La Senata ekspozicio ekfunkciis en Gdynia

La 15an de marto en Gdynia estis malfermita la ekspozicio “125 jaroj de la lingvo Esperanto”, kiu unuafoje estis prezentita pasintjare en la Senato de Pollando en Varsovio, kaj poste en Malborko, Nowy Staw kaj Tczew. La malfermon de la ekspozicio honoris per sia ĉeesto senatano prof. d-ro hab. Edmund Wittbrodt kaj direktoroj de la oficejoj de parlamentanoj Teresa Hoppe kaj Marek Biernacki.

Senatano Wittbrodt dum sia parolado substrekis, ke sen la entuziasma engaĝiĝo de Kazimierz Krzyżak kaj Edward Kozyra ne ekestus ebleco fondi la parlamentan grupon apogantan Esperanton (kies prezidanto li estas), kiu kune kun la ambasado de Eŭropa Komisiono en Pollando organizos la 8an de majo – je la Tago de Eŭropo – simpozion pri Esperanto. La simpozion partoprenos diplomatoj-esperantistoj (interalie, Jozef Reinvart el Slovakio kaj Seán Ó Riain el Irlando), grupo de polaj membroj de la Eŭropa Parlamento (Jerzy Buzek, Jan Kozłowski, Tadeusz Cymański kaj Joanna Skrzydlewska), kaj reprezentantoj de la Estraro de la Pollanda asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE-PL).

La supre menciitajn okazaĵojn oni devas agnoski kiel epokfarajn por la pola Esperanto-movado. Ili kreas esperon por la Pollanda esperantismo – eliron el la ĝisnuna sorĉa rondo de “katakomba” malefika agado, kiu kaŭzas malmultiĝon de adeptoj de la mirakla Zamenhofa eltrovo kaj mankon de bazaj informoj pri Esperanto en la Pollanda socio.

Dank- kaj respekt-vortoj ni direktas al la direktorino de la centro de maljunuloj en Gdynia, Bożena Zglińska, kiu disponigis la centron por la ekspozicio.

Kazimiro Krzyżak, Eduardo Kozyra

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/gdynia/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi