La unuaj Romanovoj

Eseo de Sergio Pokrovskij

Pasintjare mi verkis pri la Granda Malordo en la Moskva Regno[1]; nun venas 400-jariĝo de rilata evento, la surtroniĝo de la dinastio Romanovoj, kiu estas alternativa limo por fermi la epokon de la Granda Malordo (se oni preferas prezenti ĝin kiel interdinastian periodon).

Deveno de la familio

La Godunovoj venis de Oriento, ilia praulo estis tataro; la praulo de la Romanovoj, Andreo Kobila (Андрей Кобыла, laŭvorte lia alnomo signifas “ĉevalino”), venis Moskvon komence de la 14a jc (dokumente notita en 1347). Laŭ la fantazia familia legendo, li venis de Okcidento, el Prusio, fuĝante de la germanaj konkerantoj; la alnomo estus kripligo de la prusa princa nomo Kambila (cetere, la frato de tiu “Kambilo” Teodoro (Ѳеодор) estas notita kun similsenca, sed tute alisona rusa alnomo Шевляга [ŝevl’aga], t. e. “ĉevalaĉo”). Post li restis kvin filoj; la branĉo de lia posteularo, el kiu devenas la dinastio, baldaŭ ŝanĝis sian alnomon al alia besto, Koŝkinoj (Кошкины), laŭ la alnomo de Teodoro Andreido Koŝka (Кошка>, t. e. “katino”, alnomo de la kvina filo); lia plej aĝa filo Johano havis kvar filojn, el kiuj la malplej aĝa, Zaĥario (Захарий)) donis al sia posteularo malpli amuzan familinomon Zaĥarjinoj (Захарьины). En la sekva generacio ni trovas tri filojn, el kiuj la meza, Georgo (Юрий), havis (inter aliaj) la filon Romano (Роман) – de kies antaŭnomo poste formiĝos la familinomo de la dinastio.

Inter la gefiloj de Romano menciendas la filo Nikito kaj la filino Anastasia.

Anastasia RomanovaCarino Anastasia

En la jaro 1547a la familio faras sian unuan paŝon sur la tronon: Anastasia Romanidino (Анастасия Романовна), edziniĝis al Johano la Timinda.

Formale Johano (1530–1584) iĝis regnestro aĝante nur tri jarojn (1533); sed reale li komencis regi ĝuste en la jaro 1547a, kiam li sin kronis estkiel caro (antaŭ li la Moskvaj regnestroj sin titolis ĉefprinco, великий князь) kaj edziĝis.

La malegala geedziĝo iom ŝokis la aristokrataron, kiu devis akcepti super si carinon de relative malalta deveno; tamen Johano ne lasis sin forpersvadi, kaj 14 jarojn la geedzoj vivis en bona akordo, ĝis la subita morto de Anastasia en la jaro 1560a (ŝi aĝis 30 jarojn).

Ĉion gloran kaj utilan, kion faris Johano, li faris en tiuj 14 jaroj[2].

Kun sia amika rondo, kiu fakte estis neformala registaro, kiun ties ano princo Kurbskij poste nomos elektita konsilio (“избранная рада”, kun orelfrapa polaĵo “rada”, evidente ŝuldata al lia restado en Pollanda rifuĝejo), Johano realigis gravajn reformojn jurajn, administrajn, ekleziajn, militajn; li konkeris du restaĵojn de la Ora Hordo, la ĥanujojn Kazanan kaj Astraĥanan; se li estus mortinta kun Anastasia, tiuj gravaj rezultoj sufiĉus por taksi lian regadon ne malpli pozitive ol la regadon de lia plena samnomulo kaj avo, Johano la 3a Bazilido.

La rilatoj inter la carino kaj la amika rondo de ŝia edzo ne estis sennubaj[3], tamen dum ŝia vivo nenio malbona trafis la konsilianojn, kaj iliaj reformoj sukcese realiĝadis.

La samtempanoj – kaj rusoj, kaj alilandanoj – unuvoĉe asertas, ke Anastasia sukcese mildigadis la kolerajn impulsojn de sia edzo la caro; li evidente ŝin amis, kaj ŝia suspektinda morto[4] profunde skuis lian animon. Finiĝis la hela parto de lia regado, la sekvaj 24 jaroj estis plenaj je teroro kaj diversaj fiaĵoj. “La elektita konsilio” disiĝis, de tiam Johano regis sole.

Anastasia naskis tri filojn kaj tri filinojn. La filinoj mortis infanaĝe; unu filo dronis, la duan mortigis lia patro, kaj la tria, la stulteta Teodoro, heredos la tronon, kiel mi jam priskribis en la antaŭa skizo. Johano ankoraŭ sesfoje edziĝos, sed en neniu el la postaj edzinoj li trovos ion similan al Anastasia.

(La epizodo pri la dua filo, Johano Johanido (1554–1581), estas menciinda. Li estis tute normala viro. Foje la caro ial vizitis lian edzinon, kaj krude ŝin riproĉis pro manko de konvenaj respektosignoj. La carido provis defendi la edzinon, indikante ke ŝi ja estas graveda. La caro furioziĝis, kaj frapis la filon per sia cara bastonego pli forte ol li intencis, sekve de kio la carido mortis. La epizodon kaj la postan malesperon de la caro bildigas la fama pentraĵo de Repin.)

Nikito Romanido kaj liaj filoj

La morto de Anastasia ne interrompis la karieron de ŝia frato Nikito (Никита Романович), la tria filo de Romano, kiu iĝis bojaro en la jaro 1562a, partoprenis la Livonian militon kaj multajn diplomatiajn intertraktadojn. Post la morto de Johano la Timinda ĝuste li prezidis la regentan komitaton – ĝis la fino de la jaro 1584a. Tiam Nikito Romanido grave malsaniĝis, kaj post unu jaro mortis, lasinte sian postenon al Boriso Godunov.

El la ses fratoj Nikitidoj (Никитичи) la plej rimarkinda estis la plej aĝa, Teodoro. Ĝuste li estis la unua en la familio kiu alprenis la familinomon Romanov (omaĝe al sia avo menciita ĉi-supre). Li estis afabla kaj scivola bojaro, eminenta dando fama pri sia maniero porti la rusan kostumon, viro bela kaj lerta. Alilandano raportas, ke kiam Moskva tajloro volis laŭdi novan vestaĵon, surprovatan de kliento, li komplimentis tiun: “Nun vi estas tute kiel Teodoro Nikitido!”.

Dum la vivo de caro Teodoro lia kuzo Teodoro Nikitido rapide avancis sur la ŝtuparo de la kortegaj gradoj, kvankam persone li ne estis ambicia kaj evidente preferis la plezurojn de la privata kaj familia vivo. La situacio ŝanĝiĝis post kiam Boriso Godunov iĝis caro.

En siaj caraj jaroj Boriso grave malsanadis, kaj suspektis ke la malsanon kaŭzis sorĉo de liaj malamikoj. La Romanovoj pacience eltenis la maljustan mistraktadon de ilia familio fare de la nova caro, kies ĉefa tasko estis promocii sian klanon kaj plifirmigi sian novan dinastion; tamen ĝuste tiu senprotesta rezignacio ŝajnis al Boriso suspektinda: ili ne protestas malkaŝe ĉar ili sorĉas sekrete. En la jaro 1600a sekve de servista denunco ĉiuj Nikitidoj iris en ekzilon, la plej aĝa el ili, Teodoro, iĝis monaĥigita sub la nomo Filareto.

Ĉefpastro Filareto

FilaretoLa Granda Malordo ŝanĝis la pozicion de Filareto. El simpla monaĥo li iĝis metropolito Rostova kaj Jaroslavla (laŭhonore, la tria ĉefpastro en la rusortodoksa eklezio). La historiistoj unuanime supozas, ke tion faris la Unua Falsdemetrio kiel favoron “al sia boparenco” suferinta sub Boriso; tamen reala pruvo pri tio mankas. Unue en la rango metropolita ni trovas lin sub caro Bazilo, estkiel estron de la komisiono alportinta en Moskvon la relikvon de carido Demetrio (junio de la jaro
1606a).

Ĝis la aŭtuno de la jaro 1608a Filareto en sia Rostovo lojale kaj energie rezistis la ribelojn kontraŭ caro Bazilo; tamen en oktobro taĉmento de la Dua Falsdemetrio venkoprenis Rostovon kaj kaptis Filareton.

Ĉe la Tuŝina kortego Filareto ne malakceptis estri la eklezion en la regionoj regataj de la Latrono, kaj iĝis “nomumita patriarko” (kiel li mem sin titolas en sia sola konservita mesaĝo tiuperioda). La epiteto “nomumita” (нареченный), pli Litva ol Moskva, sugestas ke Filareto ne estis konsekrita en tiu rango, sed nur nomumita de Falsdemetrio.

Mirinda afero, la du patriarkoj, la laŭregula Moskva patriarko Hermogeno kaj la “nomumita” Tuŝina “patriarko” Filareto, ne kverelis sed konservis reciprokan respekton. Ankaŭ post sia liberiĝo el la kaptiteco, reveninte Moskvon kaj reiĝinte metropolito Rostova kaj Jaroslavla, Filareto plu ĝuis plenan konfidon de Hermogeno.

Fine de la jaro 1609a Sigismundo rompis la 20-jaran packontrakton (faritan kun caro Boriso en 1600), sieĝis Smolenskon kaj aldonis al la Dua Demetriado plenan pola-rusan militon. Smolensko tamen rezistis (la sieĝo daŭros du jarojn), kaj Sigismundo serĉis en la Moskva Regno eventualajn aliancanojn. Evidente li sendis siajn reprezentantojn en Tuŝinon, kaj tie la Latronon la reprezentantoj simple ignoris, kaj la de ĉiuj agnoskita ĉefreprezentanto de la rusa partio estis Filareto.

El la interparoloj rezultis “Respondo de s-ta Moskva patriarko Filareto, kaj de la bojaroj ktp”, kiu alte aprezis la pian intencon de Sigismundo repacigi la Moskvan Regnon ktp, sed ĉion senvalorigis per la rezervaĵo, ke la definitivan decidon pri la ŝtataranĝo devas fari
Tutlanda Asembleo.

Post la fuĝo de la Latrono el Tuŝino, iom post iom, en Tuŝino populariĝis la ideo inviti sur la rusan tronon la reĝidon Vladislavon. Je 1610-01-31 en la polan kampadejon ĉe Smolensko venis ambasado “de patriarko Filareto kaj de la tuta lando”, kun detala listo da kondiĉoj por invito de Vladislavo sur la Moskvan tronon.

En sia respondo (1610-02-14) Sigismundo konsentis pri ĉiuj kondiĉoj, krom pri §1 (ke Vladislavon kronos la patriarko en Moskvo laŭ la ortodoksa rito), prokrastante la decidon pri tio ĝis la tempo de ĝenerala repaciĝo. Tion la senditoj akcepti ne povis, kaj Sigismundo iom pli klare deklaris en aparta respondo, ke jes, sian filon Vladislavon li volas fari caro kaj ĉefprinco.

Intertempe la Tuŝina kampadejo dezertiĝis. En marto Filareto iĝis “liberigita” (отполонён) el la kaptiteco kaj revenis en Moskvon. Pasintjare mi jam rakontis pri la detronigo de caro Bazilo kaj elekto de reĝido Vladislavo sur la kondiĉoj formulitaj de la tuŝinanoj kaj akceptitaj de Sigismundo.

Ĵulkefski (Stanisław Żółkiewski) sufiĉe malkaŝe skribas, ke li zorgis ke Filareto estru la ambasadon sendotan al Sigismundo por ke li estu “garantiulo” pri sia juna filo Miĥaelo, la sola el la gefiloj de Filareto kiu transvivis la ekzilon kaj restis laiko – do, povus pretendi je la trono (s-ro hetmano – Ĵulkefski skribas pri si triapersone – konfuzas la patronomon Mikitycz = Nikitido kun la antaŭnomo Miĥaelo)[5]:

«Mikitiĉ [legu “Miĥaelo”] Romanov estis juna knabo, do ne eblis lin en la ambasadon enŝovi; tamen zorgis s-ro hetmano [t. e. Ĵulkefski] ke lia patro estu nomumita kiel deputito de la klerika ordumo (por havi lin iel kiel garantiulon); ĉar, argumentis s-ro hetmano, por tia afero necesas homo “honora”, nialingve “eminenta”, ne nur laŭ rango, sed ankaŭ laŭ la deveno, kaj tiel li kvazaŭ fingromontris Filareton la metropoliton Rostovan, la patron de Mikitiĉ

[Mikitycz Romanow młody był chłopiec…, nie było go jako w poselstwo wrazić; ale przecie ojca jego (żeby go mieć niejako za zakład) postarał się pan hetman, że go od duchownego stanu posłem mianowano, allegował tem pan hetman, że nie tylko z dostojeństwa ale i z urodzenia potrzeba do takiej sprawy czesnego, po naszemu zacnego człowieka, a tem ukazywał się jakby palcem ten to Filaret metropolit rostowski, Mikityczów ojciec.]

La granda kaj plenpotenca ambasado venis ĉe la sieĝantan Smolenskon je 1610-10-07; kun la sekvantaro ĝi nombris 900 homojn, la unua en la listo aperis la nomo Filareto.

La intertraktado estis longa kaj senrezulta: Sigismundo jam anticipe decidis ne lasi konvertiĝon de Vladislavo en ortodoksismon kaj venkopreni Smolenskon. Lia celo estis, ke la ambasado helpu lin igi smolenskanojn kapitulaci. En novembro la poloj malkaŝe postulis tion de la ambasado.

La ambasadoroj tute rezone indikis, ke iliaj instrukcioj preskribas ĝuste la malon: la reĝo devas fortiri siajn trupojn el la Moskva regno. Komenciĝis molestado de la ambasadoroj, fakte ili iĝis arestitoj; en aprilo de la jaro 1611a la ambasadorojn (Filareton kaj princon Golicin) solajn, sen servistoj kaj pakaĵoj, la reĝo sendis en Pollandon kie Filareto restadis ok jarojn, fakte kiel ostaĝo.

Caro Miĥaelo

Komence de la jaro 1613a venis Moskvon elektitoj de la tuta lando por la unua vere ĉiuorduma Asembleo, kiun partoprenis eĉ reprezentantoj de la kamparanoj. Antaŭ ol komenci sian laboron la reprezentantoj tenis tritagan faston por purigi sin je la pekoj de la Granda Malordo.

El la Granda Malordo la Moskva Regno eliris ruinigita ne nur materie, sed ankaŭ morale. Mankis intelektuloj kompareblaj al la “elektita konsilio” de caro Johano aŭ lertaj politikistoj similaj al Boriso Godunov. Malestis popularaj figuroj kompareblaj al la Unua Falsdemetrio aŭ al la princo Skopin-Ŝujskij[6]. La gvidantoj de la popolarmeo estis homoj honestaj kaj virtaj, sed ili ne estis eminentaj politikistoj.

Tial tute neatendite Miĥaelo Romanov aperis kiel la plej konvena kandidato.

La plej proksima parenco de Teodoro, la lasta caro el la dinastio de Johano la Monsako, li havis proksimume samajn rajtojn je la trono, kiel caro Boriso – aŭ kiel Sigismundo, elektita precipe kiel nevo de Anno Jagelona (Anna Jagiellonka, Ona Jogailaitė).

Por la kozakoj, la motoro de la demetriadoj, li oportunis kiel filo de Filareto, ricevinta la rangon metropolitan de la Unua Falsdemetrio, kaj la patriarkan, de la Dua.

Por la bojaroj “Miĉjo Romanov” aperis kiel persono senkaraktera, juna, milda – do, simila al la karmemora caro Teodoro.

Tiel la 16-jara knabo, sen iaj ajn rimarkeblaj meritoj, iĝis caro; ne estkiel homo plej kapabla, sed kiel persono la plej oportuna.

Kostroma. Senditoj de la Tutlanda Asembleo informas la 16-jaran Miĥaelon Romanov, ke la 21an de februaro (Gregorie: la 3an de marto) 1613 li estis elektita kiel caro.

Elektinte la caron, la Asembleo sendis en Varsovion [7] proponojn pri interŝanĝo de la kaptitoj, esperante liberigi la patron de la caro. Por eviti disputojn pri tio, kiu estas la Moskva caro, la akreditletero estis verkita de la nomo de la Asembleo, kaj Miĥaelo subskribis ĝin inter la bojaroj, je la 14a loko.

Miĥaelo sincere amis sian patron, kaj pretis fari grandajn koncedojn por lin liberigi. Tamen ĉiuj intertraktadoj restis senrezultaj.

La Moskva militiro de Vladislavo

Tiel pasis kvar jaroj.

Perdinte la oportunan tempon, Sigismundo en la jaro 1617a denove ŝanĝis sian decidon kaj permesis al la reĝido Vladislavo (kiu jam aĝis 22 jarojn) militakiri la tronon, sur kiun li estis elektita antaŭ sep jaroj (la sejmo aprobis la militiron somere de la jaro 1616a). En aprilo de la jaro 1617a Vladislavo eliris kun 11 mil homoj.

Revenante al la politiko de Ĵulkefski, Vladislavo nun promesis al la moskvianoj teritorian integron kaj protekton al la ortodoksa kredo. Tio sufiĉus antaŭ sep jaroj, sed nun post la perfido ne restis konfido.

La Granda Malordo dezertigis la okcidentan Moskvion. En iuj urboj apenaŭ restis cento da enloĝataj domoj; la fortikaĵoj estis ruinigitaj. Vladislavo rapide okupis kelkajn urbojn, sed baldaŭ renkontis reziston kaj konstatis, ke liaj fortoj ne sufiĉas.

Sekvajare li ricevis helpon de 20 mil Dnepraj kozakoj, kaj fine de septembro de la jaro 1618a ambaŭ trupoj, la pola kaj la kozaka, kunvenis ĉe Moskvo, tie, kie antaŭe kampis la Latrono (malflata komparo). Dek tagoj pli frue la Tutlanda Asembleo, kunvokita de la caro, konfirmis sian apogon al Miĥaelo.

Vladislavo ne sukcesis venkopreni Moskvon, kaj li malvolis vintri tie. Tial li iniciatis pripacan intertrakton, kiu komenciĝis je la 31a de oktobro (de la pola flanko ĝin kondukis komisiitoj de la reĝo).

Je 1618-12-11 en la vilaĝo Deulino la du partioj interkonsentis pri militpaŭzo (la Deulina militpaŭzo; ruse: Деулинское перемирие; pole: Rozejm w Dywilinie) por 14 jaroj kaj 6 monatoj (ĝis 1633-07-25). Rusio konsentis pri grandaj teritoriaj koncedoj; kaj je 1619-02-25 devis okazi interŝanĝo de la kaptitoj.

Nun malfacilas diri, kiagrade la teritoriajn koncedojn kaŭzis la milita malforteco de Rusio (ja preskaŭ ĉiujn teritoriojn, perditajn al Litvo-Pollando, escepte Smolenskon, la Moskva regno estis reakirinta en la kampanjo de la jaroj 1613a–1614a), kaj kiom influis la fila sentimento de Miĥaelo; evidente ĝi grave rolis en la marĉandado: prezentante kromajn teritoriajn pretendojn la poloj prokrastis la revenon de Filareto je tri monatoj. (Filareto mem protestis kontraŭ la koncedoj, deklarante ke li preferas resti en mallibero ol fari eĉ malplejan koncedon.)

La moskvianoj eĉ konsentis, ke en la oficialaj dokumentoj de la Pollanda-Litva regno Vladislavo plu sin titolu rusa caro. (La poloj mem trafis en similan situacion 44 jarojn pli frue, kiam ilia reĝo Henriko la 1a dizertis la tronon por iĝi la franca reĝo Henriko la 3a; ĝis sia morto li tamen sin titolis reĝo pola.)

La Deulina militpaŭzo definitive fermas la Grandan Malordon. Per si mem la elekto de Miĥaelo povus esti same efemera, kiel la elekto de Bazilo la 4a; tamen post Deulino la nova reĝimo sin montris sufiĉe firme establita.

La du regnestroj

Finfine, en junio Filareto liberiĝis kaj venis Moskvon. Je kvin km de la ĉefurbo lin atendis “ĉiuj bojaroj” kaj la caro mem. Miĥaelo ĝistere sin klinis antaŭ sia patro; Filareto ĝistere sin klinis antaŭ la caro sia filo; “abundajn larmojn de ĝojo tiam havis sur la okuloj la caro kaj la tuta popolo”, raportas la kronikisto. Ĉu ankaŭ Filareto larmis, tion la kronikisto ne diras.

La patriarka posteno vakis jam sep jarojn, de kiam patriarko Hermogeno malsatmortis malliberigite de la poloj en Kremlo. Miĥaelo ĝin tenis rezervita al sia patro; dek tagojn post sia veno en Moskvon Filareto estis konsekrita estkiel patriarko. La ceremonion estris Jerusalema patriarko Teofano, kiu tre oportune restadis en Moskvo “preterpase en vojaĝo de Jerusalemo al Konstantinopolo”, laŭ la amuza diro de la kronikisto.

De tiam kaj ĝis la morto de Filareto establiĝis kunregado de du grandaj regnestroj (великие государи). Laŭ la paroletiketo tia titolo postulis patronomon; dum ĉe la monaĥiĝo homo teorie perdis ĉiujn rilatojn kun la mondo, sian antaŭan nomon kaj kompreneble la patronomon.

Caro MiĥaeloSekve de tiu kolizio Filareto havis tute ĥimeran titolon granda regnestro patriarko Filareto Nikitido, kun la monaĥa Filareto kaj la laika Nikitido (la patronomo de la caro plu laŭis la laikan nomon de lia patro: Miĥaelo Teodorido).

Miĥaelo estis homo inteligenta, tamen senvola; Filareto havis karakteron tre firman. Neniam Miĥaelo malakceptis sugestojn de la patro; sed plurfoje okazis, ke Filareto abolis dekretojn de la filo. Tiun kunregadon Valiŝefski (K.Waliszewski) komparas kun la samtempa fakta regado de kardinalo Riŝelio (Richelieu) apud la senvola Ludoviko la 13a de Francio.

La patroj kaj la filoj

Per la Deulina militpaŭzo la Pollanda-Litva regno atingis sian zeniton: neniam ĝia teritorio estis pli vasta.

Sigismundo mortis je 1632-04-30. Filareto juĝis, ke la senreĝa periodo estas oportuna tempo por reakiri la perdojn. En oktobro la armeo transiris la Litvan limon, okupis kelkajn urbojn kaj sieĝis Smolenskon. Li miskalkulis: indignigite per la rompo de la militpaŭzo (ĝis ties fino restis ankoraŭ naŭ monatoj), la poloj rapide kuniĝis ĉirkaŭ la reĝido kaj rapide lin elektis (1632-11-08). La nove elektita reĝo venis ĉe Smolenskon kun helpa trupo en aŭgusto de la sekva jaro, kaj je 1633-10-04 malblokis la urbon.

Dume en Moskvo Filareto sekvis Sigismundon (li mortis je 1633-10-11), kaj sen li velkis la milita fervoro. Neniu venis helpi la trupon ĉe Smolensko, kaj ĝi kapitulacis al la reĝo en februaro. La poloj provis disvolvi la sukceson, tamen renkontinte reziston proponis pacon.

Post longa intertraktado en loko ĉe la la rivero Polanovka (Поляновка) en la somero de la sekva jaro (1634) estis subskribita packontrakto, per kiu la kontraktantoj revenis al la Deulinaj limoj. Kontraŭ 20 mil rubloj Vladislavo rezignis pri la titolo cara[8], agnoskis Miĥaelon “caro kaj frato”, kaj konsentis redoni la carajn insignojn kaj la diplomon pri la elekto (tiun lastan oni tamen ne trovis). Kurioze, la poloj malprudente postulis ke Moskvo pagu al la kozakoj ĉiujaran salajron.

Miĥaelo mortis je la jaro 1645a, tri jarojn poste mortis Vladislavo.

Kun tiu reĝo finiĝis la orepoko de la Pollanda-Litva regno: Aleksio Miĥaelido reakiros Smolenskon kaj Sjeverion (Andrusova militpaŭzo, 1667); eĉ pli ol tio, li akceptos aliĝon de la kozaka Ukrajnio. La teritoriojn perditajn al Svedio reakiros nur la nepo de Miĥaelo, Petro la Granda.

GLOSARO

ĉef⋅pastr⋅o. En ortodoksismo, supernocio por ĉiuj pastraj rangoj de la supera grado, ekde episkopo ĝis patriarko (episkopo, ĉefepiskopo, metropolito, ekzarko, patriarko). Ruse: архиерей; greke: ἀρχιερεύς.

Filaret⋅o. Grekdevena virnomo. Greke: Φιλάρετος (laŭvorte, “virtama”); ruse: Филарет.

sejm⋅o. Historie, en kelkaj konfederaĵoj, reprezenta asembleo kunvokata laŭokaze aŭ je fiksitaj tagoj; la nomo de parlamento en kelkaj modernaj landoj. La PIV-oj preferas misnomi tion per homonimo de la oficiala vorto dieto (laŭ la misekzemplo angla-franca). Pole: sejm; ruse: сейм.

NOTOJ

1. Pokrovskij S. La Granda Malordo // La Ondo de Esperanto, 2012, №11, p.12–17.

2. Verdire, post 1560 okazis la anekso de la Okcidenta Siberio, kiu tamen estis privata iniciato kozaka, pri kiu Johano havis nenian meriton.

3. Fakte “la nuboj” en la rilatoj kun la reformemuloj koncernis la caron ne malpli ol la carinon. En la jaro 1553a la caro grave malsaniĝis, kaj sin preparante al morto postulis ke lia kuzo princo Vladimiro de Starico kaj la bojaroj ĵuru fidelecon al lia beba filo. Vladimiro rifuzis ĵuri, prezentante sian rajton je la trono; pluraj bojaroj lin subtenis deklarante ke ili malvolas obei la Romanovojn dum la infanaĝo de la carido, kaj kelkaj amikoj konsilianoj (ekzemple, la ĉefpresbitero Silvestro) opiniis Vladimiron kapabla daŭrigi iliajn reformojn.

4. Johano suspektis mortigon per veneno. En la jaro 2000a kriminala esploro de ŝiaj korpaj restaĵoj donis kelkajn indikojn favorajn al tiu versio, kvankam ne ĉiuj fakuloj konsentas pri tio.

5. Żółkiewski S. (Początek i progres wojny Moskiewskiej).

6. Miĥaelo Skopin-Ŝujskij, parenco de caro Bazilo la 4a, estis la lasta rurikido amata en la popolo. Juna, bela, sukcesa militestro, li estis tiom evidenta kandidato por la trono, ke lia pereo (supozeble per veneno, 1610-05-03) ĉe la kortego de Bazilo estis preskaŭ neevitebla. Kun li pereis la lasta ŝanco de la rurikida dinastio.

7. Sigismundo movis la ĉefurbon el Krakovo en Varsovion.

8. Li tamen ĝismorte sin titolis reĝo sveda.

Legu ankaŭ:
Sergio Poksovskij. La granda malordo
Sergio Poksovskij. Ruriko kaj liaj fratoj
Sergio Poksovskij. Antaŭ 250 jaroj

Ĉi tiuj kaj pli fruaj artikoloj de Sergio Pokrovskij pri historiaj temoj estas legeblaj en la arkiva retejo de La Ondo / Sezonoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2013/03/221romanovoj/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La unuaj Romanovoj1

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Tre utila kaj instrua rakonto, sed mi bedauras mankon de epizodo, kiam (?)litvopola tachmento persekutis caron Mihaelon, kiu sin kashis en kostromaj marchoj, kaj rusa muzhiko Ivan Susanin, kiun persekutantoj prenis kiel gvidanton tra la marchoj, pereigis la gvidatojn en senelirejo kaj estis dishakita de ili. En 1963 mi loghis en Kostroma Zavoljhsk konraw Kineshma, renkontis tie E-veteranon kaj vizitis foirplacon sur alta bordo Volga, kaj estis surprizita de impona monumento alarmeanoj de popola rezisto, pereintaj en sanga batalo kontraw litvapolaj okupantoj. Trans Volgo mi iris kun junpioniroj nur ghis bieno de Ostrovskij. La vilaghon de Susanin ni ne atingis. Tiam mi instruis Esperanton al junpioniroj de Zavoljhsk.
    Nun mi loghas jam 45 jarojn che la piedo de kastelmonto 7 km oriente de Vilno, che la fervoja disforko al Peterburko kaj Moskvo. En 1655 caro Aleksej Mihailovich venghe pro la malhonoro de sia patro ofere forbruligis la plej belan litvan kastelpalacon, kiu staris sur tiu monto, la sekvan tagon okupis Vilnon deklarante sin Litva Grandduko. Eble apud la sama cerkvo, kie lia filo Petro baptis la avon de Pushkin (ties filo posedis palacon trans tiu kastelmonto, nun literatura muzeo Pushkinufka 🙂

Respondi