Hispana Reĝa Ordeno al norvega esperantisto

Otto Prytz (meze) kaj lia edzino Pilar Menéndez (maldekstre)

La 6an de decembro 2012 Juan Carlos I, Reĝo de Hispanio, decidis doni la Komandorecon de la Ordeno pri Civila Merito al Otto Prytz, akademiano kaj multjara vicprezidanto de Norvega Esperanto-Ligo. La ordeno estis donita al Prytz pro la longedaŭra instruado de la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo. La transdona ceremonio okazis la 13an de marto 2013 ĉe la ambasadoro de Hispanio en Norvegio, Antonio López Martínez.


La akcepton malfermis la ambasadoro, kiu emfazis, ke Otto Prytz dediĉis la plej grandan parton de sia vivo, aŭ almenaŭ sian tutan profesian vivon, al la instruado de la hispana lingvo, kiu nun estas parolata de preskaŭ 500 milionoj da homoj en pli ol 20 landoj.

La sekva parolanto estis Knut E. Sparre, kiu estis instruisto pri la hispana lingvo ĉe la Universitato de Oslo, kiam Otto Prytz studadis. Sparre menciis, interalie, la engaĝon de Prytz pri Esperanto kaj lian membrecon en la Akademio de Esperanto. Plie li menciis la intereson de Prytz pri ŝako, kiu igis la Norvegan Ŝak-asocion doni al li distingon. Fine li informis, ke Prytz estas prezidanto de la Norvega Komisiono pri Brajlo, nomumita de la Ministerio pri Kulturo. La paroladon komencis kaj finis frazo en Esperanto. Poste oni voĉlegis la ordenan diplomon, kaj ambasadoro López Martínez ornamis s-ron Prytz per la insigno de la ordeno.

Poste Prytz faris la respondan paroladon kaj legis fragmenton el la mezepoka hispana verko “La Libro de Bona Amo”. La fragmento temas pri “la ecoj, kiujn la malgrandaj virinoj havas”, kaj la poeto donas multajn komparojn.

Post la fino de la oficiala parto de la ceremonio, kvardeko da ĉeestantoj daŭrigis manĝetante, trinketante, kaj agrable babilegante. La aranĝo estis simpla kaj homeca, bonstila, sed ne solenaĉa.

Douglas Draper

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/ordeno/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi