APERO-7

Apero estas tradicia sezonŝanĝa renkontiĝo de la Moskva Esperanta Asocio “MASI” (eksa Moskva junulara esperanta klubo “MASI”), kiu la 21–24an de februaro 2013 okazis jam la 7an fojon. Ĝi pasis en la bien-ripozejo Jerŝovo apud la malnova urbo Zvenigorod, 40 km okcidente de Moskvo. Apero celas engaĝi en Esperant-lingvan medion la masianojn, ĉi-jarajn kursfinintojn aŭ kursfinantojn, memlernantojn kaj ĉiujn esperantoparolemulojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ la ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Esperanto. La kondiĉoj por tio estis bonegaj – ĉiuj kune loĝis en unu 14-ĉambra dometo. La aĝo de la homoj variis de 19 ĝis 62 jaroj, tamen plej multas gejunuloj. Inter la 44 partoprenantoj estis sep homoj el aliaj Ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

La programo ĉiam multe dependas de la kontribuantoj. Ĉar en Aperoj kutime duono da homoj estas unuafojaj partoprenantoj, la aranĝoj enhave diferenciĝas. Ĉi-jare nin vizitis kroato, civitano de Aŭstrio, loĝanta en Italio, Viktor Bošnjak – sendependa amaskomunika aktivulo, pacaganto kaj nova esperantisto. Li multe kontribuis per prelegoj, filmoj, diskutgvidado, kaj, estante vigla kaj amikema homo, ofte kreis specialan bon-etoson.

Estis tre interesaj prelegoj de Nikolao Gudskov pri ideologio de esperantismo (finvenkismo kaj raŭmismo), de Julia Samsonova pri lingvopolitikaj pozicioj de Unesko kaj TEJO, de Ilja Gimon pri la juda festo Purim kun posta legado de la “Libro de Ester”. Estis prezentitaj rakontoj pri vojaĝo al la Esperanto-urbo Herzberg de Julia Samsonova kaj al Tajlando kaj Kamboĝo de Jekaterina Lubuŝina, pri Ĉilio kaj Sudameriko de la ĉiliano Daniel Karasko kaj pri politika situacio en Tunizio de Viktor Bošnjak. Estis prelegoj de Julia Samsonova pri la absurda planlingvo Globish kaj de Ilja Gimon pri Esperantaj serv-morfemoj, metiejoj pri samtempa rakont-verkado kaj kleriga ludo pri la ĉefverkoj de la Drezdena galerio, aliaj intelektaj kaj lingvaj ludoj, koncerto de Mikaelo Povorin, multaktora skeĉo laŭ la infana fabelo Telefono de Kornej Ĉukovskij, poezi-kantaj vesperoj kun kantado de Sergeo Straŝnenko, Aleksandr Vikulov, Oleg Ĉajka. Okazis ankaŭ pridiskuto de novaj MASI-projektoj kaj la unuaj provoj fari intervjuojn por la konataj Esperanto-radioj (la unua tuj aperis en la Varsovia Vento) – pri kio ni dankas al Sergeo Kuznecov.

Pliĝustigas la bildon la homaj opinioj. Jen kelkaj impresoj – de la novuloj kaj de spertaj partoprenintoj.

Ilja Gimon: “Tio estis la tria “Apero”, kiun mi partoprenis. La aranĝo iĝas pli kaj pli serioza. Ludoj kaj kantadoj restis, sed ankaŭ prelegoj kaj diskutoj okupas pli kaj pli grandan kaj gravan parton. Mi tre ĝojis pri niaj varmaj (tamen sensangaj) disputoj pri lingvoj, Esperanto, politiko, religio. Krome, mi, certe, ĝojis konatiĝi kun novaj homoj, tre interesaj. Ĉio estis ĝuo!”

Nikolao Nikulin: “Al mi tiu ĉi Apero plaĉis pli multe ol ĉiuj antaŭaj. Denove neniu krokodilis, eĉ en la manĝejo; estis samtempe seriozaj prelegoj-diskutoj kaj distraĵoj; okazis ĉarmegaj muzikaj kantvespernoktoj. Krome, mi enamiĝis al belega knabino, nekonata antaŭe… Mi tre malĝojas pro tio, ke la Apero finiĝis! Mi ne volus, ke ĝi iam fermiĝu!”

Dmitrij Karjakin: “Tiu ĉi Apero estis la unua amasa Esperanto-renkontiĝo, kiun mi vizitis. Kaj mi certe povas diri, ke ĝi estis tre bona kaj utila por ĉiuj, kiuj planis ĝin utile pasigi. Estis multe da diversspecaj partoj de programo, pro tio ĉiu homo povis trovi ion interesan por si mem. Ankaŭ estis tre plaĉaj vesperoj, dum kiuj oni kantis, teumis ktp, do, tio estis kvazaŭ vera vojaĝo al Esperantujo”.

Aleksandr Vikulov: “La Apero plaĉis al mi, unue, pro ĝia etoso. Ĝi estis bonkora kaj sincera, kaj mi povis finfine fari tion, pri kio mi revis multe da jaroj: sidi, fari nenion, ĝui la bonegan etoson, kaj aŭskulti, kiel bone sonas Esperanto. Eblas diri multe pri la programo, sed mi dirus nur, ke al mi plaĉis ĉiuj partoj de ĝi, eĉ tiuj, kiujn mi ne partoprenis. Kaj la diverseco de la okazaĵoj de la programo nur plibonigis la etoson”.

Natalja Ĉistozvonova: “Por mi estis grandega okazo, por mi nur ne estis sufiĉe longe”.

Aleksandra Bezrukova: “Al mi plaĉis “Apero”. Tre plaĉis. Mi amas ĉiujn”.

Dmitrij Bervinov: “La Apero estis organizita tre bone kaj sukcese solvis sian bazan taskon: ni ĉiuj havis eblecon interŝanĝi informojn kaj plibonigi la nivelon de nia lingvokono. La nuntempa problemo estas ke ĉi aranĝo ne estas sufiĉe vasta; ĝin ne konas vasta publiko, tial ĝi tro limigas nian grupon”.

Viktor Boŝnjak: “Por mi tiu ĉi renkontiĝo estis mia unua, do, mi estis tre kontenta, ke mi povas uzi ĉiutage la lingvon Esperanto. Estas klara, ke por mi kiel esperantisto, veninta el alia teritorio sur tiun ĉi teron, estas malfacile konatiĝi kun novaj diversaj personoj kaj samtempe konatiĝi kun iliaj kulturoj, sentoj kaj timoj. Mi esperas, ke la lingvo Esperanto povas detrui limojn kaj timojn en niaj cerboj”.

Apero-8 estas planata por la 20-23 de februaro 2014 en la sama loko.

Bonvenon!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de la Moskva Esperanta Asocio “MASI”
http://ek-masi.weebly.com

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/masi-4/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi