La 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj

Foto: Joanna Filipowicz-ChoroszuchaMiaj filoj atestas, ke mi plej bone funkcias en danĝeraj situacioj, kaj se ĉio iras glate mi enuas aŭ antaŭvidas malfeliĉon. Antaŭ la 13aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj mi havis okazon travivi multe da neatenditaj situacioj, preni gravajn decidojn por ripari la scenaron, kiu ŝajnis bonege planita jam antaŭ longe. Ekzemple, kiam mi preskaŭ mortis pro timo, precize en la lasta momento la eldonejoj liveris al la Zamenhofcentro stokojn da menditaj libroj kaj diskoj.

Kutime la Esperanto-Libraro funkciis kiel akceptejo por multaj gastoj, kiuj jam matene alvenis Bjalistokon. Estis okazo demandi pri novaĵojn, pridiskuti proponojn…

La juna historiisto Wiesław Wróbel malfermis la programon, prezentante en bildoj kaj dokumentoj longan historion de la konstruado de la monumento al Zamenhof en Bjalistoko. La unuan fojon la ideon prezentis Jakobo Ŝapiro kaj dum dekoj da jaroj ŝanĝiĝis projektoj kaj opinioj pri ĝia lokigo.

Direktoro de la Podlaĥia Libraro jam la trian fojon komune kun Brunetto Kasini – prezidanto de la Fondaĵo Zamenhof – enmanigis premiojn al gajnintoj de la literatura konkurso Miaj fascinoj pri Esperanto. Donacante al ĉiuj Bjalistokajn kajerojn №3 kun alsenditaj verkoj, ni esperis kuraĝigi homojn skribi venontjare sian propran historieton kaj sendi ĝin al la konkurso.

Lastmomente oni eksciis, ke ne povas veni la albana ambasadoro por promocii la dulingvan libron Polino kies aŭtoro Bajram Karabolli estis albana diplomato laborinta en 1995 en Varsovio. Ne gravas – ni faris tion same bone. Rakontante al ĉeestantoj pri la sorto de Nia Polino, kiel ofte okazas, mi preskaŭ komencis plori. Bone, ke tuj anstataŭis min Konrado, kiu fakte prezentis la programon dum la tuta aranĝo. Lidia Ligęza legis mem sian novan, dulingvan poemaron Epizodoj kaj kun plezuro metis la aŭtografon sur la titola paĝo al petantoj.

Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha

La unuan fojon en Bjalistoko prelegis Teresa Nemere. Prezentante Tibor Sekelj – eminentan esperantiston kaj vojaĝemulon, ŝi diris Ĉiuj vojoj al li apartenis… Kiu ankoraŭ ie en la mondo ne partoprenis la prelegon de Robert Kamiński pri ZEOj devas bedaŭri. Kiom da argumentoj por oni povas kapti kaj uzi ilin poste en diskutoj kun homoj, kiuj kritikemas al Esperanton!

La Kultura programo estis miaopinie alloga kaj distra. La unuan fojon prezentis sin blindaj aktoroj en kabaredo. Mi admiris ilian elparolon en Esperanto, kvankam ili antaŭ nelonge komencis la lernadon de la lingvo kaj sincere dirite, kiel veraj aktoroj, ili ellernis la tekston parkere. Helenka Biskup prezentis en la pola lingvo la monodramon Doktoro Esperanto. Ankaŭ ŝi daŭre plibonigas la scenaron. Imagu la finan scenon: Ludoviko mortas! Komence la aktorino, poste unu post la alia spektantoj venas al la tablo kun la bildo de Zamenhof kaj simbole metas la ŝtoneton por honori la mortinton. Ni ne forgesos vin, Majstro!

Joanna Filipowicz-Choroszucha

La aranĝon partoprenis la urbestro de la sicilia urbo Mazara Del Vallo, kiu venis kun sia oficisto por subskribi kun la urbestro de Bjalistoko deklaron pri kunlaboro surbaze de Esperanto. Estis interkonsentite, ke aprile vizitos Sicilion junulara muzikbando, funkcianta en la Zamenhofcentro, kaj junie, dum la Tagoj de Bjalistoko, Pollandon vizitos simila itala grupo por prezenti eksterlande sian kulturon.

Foto: Andrzej Sochacki

Ŝajnis al mi, ke la tuttaga tradicia ekskurso tra la regiono povus esti malinteresa por niaj italaj gastoj venantaj el antikva urbo, tamen mi eraris. Nia gvidantino Iza ĉi-jare prezentis al ni la koron de la ortodoksa religio en Pollando. Imagu mirindajn preĝejetojn kun belegaj ornamaĵoj, lernejon de ikonpentrado, lokojn famaj pro historiaj okazaĵoj en la tempo, kiam Bjalistoko estis nur malgranda, privata urbeto. Bona vojaĝgvidanto estas trezoro, kaj ni posedas ĝin! Frostis, kaj junularo aranĝis duelon je longaj pendglacioj pendataj de tegmentoj de malgrandaj, lignaj dometoj. Kelkaj viroj provis uzi ilin kiel kornoj.

Kaj vespere… Ho, vendrede, sabate kaj dimanĉe vespere en la klubejo ni kantis, ludis, trinkis kaj drinkis, spektis elektronikajn materialojn ĝis ;s noktomezo. Junularo konspiris en angulo – ni ofte aŭdis salvon de rido. Ĉu pri ni maljunuloj, aŭ pri aliaj aferoj – ne gravas. Ankaŭ ni ridegas ĉe tabloj. Deĵorantinoj posttagmeze preparis sandviĉojn por tiuj, kiuj vespere vizitas la klubejon kaj kiuj tranoktas tie. Ne valoras serĉi manĝovendejojn. Noktoj okazis vere mallongaj, kvankam ili estis vintraj. Dankante al la gastoj pro ilia alveno, mi jam scias, ke kun kelkaj el ili mi renkontiĝos la 12an de januaro en montaro dum Esperanta karnavalo.

La 13aj Tagoj de Zamenhof finiĝis kaj mi povas finfine ripozi. Ha, ĉu vere? Estas fino de la jaro! Tuj mi devas skribi financan raporton al nia ĉefa sponsoro, la urbestro, kaj novan projekton por la jaro 2013, ĉar intertempe oni anoncis sekvan konkurson en la urbodomo. Miaj filoj simpatie alridas – mi ne enuas!

Ela Karczewska

Fotoj de Joanna Filipowicz-Choroszucha kaj Andrzej Sochacki

Ĝi estas artikolo el la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/01/220belostok/

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.