Nia libroproduktado en la 2012a jaro

La 22an fojon ekde la jaro 1991 aperas en La Ondo resumo de la jara libroproduktado en Esperantujo, daŭriganta la iniciaton de Vilmos Benczik en Hungara Vivo. Malfacilas ĉiam elpensi enkondukajn frazojn pri la principo de la statistikado, kaj mi nur ripetas, ke la statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ricevis kaj ekvendis en la aktuala jaro, sendepende de la eldonjaro.

Estas klare, ke ĉi tiu bazo ne estas tute ĝusta, ĉar, unue, la Roterdama libroservo ricevas ne ĉiujn Esperanto-librojn; due, Laste aperis anoncas ankaŭ librojn eldonitajn pli frue. Tamen ĝi donas bonan imagon, precipe la resumaj tabeloj por pluraj jaroj.

Unuavide ŝajnas, ke la paĝosuba tabelo estas iom malgajiga, ĉar en 2012 surmerkatiĝis nur 153 libroj kompare kun 172 antaŭ unu jaro.

1991–2010.
Sume aŭ averaĝe
2010
2011
2012
1991–2012.
Sume aŭ averaĝe
Nombro de libroj en/pri Esperanto
4020
204
172
153
4345
Suma paĝonombro
de ĉiuj libroj
527.892
 28.232
 19.775
 23.144
570.811
Nombro de la eldonintoj
1038
94
78
78
1087
Averaĝa paĝonombro
de unu libro
131,1
138
115
151
131
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
9.7
12.36
10,28
11,31
9,80
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri Eo
603
32
18
17
638
Originala beletro
472
20
13
19
504
Traduka beletro
819
50
26
41
886
Planlingvistiko kaj esperantologio
440
16
37
20
467
Esperanto (historio, kulturo, movado)
540
38
26
20
586
Politiko, historio, filozofio
394
29
33
22
449
Scienco kaj tekniko,
fakaj terminaroj
275
6
7
4
286
Religio
198
6
7
7
212
Aliaj temoj
279
7
5
3
287

Sed ne forgesu, ke pasintjare estis rikoltitaj nur 98 veraj libroj pli ol 48-paĝaj kaj 74 malpli ampleksaj broŝuroj. En 2012 enlistiĝis 120 libroj pli ol 48-paĝaj kaj nur 33 broŝuroj. Tutsimple, malpliiĝis kelkpaĝaj broŝuroj, kaj la suma paĝokvanto kreskis, kaj la averaĝa paĝokvanto de unu libro superis 150 paĝojn. Rezulte, ni ricevis en 2012 pli da legomaterialo ol en 2011.

Same kiel pasint-jare, al Roterdamo venis libroj de 78 eldonintoj, el kiuj 21 (28 eldonintoj antaŭ unu jaro) estas novaj.

La temaro proksimiĝis al la averaĝa. En 2011 estis 63 esperantologiaj kaj interlingvistikaj eldonaĵoj – inter ili 29 broŝuroj, kiujn André Cherpillod eldonis en sia vilaĝo Courgenard sianome kaj sub la eldonmarko La Blanchetiére dum la lastaj dek-kelkaj jaroj. Ĉi-jare UEA ricevis malpli da liaj eldonaĵoj, kaj do “nur” 40 libr(et)oj (en la sekva parto de la teksto ni ne dividos la eldonaĵojn je libroj kaj broŝuroj) pri Esperanto kaj interlingvistiko riĉigis nian libromerkaton – je 23 malpli ol pasint-jare. Jen la kaŭzo de la ŝajna falo.

Same kiel en 2011, plej multaj libroj aperis en la franca vilaĝo Embres-et-Caltelmaure, kie Vilhelmo Lutermano kun la eldonmarko MAS produktis 13 librojn kaj broŝurojn pri temoj sociaj kaj politikaj, plejparte tradukitaj de la nelacigebla Lutermano mem. Kvankam ĉi tiom nur duonas kompare kun 2011 (26 titoloj), MAS plu estas plej supre librokvante kaj paĝonombre.

2012. Libroj 2012. Paĝoj
MAS (Francio) 13 000 MAS 3406
Impeto (Ruslando) 9 Fonto 1748
Fonto (Brazilo) 8 Mondial 1674
Mondial (Usono) 8 Impeto 1471
La Blanchetiére (Francio) 7 V. Karpenko (Ukrainio) 990
Iltis (Germanio) 7 FEL (Belgio) 989
A. Cherpillod (Francio) 5 Horizonto (Japanio) 742
UEA (Nederlando) 3 W. Nüesch 705
Verda Kukolo (Ruslando) 3 Verda Kukolo 531
W. Nüesch (Svislando) k. a. 3 Korea E-Asocio (Koreio) 496

Dum kelkaj sinsekvaj jaroj venas neniu eldonaĵo de la iam tre aktivaj Libro-Mondo de Tomasz Chmielik, Bero de Ionel Oneţ kaj Arĥivaro Edmond Privat. Neniom eldonis en 2012 Sezonoj kaj Edistudio. Aliflanke, Fonto post unu senlibra jaro revenis kun ok volumoj.

Unuafoje en la plejlisto aperas la Kieva eldonejo de Vadim Karpenko, kiu eldonis la 990-paĝan Esperanto-ukrainan vortaron de Volodimir Pacjurko kaj Eugen Kovtonjuk – ĝi estas la plej “dika” libro aperinta pasint-jare en nia libromerkato!

En la resuma tabelo eldoneja la unuan fojon aperis la Nov-Jorka eldonejo Mondial de Ulrich Becker, kiu (ankaŭ pro la 15 Beletraj Almanakoj, kiujn UEA vendas kiel apartajn librojn) forpuŝis el la deko Beron. MAS kaj Iltis promociiĝis je unu ŝtupo.

1991-2012. Libroj

1991-2012. Paĝoj
UEA 150 000 FEL 20852
Libro-Mondo (Pollando) 133 UEA 18106
FEL 114 Libro-Mondo 17477
Impeto 99 Impeto 15948
Fonto 93 Fonto 15401
Iltis 84 Mondial 13329
Sezonoj (Ruslando) 82 Sezonoj 13242
MAS 77 KAVA-PECH 12936
KAVA-PECH (Ĉeĥio) 76 Arĥivaro E. Privat (Svislando) 12553
Mondial 64 Ludovikito (JP) 12085

Plejparte pro la eldonemo de Cherpillod kaj Lutermano, Francio denove okupis la unuan lokon kaj libro- kaj paĝo- kvante kun pli da eldonitaj titoloj ol kune Germanio kaj Ruslando, kiuj estas sur la dua kaj la tria lokoj.

2012. Libroj 2012. Paĝoj
Francio 30 000 Francio 3995
Germanio 13 Brazilo 2309
Ruslando 12 Ruslando 2002
Brazilo 11 Usono 1876
Usono 11 Germanio 1273
Japanio 8 Japanio 1150
Italio 6 Italio 1115
Nederlando 6 Ukrainio 990
Pollando 6 Belgio 989
Slovakio 6 Svislando 828

La lando-orda resuma tabelo por 22 jaroj restis senŝanĝa en ambaŭ listoj. Same kiel en la individua membraro de UEA kaj en la partoprenantaro de la UKoj plej altas Francio kaj Germanio – la du ĉefaj kolonoj en la nuna Esperantujo.

1991-2012. Libroj 1991-2012. Paĝoj
Francio 497 000 Francio 53.924
Germanio 405 Germanio 48.246
Pollando 322 Japanio 40.074
Nederlando 298 Ruslando 39.319
Ruslando 267 Pollando 36.693
Japanio 225 Nederlando 33.542
Brazilo 222 Brazilo 32.956
Usono 203 Belgio 25.265
Italio 171 Svislando 24.892
Belgio 151 Italio 24.808

Danke al politikaj tradukaĵoj de MAS, la germana lingvo denove okupis la unuan lokon kaj plidistanciĝis de la franca en la resuma listo, en kiu nur la tria estas la angla, la fontolingvo de la plej multaj tradukoj en la “granda mondo”.

Lingvoj. 2012 Lingvoj. 1991-2012
Germana 14 000 Germana 180
Hispana 7 Franca 167
Franca 6 Angla 146
Rusa 5 Rusa 87
Itala 4 Pola 58
Ĉeĥa 3 Ĉina 53
Malta 3 Portugala 53
Nederlanda 3 Japana 50
Angla 2 Itala 49
Latina 2 Jida 45

Krome, aperis 6 tradukoj el Esperanto, kaj rezulte jam 125 libr(et)oj origine Esperantaj legeblas en aliaj lingvoj. Temas plejparte pri la lernolibro de Stano Marček kaj la broŝuro de E@I Malkovru Esperanton, kiuj jam aperis en pluraj lingvoj.

Fine, pri la plej aktivaj aŭtoroj kaj tradukantoj.

Denove la plej ofte eldonata originala aŭtoro estas André Cherpillod kun entute 12 libroj kaj broŝuroj. Lia dominado estas granda, la duan lokon okupas Hori Jasuo kun nur tri libroj. Inter la pluraj dulibraj aŭtoroj estas ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

Ne ŝanĝiĝis ankaŭ la aŭtoro plej tradukata en Esperanton – la fondinto de la esotera kristana doktrino “antroposofio” Rudolf Steiner kun tri libroj tradukitaj de la sviso Willy Nüesch. Inter la dulibruloj estas, interalie, Stano Marček, Karlo Markso kaj Ivan Jefremov.

Vilhelmo Lutermano ankaŭ en 2012 tradukis en Esperanton plej abunde – 8 librojn. Lin je granda distanco sekvas la jam menciita Willy Nüesch kaj la maltano Carmel Mallia, kies tri tradukojn UEA ricevis pasint-jare.

Bonan legadon!

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ la artikolon “Nia libroproduktado en la 2011a jaro

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/02/libroj2012/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nia libroproduktado en la 2012a jaro

  1. AlKo diras:

    Vi povas legi, ke pasint-jare “laste aperis” libroj de 78 eldonejoj. En nia listo estas nur dek plej aktivaj, nature. BEL kaj Lorenz ne estas inter la dek plej aktivaj.

  2. Estas interese, ke unufoje pli, same kiel en 2011, ne estis menciitaj la libroj eldonitaj de Brazila Esperanto-Ligo kaj Eldonejo Lorenz. Tamen la rubriko “Laste Aperis” sciigis la legantojn pri la alveno de tiuj titoloj en la Libroservon de UEA. Beadŭrinde tiu statistiko ne estas tute fidinda.

Respondi