ĈEA ricevis la premion Cigno 2013

ĈEALa Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la premion Cigno 2013 al la Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA).

ĈEA en la daŭro de la jaro 2012a konstante rilatis kun amaskomunikiloj en Ĉeĥio kaj sukcesis aperigi grandan nombron de artikoloj ne nur en ĵurnaloj, televido kaj radio, sed ankaŭ en fakaj revuoj, per prelegoj kaj kulturaj aranĝoj.

Pozitive surprizis la estraranon de Fondaĵo Cigno, ke ĈEA raportis pri “nur” 200 elpaŝojn, kiujn ili povis dokumenti kaj kiuj reprezentas nur 80% el la tuta tutjara agado. Tio montras mirinde vastan laboron en la informa kampo.

Ĉi-jare elekti nur unu premiiton estis malfacila tasko, ĉar la ses Landaj Asocioj partoprenantaj montris elstaran laboron kaj fortan klopodon konigi niajn lingvon kaj movadon al neesperantistoj.

La Cigno-Estraro instigas la Landajn Asociojn daŭre prioritati la informan agadon ankaŭ en la jaro 2013a.

Fondaĵo Cigno estis starigita en decembro 2011 por premii la agadon de Landa Asocio ene de la Eŭropa Unio, kiu plej bone informis la eksteran publikon pri Esperanto dum la periodo de unu jaro.

Ayako Kawakita
Prezidanto

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №4–5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/03/cigno-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to ĈEA ricevis la premion Cigno 2013

  1. Väčesláv diras:

    S-ro Miyoshi pli-malpli eliras el la vidpunkto ke la uzebloj, pri kiuj vi prave skribas, aperus ĉe la pli vasta (eventuale „desupra“) agnosko de Esperanto. Cent-iom jaroj de evoluo bone montris, ke la komunumo ja iom post iom kreskas, sed ne sufiĉe por en iom videbla estonto havi neŭtralan internacian lingvon — pro tio la ekzistantaj pli kaj pli oftaj provoj „puŝi“ Esperanton tra amaskomunikiloj kaj politikistoj. Interalie en la lastaj dek jaroj interreto liveras bonajn eblecojn por memorganiziĝo de iel ajn granda komunumo, do „subita veno de milionoj“ nun ne aspektas tiel granda problemo, kiel iam en 1990-aj jaroj ekz.

  2. Fehér Andor diras:

    Mi gratulas al ChEA pro la gajno de la premio kaj deziras pluan bonan laboron al ghi. Sed mi havus demandon al la estraro de la Fondajho: kial instigas la Fondajho sole la la informan laboron por E-o? Nur informadi la eksteran publikon signifas kvazaw reklami ion tian, kio en la “merkato” estas ankoraw ne havebla. Se ilustri chi tion per analogajho: chu homoj sen propra ghardeno ekz-e rostron, fosilon achetus? Evidente ne. Ankaw la por-E-a laboro do estus tiam fruktodona, se la e-istoj kreus ankaw UZEBLOJN por sia reklamita “varo”, niakaze por E-o. Sub uzebloj mi nun komprenas tiujn unuavice en la ordinara vivo, pli konkrete en la internaciaj turismo, radiofonio k.t.p., do sur chiuj tiaj lokoj, kie la uzado de E-o estus bezonata. Mi scias, ke la regularo de Fondajho Cigno chi tian kriterion ankoraw ne enhavas che la premiado. Sed chu estus ne grava modifi chi-sence ghin? Kun bondeziroj salutas vin Johano Petik el Hungario.

Respondi