Komentoj pri: Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

De: Irina Gonĉarova
Saluton, Denis, multestimata patro de la Lingvaj Festivaloj!   Via nomo kaj via sekvinda ekzemplo tra la tuta festivala historio estas kun ni!

Koran dankon pro la aprezo de nia laboro! Kvankam niaj (de MASI) penoj por tiu kaluga historio ne kompareblas kun tiuj por niaj moskvaj festivaloj (vd la raporton pri la lasta, 7-a, ĉi tie, en la pasintjaraj novembraj materialoj).

Dank’al Ĉeboksaraj, Moskvaj, Peterburgaj ekzemploj kaj kontribuoj la LF okazis kaj stabiliĝis en kelkaj rusiaj urboj. Do, ni povas aserti, ke la festivala movado en Rusio multe progresis kaj ne montras tendencon formorti. Sed – ve! – tio tute ne signifas aŭtomate, ke pro tio aperos granda kvanto da novaj E-kursoj. Mi devas konfesi, ke konas eĉ ne unu E-kurson, kiu aperis rezulte de LF. Eble, tio foj-foje – certe, ne ĉiujare – ankoraŭ okazadas en Ĉeboksari. Sed eĉ ne en Moskvo, kie la Asocio MASI kaj mi persone multe laboras por popularigo de Esperanto. La akcento miakaze estas alia: al niaj kutimaj kursoj (okazantaj sendepende, ĉu estus aŭ ne LF) venadas unuopaj lingvistoj ĉu de la Organiza Teamo de LF, ĉu el lingvaj prezentantoj, ĉu el la publiko. Ne pli ol en  du-tri kursoj dum 7 jaroj tiaj homoj konsistigis plimulton de la kursanoj. Jes, sendube, ni kreas pozitivan bildon pri Eo, ni senlace informas, multegaj homoj vizitas prezentadon de E., sed pri la sukceso ĉe la porkursa varbado mi parolus lastvice. La aliaj urboj tute aŭ preskaŭ ne zorgas pri popularigo de Eo. Mi estus feliĉa, se en la okazonta la 30-an de marto la Unua LF en Minsko, organizata de niaj MLF-teamanoj – lingvistoj-neesperantistoj, oni dum la Malfermo mencios la mondan historion de LF (kiun oni jam parkerigis dum 7 jaroj), vian nomon kaj – lige kun vi – la vorton “esperantisto”. Certe, okazos la prezentado de Eo, ĉu unu, ĉu dufoje, sed… nu… ĝi estos nenio krom unu el la 35 lingvoj. Eble, oni ne invitis min al Minsko ĝuste por estu malpli da E-mencioj. Aliflanke, pri la Minska LF mi trankvilas, ĉar ĝi, farata de firmaj MLF-adeptoj, gvidataj de unu el niaj lingvaj ekspertoj, havos la saman formaton kaj certe estos ne malpli bonkvalita. Kaj bonkvalitaj LF jam per si mem estas unike bonega afero! Do, se ni ne ĉiam sukcesas promocii Eon, ni, tamen, sukcesas kontribui al la ĝua klerigo de la homaro

Nankin kaj Moskvo estas tute diversaj kantoj. Samkiel ĉinoj kaj rusoj. Ĉinio nun travivas leviĝon, esperojn pri penetro Eŭropen. Rusoj travivaj profundan falon. Ankaŭ ili aspiras Eŭropon-Usonon, sed certe ne per Esperanto.

Daŭrigante la temon pri diversa atento al Eo en diversaj LF, mi diru pli vaste: senescepte ĉiu LF en Rusio havas sian specifikecon. Ili estas organizataj de diversaj homoj kaj funkcias en diversaj kondiĉoj. Kaj tiuj kondiĉij multon diktas. Ankaŭ – kiomgrade Eo ekzistu ene de LF. Mi kuraĝas aserti, ke en Rusio al Eo nenie estas dediĉita tiom da atento kaj tempo, kiel en la Moskvaj LF (ĉar mi sukcesas teni la MLF dependa de neniu instanco, krom MASI).

Kio koncernas eksterlandon – nu, mi sincere ne scias, ĉu oni  tie ĝenerale komprenas, kio estas la vera LF – de via formato. Tio, kion mi vidis, estas kermesa amuzaĵo, ĉestanda regalado de hazardaj preterpasantoj per alfabetoj kaj naciaj bongustaĵoj. Malserioze. Se vi nomus al mi la verajn LF, krom Ĉinio kaj Rusio, mi multe dankus. Cetere, eble, en Jalto kaj Odeso. Eble, en Kiŝinevo. Do – en eksaj sovetaj respublikoj…

La iniciato de Jefim pri tradukado estas belega, eble, ni iam trovos kroman organizan rezervon fari ĝin.

Certe, ĉiuj niaj moskvaj LF estas priskribitaj en REGoj (Rusia E-Gazeto), sed… Bone, se mi rememoros kie estas informoj pri niaj LF en Eo (en la rusa, nature, estas ĉio en la festivala paĝaro – grandioza arkivo

http://www.lingvafestivalo.info/moskvo/  ),

mi skribos al vi.

Refojan dankon pro via aprezo kaj subteno!

De: Irina Gonĉarova
Kara Jefim, dankon pro la reeĥo.

Mi bedaŭras, ke ne tute  klaras el la teksto, ke en la jaro 2010 la kaluganoj mem iniciatis la longn vojaĝon kun la lernejanoj de Kaluga al la Moskva lingva festivalo №5, kaj en la sekva, 2011 jaro, pro ilia pli amasa aliĝo (60 homoj) ni decidis fari specialan Lernejan LF-1, kaj tie okazigis la pridiskutadon de la LF en Kaluga. Kaj tiu okazis en la sekva jaro – 2012. En la ĉijara februaro pasis la dua Kaluga LF, pri kiu mi raportis ĉi tie.

Do, la iniciato de moskvanoj por Kaluga okazis ne en 2010, sed en 2011 jaro.

De: dennis keefe
Unue, mi volas gratuli al al organizantoj de MASI kaj Irina Gonĉarova por la starigo de alia interesa kaj eble, por ekhavi novajn lernantojn de Esperanto, fruktodona Lingva Festivalo en la rusa urbo Kaluga.

En la supra artikolo estas speciale unu frazo kiu plaĉis al mi:  “Je la 11a horo ĉi tie kolektiĝis lingvemuloj el la dudeko da urbaj lernejoj.”  LINGVEMULOJ, el DUDEKO da LERNEJOJ!   Tio povas esti tre bona novaĵo, ĉar kutime ĝuste en tia celgrupo estos homoj kiuj VERE volas lerni Esperanton poste.   Vi bone trafis ĝustan celgrupon!!   Lu Wunsch-Rolshoven havas kelkajn ideojn pri celgrupoj kaj lernejanoj.   Estus interese legi liajn komentojn pri la evento.

Aleksandr Blinov povas komenti pri lia sperto de la granda kvanto da studentoj kiuj eklernis Esperanton post la Lingva Festivalo de Ĉeboksari.   Laŭ nia sperto jam en multaj landoj, Lingva Festivalo estas la plej potenca ilo por altiri novajn lernantojn al postaj kursoj de Esperanto.  En Ĉinio, nur du tagoj da Lingva Festivalo sufiĉas por altiri pli da novaj gelernantoj ol dek jaroj da tradicia varbado, almenaŭ tio estas nia sperto en la urbo Nankino.

Ĉu la foto en la artikolo estas de la kurseto de Esperanto?   Se jes, tio ankaŭ estas tre bela.

Jefim Zajdman havas bonajn ideojn rilate la starigon de traduko-konkursoj por Esperanto kaj aliaj lingvoj.   Tiu ideo lia, kune kun Lingvaj Festivaloj, kaj ankoraŭ kun aliaj lingvaj eventoj, ankoraŭ ne elpensitaj, povas starigi bazon sur kio Esperanto povas lanĉiĝi pli bone.   Tio estis mia sperto kun Lingvaj Festivaloj en Francio, Usono kaj nun Ĉinio.

Mi legis la priskribon de la Lingva Festivalo sur la retpaĝo ĉe http://ek-masi.weebly.com  Se vi havas ankoraŭ pli da informo aŭ detaloj pri la Festivalo, bonvolu skribi.   Mi volonte legos ĉion, kion vi verkos pri Lingvaj Festivaloj.

Amike,

Dennis Keefe

De: Jefim
Certe la iniciato de la moskvanoj en la 2010 estis fruktodona. La artikolo bone priskribas manieron naski urban lernejan LF en urboj, kie forestas E-klubo.

Moskva Esperanto-Asocio “MASI” kaj gxis gvidanto estas bravuloj.

Organizanto de Lingvajn Festivalojn en Jalto – Jefim Zajdman