BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

Petras ČeliauskasElstara litova esperantisto, tradukisto, historiisto, multjara redaktoro de Litova stelo, Honora Membro de UEA Petras Čeliauskas estas aŭtoro de multaj libroj en la litova lingvo kaj en Esperanto. Dum BET-49, kiu okazos la 6–14an de julio 2013 en Utena (Litovio), Čeliauskas faros kvarprelegan ciklon “Kelkaj faktoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo”.

1. Litova lingvo – la plej arkaika vivanta hindeŭropa lingvo. Iuj erare diras la plej antikva. Ne, ne la plej antikva, sed la plej arkaika. Kion tio signifas? Ankaŭ pri mirinda simileco de la litova kaj de Sanskrito, antikva lingvo de hindoj. Kiel povis aperi tia simileco?

2. Kuriozaĵoj de la litova lingvo. En ĉiu vivanta lingvo abundas multaj strangaĵoj, kiuj ŝajnas naturaj al samlingvanoj. Vi povos kompari, ĉu io simila ekzistas ankaŭ en via lingvo, ekzemple substantivoj ne havantaj singularon, “vortoj hermafroditoj”, dependo de vortsignifo de elparola tono (kiel en la ĉina) kaj aliaj kuriozaĵoj.

3. Vojo de Litovio al kristanismo. Ne ĉiuj eble scias, ke litovoj estis lastaj paganoj en la Centra Eŭropo (ja geografia centro de Eŭropo estas en la nuna Litovio). En la jaro 1413a komenciĝis kristanigo de la lasta litova gento – samogitoj, do ĉi-jare oni festas la 600-jaran jubileon de ĉi tiu evento.

4. Dorna vojo de la litova lingvo. La akcepto de kristanismo donis al popoloj la skribon kaj eblecon kleriĝi, aperis monaĥejoj kaj monaĥoj. Tamen la litova lingvo tian ŝancon ne ricevis. Ĝis la 16a jarcento la lingvo estis nur buŝa, ĝi ne havis skribon. Perfidita de nobelaro, persekutita kaj malpermesita de okupantoj, la litova lingvo ne mortis, ĝi postrestis, kaj en la jaro 1918a ĝi fariĝis la ŝtata lingvo en la rekreita sendependa regno Litovio. Ankaŭ pri danĝeroj minacantaj al la lingvo en la nuna moderna epoko.

Krome, en BET-49 Petras Čeliauskas dufoje faros lingvan konsultadon de litovaj esperantistoj.

Legu pli pri BET-49, pri la urbo Utena, kaj pri la ekskurso en la bierfarejo Utenos alus.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/03/bet-4prelegoj

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to BET-49: Kvar prelegoj pri la litovaj lingvo kaj kulturo

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Same kiel sinjoro A.Kuenzli mi ne esperas ion novan en tiu komparado de la plej arkaika lingvo hindeuropa kun la plej juna. Kion novan povas diri ankau Marc Vanden Bempt MPT au Markus Roduner? Ekzemple, chu estas nur mito, ke nur du lingvoj en la mondo posedas same kompletan kaj simetrian participo sistemon (3×2) – la litova kaj Esperanto? Ke tio kaj la postpozicio -n (misnome akuzativo) faras superflua transitivecon, che kiu oni eterne stumblas…

  2. A. Kuenzli diras:

    En la supra prezento de la prelegoj aperas la konataj mitoj kaj legendoj ĉirkau la litova lingvo.

    Anstataŭ engaĝi bone konatan (kaj jam iom eksmodan) fabel-rakontiston el la “verda geto“, kiu laŭ tradicia maniero kulpigas la aliajn kaj probable gloras sin mem, kial oni ne invitas veran fakulon pri litova lingvo, kiu estas komplete libera de (litova) naciismo, ekzemple Markus Roduner, svison vivantan en Ŝiauliai? Li estas studinta litovologo kaj tradukis la romanojn de Jurga Ivanauskaite el la litova al la germana lingvo (kiuj aperis en grava germana eldonejo). Krom tio, Markus estas brila kaj tre ŝatinda prelegisto kaj li eĉ havas ian simpation al Esperanto kaj laŭ mia scio eĉ iom lernis kaj scipovas ĝin.

    La libron pri Litovio de Ĉeliauskas, siatempe verkitan aŭ tradukitan por la UK en Vilno, mi siatempe recenzis (vd. http://www.planlingvoj.ch/Recenzoj_diversaj.pdf, p. 73/74).

Respondi