Komentoj pri: Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)

De: Dieter Rooke
Zofia aligxis al la Esperanto Civito – tial kaj  pro sxia SAT- aneco  mi sentas en mia koro proksimecon.

En Kopenhaga UK  sxi komentis sagxe  mian prezenton de komunista kunveno .

Pri sxiaj faroj en  “malbenita”  socialisma pollando  mi ne scias.

Sed sxi kontribuis al la esploro  pri la malinvito de SAT kongreso en Krakovo .

De: A. Kuenzli
Dankon al Jarek pro tiu provo de nekrologo, en kiu oni nature ne povas mencii chiujn detalojn.

Kio koncernas la rilatojn de homoj kaj de la Eo-movado al shi, lau mi, Zofia Banet-Fornalowa farighis ankau iusence viktimo de la “kashita” (au konstanta, latenta)antisemitismo en Pollando kaj en la pola kaj internacia Eo-movado. Kompare kun iuj aliaj poloj, kiuj elmigris al eksterlando, Zofia eltenis la komunismon ghis la fino, kaj shi restis ankau en tiu malbenita lando, kiam la kapitalismo denove venkis, kiu ja certe ne favoris Esperanton.

UEA (pri kies rilatoj al judaj aferoj mi vere dubas) shajne ne opiniis inde au necese tuj post shia forpaso publike atentigi pri tiu evento en Gazetara Komuniko, kiel oni kutimas fari tion, kiam iu signifa e-isto mortis (shajnas, ke Zofia ne estis honora membro, kio estas grandega maltrafo kaj nepardonebla al UEA).

Zofia Banet-Fornalowa postlasis kelkajn tre interesajn kaj gravajn studojn en formo de nemalheveblaj libroj pri la historio de la Eo-movado (kiujn ja ankau la Libroservo de UEA vendas), kiel:

Antoni Grabowski eminenta Esperanto-aganto,

La familio Zamenhof,

Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (eble shia la plej signfia verko)

La pereintoj in memoria (ankau ege valora libro)

Bedaurinde, tiuj libroj aperis, en relative primitiva tipografio kaj malgranda eldonkvanto, en iuj marghenaj mikroeldonejoj de la Eo-movado (chefe dank al la klopodoj de Tomasz Chmielik kaj LF-koop) kaj ne havis grandan rezonon en la Esperanto-movado, kiu restis sufiche indiferenta pri tiu shia laboro, kaj estas konataj nur al kelkaj fakuloj, kiuj okupighas pri tiuj temoj, kaj krom tio estas senespere elcherpitaj kaj malfacile akireblaj (au shimas ankorau kelkekzemplere che UEA kaj Leja). Do, la malatentado de la agado de Zofia flanke de la Eo-movado, kiu “utiligis” shin nur kiam tio montrighis utila (ekzemple pri teatro), estis krude neakcepetbla sinteno.

Certe, shia maniero labori estis terure eksmoda kaj ne chiam sufiche scienceca, kaj la verkstilo ghenerale iom tro patosa kaj ne sufiche kritika-objektiva, sed la faktaro, kiun shi kolektadis kaj kompilis, estis de ne sufiche alte taksebla signifo kaj valoro.

Kompreneble, la personeco de Zofia ne estis facila, kaj shia (chefe skriba) lingvostilo pura katastrofo, tiel ke multaj redaktoroj preskau frenezighis kiam ili devis au klopodis plibonigi la tekstojn de Zofia (kiu severe kontrolis, ke oni ne tro shanghu ilin kaj okaze de modifo  ne hezitis akre protesti). Shia truda maniero kaj plendema karaktero (plurfoje shi grumblis kaj protestis che mi kaj shajne estis chagrenita pri mia “laboro”, au sinteno, kiu ja nur celis helpi al shi fari shiajn tekstojn pli taugaj) vershajne kontribuis, ke post 1-2 jaroj mi rezignis kiel redaktoro de MONATO komence de la 90aj jaroj.

Sed malgrau tiu iom malagrabla sperto, mi tute ne celas kritiki kaj akuzi shin pro tiuj mankoj, kiuj estas indulgeblaj kaj pardoneblaj, au malbone pensi pri shi, char ghenerale Zofia estis pozitiva kaj tre valora homo, kies perdo neniel estas anstatauebla.

Pro tio mi atendas, ke shiaj vivo kaj agado estos ne nur adekvate honoritaj en la Eo-movado, sed estimataj ankau en polaj kaj judaj medioj.

Mi renkontis Zofian plurfoje, kaj la plej lastan kontakton, kiun mi havis kun shi, estis telefona antau kelkaj jaroj. Shi tiam seninterrompe paroladis, tiel ke mi apenau trovis la okazon starigi demandojn…

De: Cezar
Jen interesa faktoriĉa artikolo! Ankaŭ mi kiel juna esperantisto havis iam la plezuron vidi ŝin en Lepsiko en prelego, kaj ŝi tre impresis min. Ŝi havis fortan personecon, tion mi sentis tuj! Ŝi havis multajn talentojn, ankaŭ aktoran.

De: Bojana
Mi renkontis kaj ekkonis Zofia kaj sxian edzon dum SATkongreso en Beogrado, en 2006. Tiam mi ne parolis E-on, sed dank’al Zofia iomete komprenis. Nome, mi kun Zofia  parolis je miksita lingvo:serba-pola-rusa kaj E-to. Kvankam mi forgesis la polan kaj rusan, kaj Zofia ne parolas la serban, ni interparolis. Zofia persiste instruis min E-on dum kelkaj kongresaj tagoj. Kvankam ni ne renkontis denove, mi rememoras sxin kaj sxia edzo.