Komentoj pri: Modelo pri la Konduto de Konsumantoj de Hawkins, Best kaj Coney, aplikata al Esperanto

De: A. Kuenzli
Kial kaj kiel vi volas informi la eksteran publikon, se vi havas nenion interesan aŭ utilan por informi, kiel Esperanto-movado?

Ĉu vi kredis, ke la ekstera publiko interesiĝas pri la artikoloj de Keefe, la komentoj de Marĉek aŭ la kolumnoj de la kolumnistoj de La Balta Ondo? Eĉ e-istoj ne interesiĝas prie. Eĉ se la statistiko de La Ondo poste informos, ke miloj da homoj legis tiujn artikolojn (kion neniu krom stultuloj kredas).

Bedaŭrinde, la e-istoj nenion komprenis, kaj modela por tiu problemo estas ekzemple la komentoj de Cindy MacKee.

Se A. Korĵenkov, kiu tamen ne estas idioto, skribas al mi, ke 90% de e-istoj “malŝatas” min, ĉar mi publikigis iom da kritiko pri la Eo-vomado, klopodante analizi ĝin (ĝuste el la vidpunkto de la ekstera publiko),  kaj reprezentas aliajn opiniojn rilate Esperanton, mi povas nur ridi pri tiuj stranguloj, kiuj malŝatas min pro tio, anstataŭ serioze okupiĝi pri la kritiko kaj analizo formulita ekzemple en la 13 hipotezoj. Jen ripete:

http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

Kvankam d-ro Macko ŝajnas ankaŭ aparteni al tiuj 90% da “malŝatantoj” (“unfriends” aŭ kio?) – kion mi tre bedaŭras – li tamen devis konfesi, ke mia analizo estas tute prava kaj ĝusta. Finfine aperis inteligenta homo, kiu komprenis tion! (La resto de la vomado ja subpremas mian kritikon, ĉar ĝi ĝenas la propagandon). Sed mi konscias, ke ĝi estas komplete kontraŭa al la mitoj kaj legendoj, kiujn la e-istoj ĝis nun kredis kaj volonte kredas kaj kun kiuj ili sentas sin feliĉaj, kvankam ili kondukis Esperanton en la sakstraton, dilemon kaj abismon kaj plej verŝajne al la defintiva fina malvenko post kelkaj jaroj, ĉar mankas aktivaj parolantoj kaj uzantoj de la lingvo, kaj postmilita generacio forpasas. Jam Leyk kaj Carlevro antaŭvidis tiun destinon, sed neniu volis ilin kredi nek eltiri la ĝustajn konkludojn kaj konsekvencojn el ilia kritiko. UEA skribas la saman fatrason en siaj eldonaĵoj kiel antaŭ 10, 20, 30 jaroj.

La e-istoj ankoraŭ longe povos jesi kaj sekvi kaj adori la konsilojn de Keefe, Corsetti, Dasgupto kaj de aliaj kuriozuloj, kiujn oni povas trovi kaj imagi precipe en sekto-similaj movadoj kiel Esperanto kaj kiujn oni povos daŭre adori ĝis la definitiva alveno de la Esperanto-mesio (kiu neniam alvenos).

De: dennis keefe
Stano, Dankon pro via komento kaj sugestoj rilate pli praktikan aplikon de merkatiko al konkretaj projektoj.

Vi demandis, interalie, ĉu mi kredas, ke miaj artikoloj havos efikon?   Eble iomete, eble kelkaj homoj pli pripensos aferojn de merkatiko rilate la informadon, reklamadon kaj varbadon en Esperantujo.   Mi mem ne scias multon, kio rekte helpos antaŭenigi la Esperantajn Movadojn, ĉar por tion fari oni devas bone koni 1) la Esperantajn Movadojn kaj 2) la diversajn celgrupojn kiuj povas eventuale interesiĝi pri Esperanto.

Mankas en la oficialaj Esperanto-Movadoj, ekzemple, UEA, sufiĉe da novaj, eksteraj provoj por informi al eksteraj publikoj.   La reala mondo de merkatiko estas plenplena de eksperimentado.   Oni daŭre provos kaj provas kaj provas.   Per tiu provado, oni komencas scii kio funkcias kaj kio ne.   Pro la fakto, ke nia mondo ŝanĝiĝas tiel rapide je teknologia, jura, ekonomia, socia kaj politikaj niveloj, ni Esperantistoj devas almenaŭ tiel rapide adaptiĝi.   Mi ne diras ŝanĝi la lingvon aŭ la, por tiel diri, 16 regulojn, sed ŝanĝi profundi niajn metodojn por komuniki kaj informi.   Diri ke Tostoi eklernis Esperanton iel helpas, eble.   Sed anonci, ke Shakira, Lady Gaga, Justin Bieber aŭ aliaj ekŝatas nian lingvon, kaj tio helpos multege inter certaj celgrupoj.

Tamen, se UEA ne renoviĝas kaj faras novajn provojn, multe da individuoj jes ja faras eksperimentojn.  Petro Balasz kaj lia teamo estas unu klara ekzemplo de tio.

En la paĝoj de la Ondo de Esperanto kaj en la retejo Balta Ondo, ni vidas rezultojn de politika agado.   Pensu pri la antaŭnelonge anoncitaj ordenoj de Stansilao Rynduch kaj Eŭgeno Macko kaj aliaj kiuj laboras en aliaj landoj.   La fakto, ke prezidento de iu lando rekonas la laboron de kelkaj Esperantistoj ne estas bagatela.

En Rusio, estas la kreskanta agado de MASI de Moskvo.   Ie tie en tiuj novaj agadoj ni povas lerni multe pri la komunikado, informado, varbado.

Ni eble komencu pensi pri la kolektado de detalaj raportoj pri sukcesoj.   Mi interesiĝas multe pri detaloj, ĉar en tiuj detaloj povas esti sufiĉe da informo por restarigi la saman aŭ similan eventon en alia mondoparto.   Priskribi eventojn enmetante ankaŭ merkatikan vidpunkton povas esti grava, ĉar estas la merkatikeco kiu ofte estas la ŝlosilo por la altirado de la publiko.

Nu, kelkaj pensoj rilate vian komenton.

Amike,

Dennis Keefe

De: dennis keefe
Resumo, 143 vortoj.  Komentado, 659 vortoj.

Resumo:

Mi profitas je la rimarko de Vladimir Minin por iom enkadrigi lian, sufiĉe komunan pensmanieron rilate Esperanton kaj merkatikon.  Mi, kiel Lu Wunsch-Rolshoven vidas trajtojn de la unua grupo en la Teorio de la Difuzo de Novaĵoj de Everett Rogers http://sezonoj.ru/2012/03/210keef . Poste, ne rilate al Vladimir, mi parolas pri la miskompreno de merktatikaj principoj kaj la misuzo de esperantaj budĝetoj, kaj mencias du historiajn okazaĵojn en Esperantujo, unu multekosta, kaj katastrofa, kaj la alia, senkosta kaj ege fruktodona.  La Esperantistoj provadas utiligi merkatikon, sed ili ofte uzas la malĝustajn partojn.  Esperanto NE estas maĉgumo kaj estas erare provi utiligi metodojn kiuj oportunas por tiaj malmultekostaj varoj.   Esperanto NE estas kokakolao.   Por la Esperantistoj kiuj laboras en la kampo informado, reklamado kaj varbado, ke ili komencu informiĝi pri la utilaj partoj de merkatiko, kaj ne naive sekvu principojn kiuj tute ne rilatas Esperanton.

Komentado:

En alia mesaĝo, mi respondos al la meritplenaj komentoj de Stano Belov, sed unue mi volas eniri la ege belajn pensfadenojn de Vladimir Minin.    Lu Wunsch-Rolshoven, laŭ mi, trafe vidas en la skribaĵoj de Vladimir, la trajtojn de homoj kiuj estas en la avangardo de movadoj kaj ekaceptado de novaj ideoj.   Vladimir deklaras, ke li ne priatentas reklamadon, kaj ke li ekinteresiĝis pri Esperanto pro surmura, senkolora afiŝo.   Tia aliro al reklamado estas tipa de nia nuntempa celgrupo de homoj kiuj eventuale eklernos Espernanton.

Anekdote, mi mem alvenis al Esperanto, almenaŭ al la kursoj de Esperanto ĝuste pro io tre simila.  En Madrido, en malluma loko apud la fama Plaza Mayor en la centro de la urbo, mi iam piediris kaj ekrimarkis, A4-formatan afiŝon sur iu muro tie.  La afiŝo estis amatora, sufiĉe malbela, sed la enhavo altiris min:  Kursoj de Esperanto, Lingvo, Senpaga.   Mi ĉiam estis tia homo kiu volis eksperti novajn aferojn, kaj en tiuj jaroj, mi komencis voli lerni lingvojn, do mi iris al la Liceo de Esperanto, ekkonis nekonatulon, nomatan Augusto Casquero, kaj komencis lerni la lingvon en kurso de Pedro Vilarroig en Madrido.

Estas multe da Vladimiroj kaj Dennisoj en nia mondo, kaj la celgrupo al kiu ili apartenas, Grupo I en la teorio de Everett Rogers, estas ĝuste la homoj, kiujn ni nuntempe povas pli fruktodone celumi.   Sed nekonante kelkajn bazajn principojn de merkatiko, ni ne emas celstrebe fari tion.

Multe da Esperantaj asocioj kaj kluboj tute eraras kiam ili volas elspezi multe da mono por fari belajn reklamojn pri Esperanto.   Belajn reklamojn.  Esperanto NE estas maĉgumo, kaj ni devas scii, ke la merkatikaj principoj por tiaj produktoj kaj Esperanto ege malsimilas.

Kvankam la alirvojo por Esperanto kaj la alirvojo por varoj kaj produktoj malsimilas, estas kelkaj komunaj trajtoj.   Tiuj trajtoj firme enradikighas en principoj de psikologio kaj memoro, sociologio kaj referencaj grupoj, kulturaj kaj internaciaj influoj, por nomi nur kelkaj el la modelo de Coney, Hawkins kaj Best.

Ni prenu unu el tiuj principoj de memoro kaj psikologio: unu informo aŭ reklamo pri iu ajn produkto maloftege influas postan aĉeton.   Oni bezonas ripetadi la anoncon al la sama celgrupo plurfoje, minimume 3 kaj probable multe pli.

Ne estas bone, ke kelkaj gravaj Esperantistoj daŭre kaŝu sin rilate ĉion, kion oni malkovris pri informado kaj reklamado en la lasta jarcento.  Tamen, tion ni faras.   Mi bone konas kelkajn katastrofajn elspezojn.

En unu lando, oni achetis du tutpaĝajn reklamojn en tutlanda, televida revuo, tre populara en tiu lando.   La elspezo en hodiaŭa mono estus pluraj miloj da eŭroj, ĝis dek mil eble.  Venis du respondoj, nur du, al tiu dufoja reklamado, kaj unu el la respondoj venis de parenco de la Esperantisto kiu starigis la reklamojn!  Por fari tian kampajnon, oni devas pensi merkatike, NE mi-havas-bonan-ideon-e.   Antaŭ ol elspezi multe da mono por reklamo- aŭ informado-kampanjo, parolu alemenaŭ kun iu kin konas iomete la aferon.  Ne divenu.   Esperanto ne estas maĉgumo.

Aliflanke, en iu eŭropa lando, en la okdekaj jaroj, en somero, iu radio-ĵurnalisto invitis la Esperantistojn fari ĉiutage, dum tuta monato, 5-minutan lecioneton de Esperanto por la feriantoj de la lando.   Do, entute, estis eble 20 lecionetoj sur tutlanda radio.  Kosto, nulo.  Rezulto, miloj kaj miloj da LETEROJ al la radiostacio kun peto pri pli da informo pri Esperanto!   Tio estas merkatiko bazita sur pli solidaj principoj.  Tio estas bona strategio.   Tio ne estas la tre naiva kaj seninforma metodo utiligata de tro da esperantaj asocioj, lokaj, landaj kaj universalaj.

Do, Vladimir, mi konas iomete da merkatiko.   Mi ne estas granda spertulo aŭ fakulo, tamen, mi scias sufiĉe por diri, ke la Esperantistoj, pro emoj, pro historiaj kialoj, pro io, tro komforte vivas en neinformata stato.  Mi provas, iomete, malfermi la pordon de merkatiko por, ke oni komencu kompreni kio estas merktatiko aplikata al Esperanto.   Tutcerte ne estas la merkatiko de maĉgumo kaj kokakolao!

Mi ŝatas viajn komentojn, kaj esperas iam pli profunde ekkoni viajn opiniojn kaj observojn pri kial homoj eklernas Esperanton.

Amike,

Dennis

De: Lu Wunsch-Rolshoven
Eble ne tiom por la nuna artikolo, sed certe por la entuta surmerkatigo de Esperanto la rimarko de Vladimir MININ estas vere memorinda: Li skribis, ke li “ĉiam serĉas ion tute nekonatan kaj nereklamatan. Tial mi iĝis esperantisto.”

Ni vere konsciu, ke nia ĉefa celgrupo enhavas grandparte membrojn de la unua grupo laŭ la klasifiko pri la “disvastiĝo de novaĵoj”. Ili serĉas la novajn aferojn, la eksterordinarajn, la (ĝenerale) nekonatajn (kaj eble ĉefe) nereklamatajn. Tiaj estas multaj el niaj “konsumantoj”, tio estas parto de la “internaj faktoroj” ĉe ili.

Supozeble Vladimir celas: Aferojn ĝenerale ‘nekonatajn’ kaj ‘nereklamatajn’ en granda skalo. Ni ja devas iel informi homojn kiel lin (kaj min, tute klare), por ke la decido lerni Esperanton havu ŝancon.

De: Vladimir MININ
Versxajne la strategio en la artikolo tauxgas por reklami macxgumon kaj auxtomobilojn, sed mi cxian sercxas ion tute nekonatan kaj nereklamatan. Tial mi igxis esperantisto.

De: Stano Belov
Tre interesa kaj trafa artikolo (kiel ĉiam ĉe tiu aŭtoro).

Sed jen la plej grava sekva demando: ĉu inter legantoj de tiu artikolo estas sufiĉe da spertaj pri merkatikaj esploroj homoj, kapablaj entrepreni pluajn paŝojn kaj uzi proponitajn rimedojn por merkatike pliĝustigi informadon/varbadon/reklamadon? Ĉu la aŭtoro vere kredas, ke lia verko kaŭzos ion alian krome (meritaj) aplaŭdoj kaj ioma grumblado (de atendita flanko)? Jen mia forta konsilo: faru sekvajn paŝojn memstare. Esploru suprenomitan kampon, eble helpe de volontuloj, kolegoj merkatikistoj el/ekster Esperantujo. Kaj prezentu poste rezultojn, taŭgajn por pli vasta publiko, inkluzive de gvidantaro de la plej gravaj esperanto-organizaĵoj. Se tiu lasta povus memstare fari tiun esploron, ĝi jam faris tion, sed laŭ mi esperi ke eĉ plej bonega artikolo instigos al reala laboro estus naive. Do mi mem de antaŭ multaj jaroj konkludis: se vi volas ke io estu farita bone, do faru tion vi mem!

De: Vladimir MININ
La strategio de Dennis estas diskutebla. Mi neniam atentas reklamojn. Mi neniam acxetis macxgumon, ekzemple. Por acxeti auxtomobilon en Usono mi iris al la plej proksima vendejo kaj acxetis tiun, kiun mi ekvidis je la unua rigardo, cxar mi ne havis tempon por iri al alia vendejo. Ktp.

Dum jardekoj mi auxdis nenion pri Esperanto, sed kiam mi ekvidis senkoloran anonceton pri internacia lingvo Esperanto sur muro, mi tuj decidis lerni gxin. Cxu mi estas nestandarta acxetanto kaj ne ensxovigxas en la teorion de usonaj merkatikistoj?

De: A. Kuenzli
Fakte, mi ne celis moki pri vi mem, sed per tiuj citoj mi celis montri, ke vi komplete vane klarigas ion ajn en principo bone intencitan al la e-istoj, kiuj nepre ignoros viajn konsilojn, ĉar ili nek kapablas nek volos efektivigi ilin. Tio estas le esenco de la problemo. Viaj rekomendoj estas tro teoriaj, tro abstraktaj, tro malpraktik(ebl)aj (por la kazo de Esperanto). Mi devus detale klarigi al vi kial, sed tio kreus longan tekston, kiun verŝajne neniu volus tro legi.

Antau 10-15 jaroj iu itala e-isto nomata Marco Picasso (mi jam delonge nenion plu aŭdis pri li, ĉar verŝajne li kabeis), jam klopodis klarigi al la e-istoj kelkajn merkatikajn principojn. Sed ili nenion komprenis kaj ignoris ilin, do liaj rekomendoj restis vane komunikitaj kaj neaplikitaj, eĉ en Svislando, kie li prelegis.

De: dennis keefe
Andreas, merkatiko-guruo mi ne estas, sed mi devas eble akcepti vian percepton pri mi, kiam vi skribas, ke mi estas iomete freneza.  La teorio de Rogers, nomata Difuzo de Novajhoj, parolas pri multaj kazoj tiaj.  Homoj kiuj estas normalaj, konservemaj, tradiciaj ofte rigardas novajn ideojn de aliaj homoj kiel frenezajn, minacajn.   Vi estas normala, do.

Pri via percepto che la supra artikolo, tamen, mi ne konsentas kun vi.   Shajnas, ke vi pensas, ke la artikolo parolas pri la LINGVO Esperanto, dum ghi klare parolas pri la INFORMADO, VARBADO kaj REKLAMADO de Esperanto.   Vi mislegis.  Se ne, mi pardopetas, ke mi kontribuis al via miskompreno.

Krome, la artikolo klare diras, ke Esperanto NE estas varo, do kial vi parolas pri machgumo, trinkajhoj kaj veturiloj?   Relegu la artikolon, kaj vi mem konstatos, ke ghi limighas al la informadaj, varbadaj kaj reklamadaj aspektoj de niaj asocioj kaj organizoj.

Vi listigis multe da frazoj de la teksto.   Mi ne scias precize kial.   Se vi volas pridiskuti la artikolon, mi rekomendas, ke vi prenu iun au alian punkton, kaj utiligi argumentojn kontrau au favore al ghi.   Ne ghenas min se vi volas kritiki la artikolon, sed unue legu ghin, ghis kiam vi komprenas ghin sufiche, kaj poste skribu.   Chu vi konsentas kun mi pri tio?   Antau ol paroli pri la enhavo de iu artikolo, legu ghin pli profunde kaj provu kompreni.

De: A. Kuenzli
Ŝajnas, ke la kalkulilo de la Balta Ondo indikas la kaliningradan horon, kiu diferenciĝas je 2 horoj disde MET.