Marto 2013: Jubileoj kaj memordatoj

1. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la germana kantisto, aktoro kaj komponisto Thomas Anders (1963-), eksa solkantisto de la pop-duopo Modern Talking.

3. Antaŭ 400 jaroj la 16-jara Miĥail Romanov (1596-1645) estis elektita kiel la caro de Ruslando, la unua en la dinastio Romanova.

7. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis la itala violonisto kaj komponisto Tomaso Antonio Vitali (1663-1745).

Antaŭ 1600 jaroj en Kartago estis murdita Herakliano, uzurpinta la titolon Romia Imperiestro.

8. Internacia virina tago.

Antaŭ 50 jaroj (1963) Ĉinio nuligis la Ajgunan interkonsenton kun Ruslando (1858) kaj postulis de USSR la ceditan teritorion.

Vilhelmo I9. Antaŭ 800 jaroj naskiĝis Hugo IV (1213-1272), duko de Burgundio (1218-1272).

Antaŭ 125 jaroj mortis Vilhelmo I (1797-1888), reĝo de Pruslando (1861-1888) kaj la unua imperiestro (1871-1888).

10. Antaŭ 200 jaroj Frederiko Vilhelmo III fondis la pruslandan (poste germanian) ordenon de la Fera Kruco.

Antaŭ 25 jaroj mortis la angla kantisto Andrew Roy “Andy” Gibb (1958-1988), la plej juna el la kvar fratoj, membroj de la grupo Bee Gees.

12. Antaŭ 100 jaroj (1913) la estonta ĉefurbo de Aŭstralio ricevis la nomon Kanbero.
Kanbero
Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la rusa natursciencisto, filozofo kaj sociaganto Vladimir Vernadskij (1863-1945) kaj la itala verkisto, poeto kaj politikisto Gabriele d’Annunzio (1863-1938).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Iĥil Ŝrajbman (1913-2005), la lasta jid-lingva verkisto en Moldovio.

13. Antaŭ 75 jaroj (1938) Aŭstrio estis aneksita al la nazia Germanio (Anschluss).

Antaŭ 25 jaroj (1988) ekfunkciis Seikan – la plej longa trafiktunelo en la mondo (53,85 km), liganta la japanajn insulojn Honŝuo kaj Hokajdo.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la itala verkisto Raffaello Giovagnoli (1838-1915), la aŭtoro de la romano Spartako (1874).

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la sovetia rusa pedagogo kaj verkisto Anton Makarenko (1888-1939).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la rusa verkisto, poeto kaj fablisto Sergej Miĥalkov (1913-2009), la aŭtoro de la vortoj de la sovetunia kaj ruslanda himnoj.

14. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis John Luther “Casey” Jones (1863-1900), usona lokomotivestro, kiu koste de sia propra vivo savis la vivojn de ĉiuj pasaĝeroj kaj iĝis heroo de la usona folkloro kaj de multaj kanzonoj.

15. Antaŭ 75 jaroj (1938) estis ekzekutitaj Nikolaj Buĥarin, Nikolaj Krestinskij, Aleksej Rykov kaj aliaj sovetuniaj gvidantoj, kondamnitaj en la 3a Moskva Proceso.

17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la baŝkira dancisto Rudold Nurejev (1938-1993).

19. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis David Livingstone (1813-1873), skota misiisto kaj esploranto de Afriko.

20. Internacia tago de franclingvanoj.

Antaŭ 600 jaroj mortis Henriko IV (1367-1413), reĝo de Anglio (1399-1413).

Granovskij21. Internacia tago de poezio.

Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa historiisto Timofej Granovskij (1813-1855), la prototipo de Stefano Verĥovenskij en la romano Demonoj de Fjodor Dostojevskij.

22. Antaŭ 125 jaroj (1888) en Londono estis fondita la unua profesia landa futbala asocio The Football League.

23. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Aljoŝa (aŭtente: Aleksej) Dimitrijeviĉ (1913-1986), cigana artisto kaj muzikisto.

26. La naskiĝfesto de Zaratuŝtro, zaratuŝtrana festo.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la belga esperantisto kaj idisto Charles Lemaire (1863-1926), prezidanto de Belga Ligo Esperantista (1905-1908) kaj redaktoro de Belga Sonorilo.

27. Internacia tago de teatro.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Frederick Henry Royce (1863-1933), brita inĝeniero kaj entreprenisto, kunfondinto (kun Charles Stewart Rolls) de la kompanio Rolls-Royce.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmdirektoro, scenaristo, filmproduktisto kaj aktoro Quentin Tarantino (1963-).

28. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la franca inventisto, aviadisto, aŭtomobilisto, mecenato kaj esperantisto Ernest Archdeacon (1863-1950), prezidanto de SFPE/UFE (1926-1945).

29. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la kimra poeto, anglikana pastro kaj sociaganto Ronald Stuart Thomas (1913-2000).

31. Romkatolika Pasko.

Antaŭ 100 jaroj mortis la usona financisto kaj industria magnato John Pierpont Morgan (1837-1913), fondinto de, interalie, General Electric.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/marto/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Marto 2013: Jubileoj kaj memordatoj

  1. AlKo diras:

    Vi pravas, Karlo, pri la manko, sed ni listigas nur la eventojn, kiuj okazis antaŭ 25, 50, 75, 100 ktp jaroj – eventoj okazintaj antaŭ 30, 40, 60, 70 ktp jaroj ne estas striktasence jubileaj.

  2. Karl diras:

    Laŭ mi mankas mencio de la 60a forpaso de Josefo Ŝtalin je 5an de marto 1953

Respondi