La 29a Internacia Festivalo

Kial vintre vojaĝi el Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Ruslando aŭ aliaj landoj de Eŭropo al la urbo Dortmund en la eksindustria regiono Ruhr? Kompreneble pro IF, la fama Internacia Festivalo, kiu okazis inter la 27a de decembro 2012 kaj la 4a de januaro 2013, majstre organizita de Hans-Dieter Platz, alivorte HDP.

La 29a eldono – jam! – kun siaj tradicioj kaj evoluoj… Kaj kion raportu iu, kiu ĉeestis senescepte ĉiujn antaŭajn festivalojn?

Nekutime la renkontiĝo okazis en vere centra urbocentro, kun allogaj butikoj en rabatsezono… tamen tio ne delogis la IF-anojn de la seriozaj programeroj, kaj la prelegoj estis bone vizitataj.

Pluraj prelegoj okazis pri la kadra temo “komputilo/interreto”, kaj iom pli multe (sed ne malpli interese) ekster ĝi. Tiel estis tuta bukedo da temoj traktitaj, kiel ekzemple pri la gaŭlromia kulto de helpemaj diinoj, pri fabelaj mondoj kaj novjarfesto, pri Birmo, pri plantoj kiuj helpas je oftaj malsanoj… Mikaelo Bronstein “stelojn jungis al revado” prezentante sian novan romanon pri la sorto de esperantistoj en la Stalina epoko. Enkadre de Internacia Vintra Universitato okazis pluraj kursoj, kaj 37 kursanoj akiris diplomon de AIS ĉu pri astronomio (kurso de Amri Wandel), ĉu pri muziko (kurso pri violono de Hannes Larsson), ĉu pri la sociaj retoj (kurso de Dima Ŝevĉenko), pluraj el ili kun la maksimumo da poentoj.

Tre interesaj estis partoprenigaj kursoj: muzikimproviza ateliero, prilaboro de steatito, bid- kaj juvel-farado.

Pri la sukceso de iuj programeroj kiel la bierseminario, mi nur citu komenton de partoprenintino: “Kvankam mi ne trinkas bieron, interesis min la bierseminario de Harald Schicke”. La vesperaj programeroj invitis nin al Israelo, al Ruslando, al kvizumo kaj al prezentado de muzikaj kaj ŝercaj kontribuoj.
Foto de Brian MoonJarŝanĝa nokto: bufedo laŭ la tradicia bufeda ordo, balo kiu malfermiĝis per belega polonezo, interŝanĝo de kisoj kaj bondeziroj je la ŝanĝiĝa horo de la diverslandaj partoprenantoj (fakte la japana estas jam for kiam komenciĝis la tuta festado).

Plurfoje okazis vizitoj en la urbo. La tuttaga ekskurso kondukis nin tra la Ruhr-regiono. Unue ni iris al Bochum por vidi la planetarion; tamen ĝi restas por ni mistera nigra truo, ĉar ni vidis nur la ekspozicion en la ekstera galerio. Poste ni estis en eksa koaksigejo en Essen, kie ni ankaŭ tagmanĝis, kaj iris al Ruhr-muzeo, kiun ni tamen ne vere vizitis.

Sed kio plej imponas en IF?

Daŭre ĝi estas eksterordinara renkontiĝejo, kie apudas eldonisto el Japanio, islanda fiŝkaptisto, la ambasadoro de Germanio en Rusio, profesoro pri astrofiziko en la universitato de Jerusalemo, rusa bardo kun barbo, akademianoj kaj multaj same interesaj homoj.

Kaj se vi demandas al iuj ajn partoprenintoj, pri kio ili plej memoras dum tiu ĉi semajno? Nek pri la kursoj, nek pri la ekskursoj sed pri la etosoplenaxxxKnajpo. Kie oni proponas diversajn bierojn, vinojn, koktelojn kaj ankaŭ ginsengon, teojn, kafon. Kaj kie okazas ĝis malfrue en la nokto agrabla t(d)rinkado kaj amikaj babiladoj.

Ŝoka informo estis, ke baldaŭ ĉesos tiu agrabla renkontiĝo. Neeble! Ja ĉi-jare estis nur okdeko da partoprenantoj, sed la etoso estis des pli familieca. Jam kelkaj el la kutimaj partoprenantoj serĉas solvon, por ke post la venontjara 30a IF plu daŭru la tiel ŝatata kaj eksterordinara renkontiĝo kreita de HDP, kiun ni varme dankas pro la grandega kaj persista laboro.

Claude Nourmont

Foto de Brian Moon

Verso de Eŭgeno Miĥalskij.

El la germana vorto “Kneipe”, etosplena gastejo.

Legu ankaŭ artikolojn pri la 27a kaj la 28a IF.

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/220if/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La 29a Internacia Festivalo

  1. Estas iom kuraĝe preni unu solan renkontiĝon por ilustri teorion… Ne havas multan sencon – necesas preni la sumon de ĉiuj renkontiĝoj por kompreni la tutan evoluon. Faru tion pri la pasintaj jardekoj, Andy, montru, ke ankaŭ ĉi-kampe vi kapablas verki sciencnivele! Kelkaj renkontiĝoj malgrandiĝas kiel IF aŭ PSI – dume estiĝas novaj kiel ekzemple Mezorienta Renkontiĝo.

    La fakto, ke IF malgrandiĝas, dependas interalie de decido, kiun oni devas fari ĉe renkontiĝo (aŭ kiu estas farata de si mem): Aŭ la renkontiĝo restas tra la jaroj pli malpli por simila aĝgrupo – aŭ ĝi estas por pli malpli la sama grupo de homoj. Ambaŭ variantoj havas siajn malavantaĝojn: Se estas ĉiam simila aĝgrupo, tiam daŭre povas veni novaj homoj – sed ja la pli aĝaj iam foriras. Se restas rondo de amikoj, tiam novuloj eventuale malfacile eniros la rondon – kaj sekve la amikaro kune maljuniĝas kaj tio signifas ankaŭ neeviteble malgrandiĝon. Tute same kiel en la cetera vivo – la naskiĝtagaj festoj de maljuniĝantoj ofte malgrandiĝas kun la jaroj. Kaj neniu el tio konkludas, ke la tuta popolo estas formortanta… 🙂

  2. A. Kuenzli diras:

    Ankau chi tiu negativa informo, ke cheestis malpli da partoprenantoj ol antaue, ilustras la evoluon pri la rapida shrumpado de la nombro de e-istoj kaj la nehaltigeblan falon kaj degeneron de la Eo-movado.

Respondi