Novaj kampoj por esplorado

Ludwik Zamehnof wobec “kwestii żydowskiej”. Wybór źródeł / Opracowała Agnieszka Jagodzińska. – Kraków; Budapeszt: Austeria, 2012. – 292 s., ill.

Ĉiujare aperas novaj studoj pri Ludoviko Zamenhof. Iliaj aŭtoroj, eĉ elstaraj esploristoj kun profesoraj kaj doktoraj titoloj, estas plejparte esperantistoj, kaj ĝuste tio estas ĉefa kaŭzo de iliaj esploroj pri la kreinto de la lingvo. Des pli meritas atenton la pollingva libro Ludwik Zamehnof wobec “kwestii żydowskiej”. Wybór źródeł (Ludoviko Zamenhof rilate al la juda demando. Elektitaj tekstoj), eldonita en la fino de 2012.

Ĝia aŭtorino, d-rino Agnieszka Jagodzińska, estas juna specialistino pri judaj studoj kaj instruistino pri la jida lingvo ĉe la Vroclava Universitato. Ĉefaj temoj de ŝia scienca esploro estas historio de kulturo kaj religio de Pollandaj judoj en la 19a jarcento, historio de judaj komunumoj en Azio kaj Afriko, nuntempaj Israelaj literaturo kaj kino. En ŝia doktora tezo – honorita de la Pollanda Nacia Centro de Kulturo kiel unu inter la plej elstaraj doktoraj tezoj de 2007 jaro – ŝi esploris akulturaciajnprocezojn inter Varsoviaj judoj en la 19a jarcento. Ŝia monografio Pomiędzy. Akulturacja żydów Warszawy w drugiej połowie XIX wieku (Inter. Akulturacio de la Varsoviaj judoj en la dua duono de la 19a jarcento), eldonita en 2008, gajnis specialan premion en la 13aj Poznanaj Tagoj de la Akademiaj Libroj en 2009. Unu ĉapitro de la libro estas dediĉita al la problemo de multlingveco de Varsoviaj judoj. Analizante la diversajn kulturajn sintenojn kaj mondkonceptojn de Varsoviaj judoj, Jagodzińska malkovris ankaŭ la ideojn de Ludoviko Zamenhof. Esplorinte verkojn de Zamenhof pri la juda problemo, ŝi trovis liajn konceptojn – ĝis nun neglektitaj en la judaj studoj – tre originalaj kaj indaj je pli detala esploro, kies rezulto estas ŝia nova libro Ludwik Zamenhof wobec “kwestii żydowskiej”.

En la skiza kaj devige neplena prezentado de la libro mi fokusiĝos je tiuj ĝiaj elementoj, kiuj ŝajnas al mi la plej malkovraj kaj pro tio ankaŭ kompletigaj al ankoraŭ ekzistantaj studoj pri Zamenhof verkitaj el la esperantologia perspektivo.

La libro estas dividita je tri partoj. Ĉiu en ili estas konstruita laŭ la sama skemo. Komence troviĝas enkonduka artikolo kaj poste la pollingvaj tradukoj de elektitaj tekstoj de Zamenhof. La libro prezentas pollingvajn tradukojn de kune 6 tekstoj de Zamenhof, elektitaj de Jagodzińska kiel la plej gravaj, mejloŝtonaj por la temo.

La unua parto traktas pri Ludoviko Zamenhof kiel gramatikisto de la jida lingvo. Por mi ĝuste tiu ĉi parto estas la plej malkovra kaj interesa. Kiel notas aŭtorino de la enkonduka artikolo al la parto – specialistino pri la jida lingvo prof. Ewa Geller el la Varsovia Universitato – la Zamenhofa propono de reformo de la jida lingvo ĝis nun estis tute forgesita en la lingvistikaj studoj, kvankam eĉ de la hodiaŭa perspektivo la normigaj postuloj, formulitaj de Zamenhof, ŝajnas ne nur tre interesaj, sed ankaŭ pioniraj. Paradokse, la Zamenhofa propono de reformo de la jida lingvo ĝis nun vekis pli grandan intereson inter esperantistoj ol inter la esploristoj de la jida lingvo mem. Laŭ Geller, la manko de mencioj pri la Zamenhofa reformprojekto povas esti rezulto de antipatio, observata en la tiutempa jida gazetaro, al Doktoro Esperanto, akuzata tie je malsolidareco kun sia nacia grupo. Rigardante la projekton el la nuntempa vidpunkto, Geller notas, ke plejmulto de la postuloj de Zamenhof formulitaj en 1880 iĝis fakto dum reformoj de la jida okazigitaj en la sekvintaj jaroj, kio montras la lingvistikan intuicion de la kreinto de Esperanto. Geller starigas demandon: en kiu grado la proponoj de Zamenhof havis veran influon al la sekvintaj reformoj de la jida lingvo? Laŭ ŝi ĉi tiu grava demando meritas iĝi temo de aparta studo. Geller provas ankaŭ situigi la lingvistikajn verkojn de Zamenhof en la pli vasta lingvistika kunteksto de lia epoko.

La dua parto de la libro prezentas ligojn inter la Zamenhofa ideo de la universala lingvo kaj la “juda problemo”. En la enkonduka artikolo troviĝas tre interesaj prezentadoj pri reagoj de Pollanda judaro al la Zamenhofa projekto de la internacia lingvo kaj pri diferencoj inter la judaj kaj alilingvaj tradukoj de la Unua Libro, sed ankaŭ inter ĝiaj tradukoj en la hebrea kaj la jida. La aŭtorino starigas demandon, ĉu la Zamenhofa propono de universala lingvo vekis pli grandan intereson inter la judoj kompare kun la resto de la Pollanda socio? Provante respondi, ŝi uzas diversajn metodojn por pritaksi la procentaĵon de jud-devenaj Varsoviaj esperantistoj en la unuaj jaroj post la publikigo de Esperanto.

La tria parto, De hilelismo al homaranismo, pritraktas la religiajn ideojn de Zamenhof, prezentante la vojon kiun li faris de la juda reformisto al homarano. La komenco de la enkonduka artikolo prezenas aktivaĵojn de Zamenhof en la juda movado. En tiu ĉi kunteksto Jagodzińska komentas – malkritike kopiatajn de diversaj aŭtoroj – vortojn de Zamenhof de la intervjuo por Jewish Chronicle laŭ kiuj lia cionisma agado estis pli frua ol la agado de Herzl, havante pioniran karakteron. Responde la aŭtorino provas situigi la cionisman aktivadon de Zamenhof inter aliaj similaj iniciativoj de la sama tempo.

Laŭ mi, la plej granda avantaĝo de la libro de Jagodzińska estas la fakto, ke ĝi malfermas novajn kampojn por esplorado por la akademiaj judaj studoj kaj ankaŭ por la esperantologiaj studoj pri Zamenhof. Por esplorantoj de la juda kulturo ĝi malkovras la personon kaj konceptojn de Zamenhof – ĝis nun praktike nekonatajn kaj, kiel skribas la aŭtorino, samtempe tipajn kaj maltipajn por lia epoko. Por esperantistoj ĝi helpas pli bone kompreni la vivon kaj ideojn de Zamenhof, metante ilin en pli vastan perspektivon de juda intelekta vivo de lia tempo.

Katarzyna Tempczyk

Noto

Akulturacio, aŭ alkulturiĝo (Angle kaj france: Acculturation; Germane: Akkulturation; Pole: akulturacja, Ruse: Akkelturacoja. Procezo, en kiu popolo parte aŭ plene akceptas la normojn, valorojn kaj tradiciojn de la kulturo de alia popolo, sen perdo de sia identeco. Akulturacio povas konduki al la asimiliĝo.

Legu ankaŭ recenzon pri la libro de Walter Żelazny Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów.

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/recenzo-11/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.