanto Probal eble efektiviĝos. Tra 125 jaroj da a instruado el 100 komencintoj bakis 90 seniluziiĝintojn, 9 eternajn komencantojn kaj nur 1 esperantiston laŭ “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto” de Zlatko Tiŝljar eĉ li mem ne vidas alian vojon, senbalastan paradigmon. La intenco de Ludoviko ĝis 1887 estis tute alia, sed la inerto kaj lerneja rutino katenas.

De: A. Kuenzli
Ŝajnas, ke miaj komentoj kaj demandoj ne plaĉas al vi, ĉu ne, ĉar ili estas kritikaj. Tio estas via problemo. Nu, vi ja estas en Ĉinio, kie demokratio ne ekzistas kaj kie vi devas esti tre singarda kion vi diras. Pro tio estas absurde riproĉi al mi maldemokratan sintenon. De neniu persono el Ĉinio kaj Ruslando kaj similaj diktaturaj landoj mi akceptas iun ajn instruon rilate demokration, tion vi povas tuj forgesi. Mi devas rememorigi vin, ke ĉiujn miajn demandojn pri la situacio en Ĉinio vi ĝis nun rifuzis respondi (en Libera Folio).

Ke diversaj e-istoj agadas en Ĉinio, Belorusio, Kubo, Vjetnamio ktp. kaj pruvas mian hipotezon, ke e-istoj unuavice preferas ĉefe tiajn landojn, komunismajn kaj nedemokratiajn, en kiuj la politikistoj grandskale lezas la homajn rajtojn kaj subpremas la civilsocion. En tiuj lanndoj malaperas homoj kaj estas arbitre juĝataj kaj traktataj. Kiu malfermas la buŝon devas enkalkuli la riskon esti malliberigita aŭ mortigita. Mi interpretas, ke la e-istoj apogas kaj flatas tiujn landojn (ĉar mi neniam legis aŭ aŭdis proteston kontraŭ tiuj faroj flanke de la e-istoj, kiuj, aliflanke, apogas agresemajn peticiojn kontraŭ Israelo). Sed el komunistoj ili transformiĝis el perfektaj kapitalistoj.

Kompreneble, mi ŝatus aŭdi la opinion de la nekonataj partprenantoj de la aranĝo en Minsko. Ĝuste tiaj opinioj interesus min. La opinioj de e-istoj mem ne interesas min, ĉar mi konas ilin ĝissate. Sed pri la partoprenanta publiko oni NENIAM legas iun ajn vorton en la raportoj de e-istoj, kiuj fanfaronas ĉefe pri la kvanto de partorpenantoj.

De: dennis keefe
Resumo, 67 vortoj.   Komentado 655 vortoj

Resumo:

Mi parolas pri kvin tre pozitivaj trajtoj de la Lingva Festivalo de Minsk, kaj ĉe la fino, mi demandas al Andreas, kial li ne starigas tiajn malfacilajn demandojn ankaŭ al aliaj lingvaj partoprenantoj en la Lingva Festivalo.

Mi petas al Andreas ankaŭ, ke li ne plu inundu la komento-kolumnon per tro da sinskevaj komentoj.  Ke li estu pli demokrata, kaj permesu al aliaj homoj esprimi sin libere.

Komentado:

Ĉi tiu novaĵo pri la Lingva Festivalo de Minsk montras al ni, kiel la bona laboro de Esperantistoj en Moskvo, tutnature, komenciĝas disvastiĝi aliloken.      En la tre mallonga raporto de la Balta Ondo videblas multaj pozitivaj trajtoj.

Unue, kiel menciite de Vjaĉeslav kaj Jefim, la festivalo estis organizita de NE-Esperantistoj.  Tiuj ne-esperantistoj permesis al ni, kaj mi eĉ aŭdacas diri, plene bonvenigis al ni prezenti nian lingvon al eble nia nuntempa plej celtrafa celgrupo, la lingvemuloj.

Due, la organizantoj en Minsk nun volas ripeti la Lingvan Festivalon en la venonta jaro.  Do, laŭ ILI, ne laŭ ni Esperantistoj, ĝi estas nova, valora aldono al la liberaj eventoj de tiu urbo, tiu universitato.  Esperantistoj havos senpagan “hejmon” en venontaj jaroj.  Bona novaĵo por niaj informado-budĝetoj.

Trie, la amaskomunikiloj venis kaj raportis.   Tio estas unu el la ĉefaj indikiloj, ke Lingvaj Festivaloj nature sukcesas altiri ĵurnalistojn kaj tio estas bona por la publikaj rilatoj de Esperanto kaj minoritataj lingvoj kiuj volas montri sin.

Kvare, Anton Somin, la Minska organizanto, spertis la Lingvan Festivalon de MASI-anoj en Moskvo.  Simile okazis al ni en Anglio, Max el Anglio estis unu el miaj instruistoj en mia VIEWS Programo en Nankino, Ĉinio.  Poste mi invitis al li kunlabori en la Lingva Festivalo de la Universitato de Nankino.  Mi trejnis lin speciale por starigi Lingvajn Festivalojn, kaj kiam li reiris al la Universitato de Sheffield en Anglio, li okazigis tiun Lingvan Festivalon kiu estigis la tutlandan BBC Programon, en kiu la britaj Esperantistoj ludis la ĉefan rolon (Tio rilatas al la Cigno Premio de Etsuo Miyoshi, ĉu ne?).   Doktoro John Wells estis la invitita preleganto por la angla Festivalo.

Rilate la Lingvan Festivalon de Anglio, mi citas Liberan Folion: “Ayako Kawakita aparte laŭdas EAB-n pro informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato de Sheffield, pro kiu Esperanto estis menciita en vaste spektata televida programo kiu atingis pli ol milionon da spektantoj.”

Kvine, la Lingva Festivalo de Minsk okazis en la konstruaĵo de la filologia fakultato.  Ĝusta loko, ĉar tie troviĝas lingvemuloj, niaj plej bonaj amikoj, eĉ se ili ne poste studos Esperanton.  Luksa loko, prestiĝa lernejo aŭ kongresejo aldonus nenion valoran al Lingvaj Festivaloj.   Ni bezonas esti tie kie troviĝas niaj amikoj kaj, eble, venontaj Esperantistoj.

Finfine, la Lingva Festivalo de Minsk estos tre brila sukceso se  Vjaĉeslav ŝatas tion.  Se al li plaĉis prezenti Esperanton antaŭ nekonata publiko, kaj li ankoraŭ ŝatos fari tion en la venonta jaro, tio estas granda sukceso.   Trovi ion, laŭ mi utilan, kion oni NATURE ŝatas fari por niaj malgrandaj Esperanto-Movadoj estas la sekreto de venontaj sukcesoj.   Tio bezonas organizadon, sed tio estas alia temo por alia momento.

Al Andreas, faru eksperimenton.  Estis pli ol cent lingvoj en la lasta Lingva Festivalo de Ĉinio (oni neniam aŭdis pri ĝi, ĉar neniu verkis raporton).   Faru viajn demandojn al la 250 instruantoj kaj prezentantoj de tiuj lingvoj pli ol cent lingvoj.   Ekzemple, kio okazis en la kurseto, kial ili faris tion, kaj ne tion?   Eble, pli bone, ĉeestu mem Lingvan Festivalon, kaj bone komprenu, ke ĝi ne estas altsubvenciita mondopinta kongreso pri kiel savi la mondon.   Lingva Festivalo estas nur festivalo.   Se vi volas, krei mem vian version de serioza afero, laŭ vi serioza afero, kiu helpos al Esperanto.   Ni ĉeestos.

Andreas, bonvolu ne plu inundu la komento-kolumnon per tro da sinsekvaj komentoj.  Ofte vi havas du, eĉ tri el la kvin videblaj komentoj.  Tia konduto forpuŝas aliajn homojn, kaj ni tial perdas multe da valoraj kaj buntaj vidpunktoj, laŭ mi.  Estu pli demokrata.   Lasi al aliaj homoj paroli kaj skribi.  Tio estos bona por VIA klopodo montri al aliaj homoj viajn ideojn.   Diverseco gravas en biologio; diverseco gravas en opinio-esprimado.   Mi diras tion por helpi al vi, sed antaŭ ĉio mi diras tion por helpi al ni ĉiuj libere esprimi opiniojn, ĉu ĝustajn aŭ neĝustajn.   La afero estas, ke ĉiu sentu sin bonvena kiam li aŭ ŝi volas esprimi sin.   Mi pensas, ke vi konsentas kun tia demokrata vidpunkto, ĉu ne?

Amike,

Dennis Keefe

De: A. Kuenzli
Se oni starigas kelkajn demandojn, kiuj ne estas kutimaj por la e-istoj, kaj kiam la diskuta nivelo IOM altiĝas, oni tuj estas nomita “fame malfacila kunparolanto”. Ĉu mi rajtas ridi aŭ ĉu la rusoj sendos min al Vorkuta aŭ Kolyma? De kiu planedo vi venas? Ĉu kiel e-isto oni devas esti idioto, kreteno kaj stultulo? Ĉe Jefim mi havis la impreson, ke temas pri inteligenta persono, ĉe la aliaj mi devas bedaŭrinde dubi.

De: José Antonio Vergara
Mi tre tre ghojas pro tiu chi novajho. Mi opinias ke lingvaj festivaloj estas bonaj en si mem kiel celebrado de la homa fenomeno lingvo kaj ties bunta diverseco. Krome, en la klopodoj iom plivastigi la (ofte proksiman al nulo) scion pri la tamena ekzisto de Esperanto, ili povas utili char allogaj por lingvemuloj, kiuj devus chiam esti prioritatigitaj kiel unu el la chefaj celgrupoj por la kiel eble plej trafa, respondece malblufa informado pri Esperanto.

Jam antau jaroj, sub la inspiro de la chi-rilata sperto de Dennis Keefe, mi proponis ke en chiu Universala Kongreso de Esperanto ni okazigu Lingvan Festivalon kiel konstantan programeron de nia arangho, komplete malferman al la publiko.

Tiel nia UK eble ighus pli iom pli rimarkinda en la urboj kie ghi sinsekve okazas, char ghi povus esti perceptata kiel migranta eduka evento chiujara. Tio, en aliancigho kun lokaj lingvaj fakultatoj au similaj instancoj de la respektivaj landoj.

Jam ILEI kaj TEJO foje okazigis ion tian dum siaj respektivaj konferencoj, kaj lau la raportoj la afero marshis tute glate. Simile, en novembro 2012 okazis la 7-a Moskva Lingva Festivalo kun granda sukceso, unu el kies plej gravaj efikoj estas la altigo de la prestigho de Moskva E-Asocio, kies anoj lanchis kaj organizas la Festivalon.

Eble per io tia ni kaptus multe pli da (ol la preskau nula) atento koncerne nian chefan E-renkontighon, almenau che la plej ofta fonto liverinta novajn esperantulojn en chiuj generacioj, nome la lingvemuloj. Pardonon ke mi ripetas tiun chi lau mi gravan argumenton.

Per io tia, ni nekontesteble utiligus tion kion mi nomas la “lingva kapitalo” de la esperantularo, do ke ni estas kaj multlingva kaj komunlingva komunumo.

De: Väčesláv
Kaj rilate la demandojn de Jefim:

» kion donos la festivalo al stagnanta esperanto-movado en Belorusio?

Nu eĉ apero de 1-2 novaj aktivuloj estas certe atingo. Eĉ se tio ne okazos, kelkdek personoj aŭdis pri Esperanto iom pli detale kaj senpartie, ol oni kutime povas aŭdi de hazarduloj (ja ĉiu havas opinion pri medicino, pedagogio kaj Esperanto, eĉ sen esti fakulo).

» Cxu aperis dezirantoj lerni la lingvon? Kaj se jes, kiu instruos?

Oni demandis, kie eblas lerni la lingvon. Mi konsilis lokojn en Interreto — kaj fakte la ekzemploj mia aŭ de akademiano Moĵajev montras, ke tiu vojo funkcias.

De: Väčesláv
S-ro Kuenzli estas fame malfacila kunparolanto.

Se paroli pri precizaj ciferoj, je la verkado de la teksto ili ankoraŭ ne estis konataj, ĵus (antaŭ unu horo) estis diskonigite, ke la du prezentojn de Esperanto kune vizitis 84 personoj (el proksimume 300-400 vizitintoj de la festivalo); tiu sumo estas la kvara plej granda rezulto post la hispana, la pola kaj la germana.

Kiel ni ĉiuj komprenas, 84 personoj vid-al-vide aŭdantaj pri Esperanto, kun lingvaj ekzemploj kaj la ebleco fari demandojn, estas eĉ ne ĉiumonata atingo en plejparto de la urboj en la mondo.

La enhavon de mia prezento mi certe ne emas rerakonti, estus iom longe, krome la festivalo tradicio subkomprenas liberan paroladon — mi ne vere bone memoras, kion mi fakte diris kaj kion nur planis. Mi montris kelkajn lingvajn trajtrojn (fakte ni aŭskultis kanteton kaj mi klarigis la tuton renkonteblan en ĝi), iom rakontis pri la historio kaj nuntempo de la movado, iom longe parolis pri la taksoj de la kvanto de parolantoj (surbaze de Statistiko_de_Esperantujo ĉefe), provis sentigi ke Esperanto iusence apartenas al la kultura heredaĵo de la regiono (Zamenhof ja loĝis dum kelkaj jaroj en Grodno ktp).

» ĉu kadre de la lingva festivalo estis traktita la aktuala situacio de la belorusa lingvo

La festivalo ne estas scienca aŭ politika diskutejo (vi povas aliloke pli detale legi pri la ideo de Dennis Keefe kaj lia modelo de lingvaj festivaloj). Indas rimarkigi, ke la evento estis senteble pli dulingva ol la cetero de la vivo en Minsk (parte pro „filologieco“ de la loko, sed ankaŭ pro la celkonscia politiko de la organizintoj). La lingva situacio en Belorusio estis en iuj aspektoj traktita dum kelkaj lekcioj: pri la lingva diverseco, pri la historio de la belorusa leksikografio (kaj farado de novaj vortoj por novaj nocioj) kaj eventuale en aliaj programeroj.