La 10a Himalaja Renkontiĝo

La 10a Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26a de februaro ĝis la 11a de marto. Partoprenis la tutan programon entute 45 esperantistoj, kaj simila nombro nur parton. Inter la partoprenantoj, krom multaj nepalanoj, estis dek personojn el Japanio, kvar el Francio, du el Pollando, kaj po unu el Rumanio kaj Danlando. ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo estis florigi la Esperantan movadon en la orienta parto de Nepalo.

La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) bonvenigis la partoprenantoj la 27an de februaro vespere en la hotelo Marsangdi en Thamel. La prezidantino de NEspA s-ino Indu Devi Thapaliya solene malfermis la programon. Landaj reprezentantoj kaj lokaj responsuloj deziris sukceson al la Renkontiĝo. La ĉefgasto de la programo, Hori Yasuo (Japanio), lumigis kandelon, disdonis Renkontiĝan materialon kaj gratulis ĉiujn pro la partoprenado en la 10a jubilea Renkontiĝo.

La dekunu-taga ekskurso kaj marŝado komenciĝis post du tagoj dediĉitaj al ekskursoj en la Katmandua valo. En Itahari bonvenigis la grupon loka muzikistaro kaj girlandoj en programo, organizita de la urbestro Ganesh Raj Karki. Poste oni paradis kun la Esperanto-standardo tra diversaj lokoj de la urbo. Pri la evento raportis diversaj lokaj televidkanaloj kaj sekvatage multaj ĵurnaloj. Bonvenigante, la urbestro deziris sukceson al nia lingvo kaj vojaĝo.

Ni ekmarŝis de Basantapur kaj la 6an de marto venis al Pathivara, trairinte Cauki (2690 m), Gufapokhari (2890 m), Sangu, Doivan kaj Funkgling. Granda grupo da studentoj kaj aliaj lokanoj bonvenigis nin per florĉenoj kaj muziko. En Sangu okazis parolado sur la teraso de la altnivela lernejo Narayani. Reprezentantoj el diversaj landoj parolis en la programo. Oni spektis kulturan programon faritan de lernantoj.

La 7a de marto la tuta grupo veturis al Ilam. Ilam estas fama pro siaj teoĝardenoj kaj natura beleco. La 8an de marto Janardan Uprete (prezidanto de Meĉia Esperanto-Societo) bonvenigis la gastojn en Surunga (Jhapa Distrikto). Dum la tago ni piknikis en fama loko de Jhapa nomiĝanta Domukha.

La 9an matene komenciĝis prelegoj. Hori Yasuo instruis Esperanton, kaj poste Maria Butan prelegis pri la Rumanio kiel vojkruciĝa lando de Eŭropo, Peter Wraae prelegis pri la dana filozofo Martinus, Kristina Bednarz prelegis pri la kulturo (aparte la manĝaĵo) de Pollando, Hori Yasuo kaj Ota Shigeko parolis pri la katastrofo en Fukoshima…

Poste gravuloj de la urbo estis invititaj, kaj Hori Yasuo kaj Peter Wraae klarigis pri Esperanto al la invititoj. Okazis aŭkcio kaj kultura programo kun dancoj de la komunumoj Majhi kaj Chaudari komunumoj. La grupo kantis la Esperanto-himnon, kaj f-ino Anuradha Baral kantis Esperantan kanton. La programo finiĝis per internacia vespero.

La grupo venis al Katmanduon la 10a de marto (3 japanaj samideanoj pro malsano devis pli frue reveni). Okazis adiaŭa vespero en la Esperanto-domo en Thamel, kun vespermanĝo preparita de NEspA-volontuloj. Oni kantis kaj babilis dum tiu lasta vespero.

La Renkontiĝo estis sukcesa. Ni povis propagandi nian lingvon en la orienta parto de Nepalo, kies centro estas nun Itahari. Niaj samideanoj havis ŝancon viziti lokojn, kien turistoj apenaŭ iras. La bonkora bonvenigado de la urbestroj kaj popoloj de Itahari kaj Sangu per loka folklora muziko kaj la radiaj kaj televidaj elsendoj sendube montriĝos fruktodonajn por nia movado. Ni fondis Narajani Esperanto-Societon en Simala survoje al Itahari, kaj grupo da novaj lernantoj de Esperanto bonvenigis nin vespere. Ni esperas, ke la celo de la Renkontiĝo, disvastigo de Esperanto en Nepalo, pli kaj pli sukcesos.

La 11a Himalaja Renkontiĝo okazos en la okcidenta parto de Nepalo – Pun Hill, kie de la hotelĉambro oni vidos la montoj Dhaulagiri, Machapuchhre kaj Annapurna.

Bharat K Ghimire

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/nepalo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi