Utena – la urbo de la 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Foto: Lolita KaminskienėLa 6–14an de julio Utena gastigos la 49ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-49). BET estas kvazaŭ kongreseto kun longa tradicio, imitanta la programon de UK (kursoj, prelegoj, diskutoj, artvesperoj kaj ekskursoj).

Utena, urbo kun 32 mil loĝantoj, situas en la nord-orienta parto de Litovio, 92 km norden de la Litovia ĉefurbo Vilno, aŭ 67 km norden de la geografia centro de Eŭropo.

La nomo Utena (Utten) estis registrita en la jaro 1261a, kaj ĝi do estas unu el la plej malnovaj litovaj loĝlokoj. Komence ĝi estis ligna kastelo ĉe la rivereto Utenėlė (Uteneto). Fine de la 13a jarcento ĉi tie oni konstruis la potencan kastelon, ĉirkaŭ kiu formiĝis urbeto.

Legendo rakontas, ke la fondinto de Utena estis mita duko Utenis. Li kunŝutis kastelmonton Narkūnai, konstruis sur ĝi la kastelon kaj fondis la apudan urbon. La legendo precizigas, ke ĉe finŝutado de la kastelmonto iu junulo falis de ĝi kaj rompis sian nukon. La pagana pastro klarigis la eventon pozitive: jen bona loko por konstrui ĉi tie kastelon, ĉar ĉiu, kiu penos ĝin detrui, finos la vivon same. Kaj vere, multfoje atakata, la kastelo eltenis. Tamen en komenco de la 15a jarcento, dum milito kontraŭ Livona kavalira ordeno, ĝi estis detruita kaj poste translokiĝis al la nuna, ekonomie pli oportuna urboloko.

Siajn legendojn havas ankaŭ aliaj kastelmontoj. Jen pri kastelmonto Taŭrapilis (Taŭrokastelo) la legendo rakontas, ke ĉi tie ripozis litovaj militirantoj kaj al ili kanklon (popola korda instrumento) ludis akompananta ilin kanklisto. Homoj rakontas, ke eĉ nun, dum trankvilaj noktoj de la monto sonas bela kordmuziko – ludas la maljuna kanklisto.

Ekzistas legendoj ne nur pri kastelmontoj. Nur ĉ. 10 km sud-orienten de Utena kuŝas Žieždrių akmuo (ŝtono de Ĵezdriai) 2,53 m longa, 1,95 m larĝa, 1,65 m alta. Sur ĝia dorso estas premsigno, nomata diabla piedo. Unuj rakontas, ke dum ŝtormego faladis grandegaj kverkoj. La fuĝanta diablo kavigis sur la ŝtonegon sian spuron. Aliaj rakontas, ke la kavo aperis, kiam la diablo de ĉi tie ekpelis la svedan armeon el Litovio. Post pluvo la kavon plenigas akvo. Virinoj venas al la ŝtono kaj ŝmiras per ĉi tiu akvo dolorajn lokojn kaj tiel saniĝas.

Apud Utena estas multaj vizitindaĵoj. Norde de ĝi, en la vilaĝo Vyžuonos staras 15-jarcenta preĝejo de S-ta Jorgeno. Sur la dekstra muro estas enmasonigita ŝtona kapo de kolubro (sankta animalo de paganaj litovoj), sur la maldekstra – ŝtona kuglego de sveda kanono. Oni asertas, ke en la preĝejo estas enterigita granda litova patrioto, militgvidanto Mikalojus Radvila. Mi menciis nur kelkajn regionajn interesaĵojn. Estas multaj aliaj.

La Utena poŝtejoSur la blazono de Utena estas orkolora hufumo, talismano de feliĉo kaj sukceso. Kvankam la urbeton kelfoje ruinigis malamikaj armeoj, ĝi ĉiam fenikse reviviĝadis. Grandan instigon al la evoluo de Utena donis la ŝoseo Peterburgo-Varsovio, konstruita tiuloke dum 1830–1836. Tiam en Utena estis aranĝita altklasa poŝteja komplekso kun tranoktejo kaj ĉevalejo. En 1854 ĉi tie estis establita semafora telegrafejo (unu funkcianta semaforo estas rekonstruita) kaj en 1918 – telefona centralo. La klasikstilan poŝtejon vizitis, interalie, la Ruslanda caro Nikolao I kun sia filo Aleksandro. Ŝanĝis siajn ĉevalojn ĉi tie la rusa pentristo Ilja Repin kaj la franca verkisto Honoré de Balzak. Ĉi tie haltripozis ankaŭ granda litova poeto episkopo Antanas Baranauskas (lian verspoemon La arbaro de Anykščiai esperantigis la elstara litova esperantisto Petras Čeliauskas). La malnova poŝtejo estas restarigita, nun ĉi tie funkcias artlernejo. En ĝia korto estas eksponataj diliĝenco kaj poŝta kaleŝo, rekonstruitaj en la Litovia filmproduktejo. Oni povas konatiĝi kun la veturilo, la sama, per kiaj oni en la 19a jarcento veturigadis pasaĝerojn kaj poŝton. Per simila diliĝenco en Litovio vojaĝis ankaŭ Ludoviko Zamenhof.

En kaj apud la urbo estas 186 lagoj kaj lagetoj. Inter ili estas Tauragno, ŝatata de kajakantoj, la plej profunda Litovia lago – 60,5 m. Unu el plej longaj estas Aiseto – 16 km longa. Nur 14 km nordoriente de Utena, situas la belega lago Alaušo, populara inter somerumantoj. En ĝia okcidenta duoninsulo staras la restarigita mezepoka klasikstila bieno Bikuškio, kie nun oni organizas landajn kaj internaciajn subĉielajn pentradajn kaj skulptadajn simpoziojn.
Foto: Lolita Kaminskienė
En la urbo mem estas interesaj vizitindaĵoj. En la urba parko elstaras Utenos-ŝtono. La BETanojn logos la romantikisma-bizanca stilo de la romkatolika preĝejo de la Ĉieliro de Jesuo, negranda rusortodoksa kirko, kirko de malnovritanoj, nova preĝejo de la Dia Providenco kaj sinagogo. Ankaŭ monumento por Jonas Basanavičius, heroldo de litova nacia reviviĝo, persono bone konata al bulgaroj. Altiras la urbogastojn la muzika lumfontano, inaŭgurita dum la celebrado de la 750-jariĝo de la urbo.

La nordorienta Litovio estas ne nur laga, sed ankaŭ bierfaranta lando. Ĉi tie konserviĝis unika bierfara tradicio, transiranta de unu homgeneracio al alia. Ĉi tiun tradicion uzas ankaŭ Utenos alus, la plej granda bierproduktejo en baltaj landoj, establita en 1977. La historion de la bierproduktejo en Utena, teknologiojn de bierfarado kaj gustumadon de kvar specoj de la produktata biero prezentas al ekskursantaj grupoj la muzeo de Utenos alus. La BETanoj havos bonan ŝancon gustumi la “vivan” litovan bieron en lokaj bierejoj. Nemultekostan, kompare kun bieroj en aliaj Eŭropaj landoj.

Esperantistoj en Utena forestas. Sed la okazigo de la internacia BET ĝenerale povos interesigi la loĝantaron pri Esperanto kaj kaŭzi fondiĝon de loka E-grupo. Konsideru tion! Al internaciaj Esperanto-aranĝoj iras esperantistoj ne nur por komunikiĝi kun samideanoj, ne nur por interbabilado kaj praktikado de la internacia lingvo, sed ankaŭ por konatiĝi kun tradicioj kaj vizitindaĵoj de la lando organizanta. Uzu la ŝancon! Al ĉiuj siaj partoprenantoj BET ebligos agrablan kaj utilan tempopasigon, bonan ŝancon ekskurse malkovri la nord-orientan parton de Litovio.

Vytautas Šilas

Artikoleto pri BET-49 en nia retejo.

Informoj pri la aliĝo, loĝado, manĝado, invitiloj kaj la reta aliĝilo estas en la retejo de la Litova Esperanto-Asocio.

Utilaj turismaj informoj pri Utena en la litova, rusa, kaj angla lingvoj estas en la retejo www.utenainfo.lt.

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/02/221utena/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.