Ruriko kaj liaj fratoj

Pentraĵo de Viktor Vaspecov

Skizo de Sergio Pokrovskij

1150 JAROJN ANTAŬE

1150 jaroj ne estas tre ronda jubileo, tamen la redakcio de La Ondo decidis omaĝi la datrevenon de evento, per kiu komenciĝas la skribita historio de Ruslando. (Samtempe, en la jaroj 862a/863a, okazis ankoraŭ unu epokfara evento: S-ta Cirilo elpensis slavonan alfabeton; sed pri tio mi jam rakontis en ampleksa eseo[1].)

Laŭ la Komenca Kroniko[2], jeno okazis antaŭ 1150 jaroj en Novgorodo la Granda, en la nordokcidenta Rusio:

En la jaro 6370ª [3]

Ili [la novgorodanoj] forpelis la varengojn trans la maron, sen doni al ili tributon, kaj komencis meme sin regi; kaj ne estis inter ili justo, kaj leviĝis gento kontraŭ gento, kaj estis ĉe ili tumulto, kaj komencis ili inter si militi. Kaj inter si ili diris:

– Ni serĉu por ni princon, kiu nin regu kaj juĝu laŭ justo.

Kaj ili iris trans la maron al la varengoj, al la rusoj; ĉar tiuj varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj, angloj, gotoj – tiel do ĉi tiuj.

Diris al la rusoj la ĉudoj [suom-estona tribo] kaj la slovenoj [orientslava tribo] kaj la kriviĉoj [orientslava tribo] kaj la vepsoj [suom-estona tribo]:

– Nia lando estas granda kaj abunda, sed en ĝi mankas ordo; do venu nin regi kaj estri.

Kaj troviĝis tri fratoj kun siaj parencoj, ili kunprenis ĉiujn rusojn kaj venis: Ruriko, la plej aĝa, sin instalis en Novgorodo, la dua, Sineuso, en Beloozero [malnovrusa urbo en 9a–14a jc], la tria, Truvoro, en Izborsko.

La Komenca kroniko estiĝis 250 jarojn post la ĉi-supre raportita evento, en Kievo (do je la distanco 1200 km suden); ne estas mirinda, ke ne ĉiuj detaloj de la rakonto estas fidindaj.

En la rakonto aperas varengoj kaj rusoj; iuj uzas la vorton sinonime, tamen inter ili estis diferenco.

La varengoj (malnovruse варѧ́гъ [va’ręgŏ], mezgreke βάραγγος; en la malfrua norena, væring) estis skandinavaj aventuruloj kiuj serĉis dungoservon en la orienta Eŭropo kaj Bizancio (M. Vasmer [Fasmer] derivas varengojn el la praĝermana war, norena vár – ĵuro, garantio, fidelo; varengoj estus do “ĵurintoj”). “Varengo” estas profesio, kvankam oni ja parolis pri “la varengaj landoj” (landoj el kiuj devenas varengoj), kaj la Balta maro estis nomata “la Varenga maro”. Okcidente oni preferas la vorton vikingoj, tamen tiuj lastaj preferis iom aliajn okupojn.

Alia klarigenda vorto estas “ordo”. La koncerna vorto malnovrusa (нарядъ) certe povis havi la signifon “ordo”, kaj ĝuste tiel ĝi estas interpretata en multaj verkoj, kiel ekzemple en la ŝerca skizo de la rusa historio fare de A. K. Tolstoj’, kiun mi citis en la julia numero; [4].); sed en la historio de Novgorodo ĝi egale bone povis signifi kontrakton inter la novgorodanoj kaj ilia princo (tiu signifo ankaŭ plu vivas en la moderna rusa lingvo kiel dokumento specifanta komisiitan laboron, “labor-ordono”). Interalie tia kontrakto fojfoje entenis malpermeson al la princo restadi en la urbo sen permeso de la urba estraro.

En la posta historio tiaj kontraktoj ĝenis la sukcedintojn de Ruriko. Post lia morto (869ª p.K.) regis lia parenco Olgo (Ольгъ, de la norena Hælgi). Olgo konkeris Sjeverion kaj Kievon (882ª p.K.), kiun li faris ĉefurbo de la regno, kaj kie li regis ne estkiel laŭkontrakta dungito, sed laŭ la rajto de konkero.

RUSOJ

Kontraste al la varengoj, “rusoj” (русь) normale ne aperas malnovruse en la funkcio de dungitoj; la kronikisto mem ĉi tie prezentas ilin kiel etnon (el kiu devenas la koncernaj varengoj). La teorioj, kiuj provas klarigi tiun etnonomon, estas multaj; bedaŭrinde, mankas spaco por prezenti la plej amuzan (“rusoj kiel ursoj” – lingvoscience sprita, sed historie nefidinda) kaj tiun, kiun mi opinias la plej versimila (“rusoj kiel skitoj” – ĝi estas tro komplikita). Jen du versioj pli simplaj.

Rusoj kiel svedoj

Eble tiu etnonomo signifis svedoj, kaj estas pruntita el la suomugraj lingvoj (suome Ruotsi signifas “Svedio”, Ruotsalainen estas “svedo”). Karakteriza estas la sufikso (malnovruse ĝi sonis kiel mallongega [ĭ]), kiu regule aperas en la nomoj de la suomugraj gentoj, responde al ilia finaĵo -i: suomi → сумь, vepsoj → весь ktp; tio sugestas la suoman peradon

22 jarojn pli frue frankaj kronikistoj notis viziton de “rusoj, kiujn ĉi tie ni nomas normanoj” (Rusios, quos alio nîs nomine Nordmannos appellamus[5]). Tamen se temas pri alternativa nomo de la normanoj-vikingoj, iom strangas ke tiun nomon ne konas la kronikistoj, kiuj speciale ĝin glosis.

La etimon de la suoma vorto oni supozas en la norena Róþsmenn (aŭ Róþskarlar), do “remuloj” aŭ “remistoj”. Oni konjektas, ke krom “la homoj de la vikoj”, kiuj navigis sur la maro per velŝipoj, estis aliaj vikingoj, kiuj navigis riverojn per remilaj boatoj.

Rusoj kiel danoj

Unu el la malfacilaĵoj de la sveda versio estas, ke la Komenca kroniko mencias svedojn paralele al la rusoj:

tiuj varengoj nomiĝis rusoj, kiel aliaj nomiĝas svedoj, norvegoj, angloj, gotoj …

Verdire, la kroniko datas de posta epoko, kaj referencas pli malfruajn realaĵojn. Tamen atentindas la nemencio de danoj, kaj ĝuste kun dano multaj historiistoj identigas Rurikon de la rusaj kronikoj: temas pri Roriko de Dorestado, princo el la reĝa dinastio Skjoldida de Hedebuo.

KIAL RORIKO?

La norena nomo ᚺᚱᚬᚱᛖᚲ (Hrørek), aŭ ᚺᚱᚯᚱᛖᚲᚱ (Hrœrekr), praĝermana Hrōþirīk(i)az (t.e. “glorriĉa”), latinigata en la kronikoj per Roric, Rorich, Rorik kaj responda al la hispanaj Rodrigo / Ruy / Rui, estis maloftega tiutempe en la Nordo; preskaŭ ĉiuj konataj uzoj rilatas al posta periodo (ekde la 10ª jc). La sola tiutempa Hrørek konata el la okcidentaj kronikoj estas la indikita skjoldido.

RurikoLi naskiĝis iam inter la jaroj 810a kaj 820a; lia patro estis la 9a reĝo de Hedebuo. En la jaro 850a Roriko militakiris la tiam grandan urbon Dorestadon en Frislando, kiun Lotario la 1a devis al li cedi (kondiĉe ke Roriko kristaniĝos); sed tio ne sufiĉis al Roriko, li militakiris Hedebuon en la 857a kaj prirabis Bremenon en la 859a. Sekve de tio la imperiestro senigis lin je ĉiaj posedaĵoj, kaj nenia plua agado de Roriko estas raportita ĝis la jaro 870a.

Resume, la rusaj kronikoj donas du datojn: la jam menciitan jaron 862an, kaj la jaron 879an, kiam Ruriko mortis. La okcidentaj kronikoj donas pli da datoj pri Roriko:

  • 850: Roriko akiras Dorestadon.
  • 859: Roriko atakas Jutlandan princon Horikon la 2an (Erikon la Idon) kaj aneksas parton da lia lando.
  • 862: Ruriko kaj liaj fratoj venas Novgorodon.
  • 863: vikingoj, tralasitaj de Roriko, leviĝas per Rejno ĝis Ksanteno (Xanten).
  • 864: mortas Sineuso kaj Truvoro.
  • 867: Lotario la 2a antaŭtimas militon kontraŭ Roriko, elpelita el Frislando.
  • 870: Roriko alianciĝas al Karolo la Kalva en Nimvegeno.
  • 872: Roriko revasaliĝas al Karolo la Kalva.
  • 873: Roriko vasaliĝas al Ludoviko la Germana.
  • 879: morto de Ruriko.
  • 882: kroniko mencias Rorikon kiel jam mortintan.

Du datoj aperas en la interesa intervalo; tamen ili koncernas ne agojn de Roriko, sed supozojn de la samtempanoj pri liaj intencoj. Ekzemple, jen la koncerna raporto el Bertenaj Analoj:

(867) Inde revertens, hostem ad patriae defensionem per regnum suum indicit quasi contra Nortmannos, putans Rorigum, quem incolae, qui Cokingi novo nomine dicuntur, a Fresia expulerant, cum aŭiliatoribus Danis reverti. [Annales Bertiniani]

(Revenante de tie [de Frankfurto], li [Lotario la 2a] kunvokis militistojn de sia regno, liadire por defendi la patrujon kontraŭ la normanoj, ĉar li antaŭtimis Rorikon (kiun la lokanoj, kies nova nomo estas Kokingoj, forpelis el Frislando) reveni kun dana helpo.)

LA FRATOJ

Anstataŭ rekonstrui la norenan formon de la nomoj Синеусъ kaj Труворъ (eblaj konjektoj estus Signjotr kaj Torvald), kelkaj historiistoj supozis, ke la kronikisto miskomprenis norenan tekston en kiu temis pri “sine hus” (sia domo, t.e. sinekdoĥe “kun siaj familianoj”) kaj “tru voring” (kun sia fidela kompanio); sume do “venis Ruriko kun sia familio kaj fidela kompanio”.

Tiu teorio prezentas lingvajn malfacilaĵojn, kaj nun estas preskaŭ tute forlasita; iel ajn, la fratoj havas nenian menciindan rolon en la historio, kaj ilia mencio aspektas kiel tradicia trajto folklora (kvankam tipe temas pri du fratoj, kiel Romulo kaj Remo ktp). Pli interesa estas frapa koincido de la invita frazo en la Komenca kroniko kun la invita frazo el la “Agoj de saksoj” fare de Vidukindo Korveja (Vidukindus Corbeius: Res Gestae Saxonicarum):

NIA LANDO ESTAS GRANDA KAJ ABUNDA…

Cent jarojn post la veno de Ruriko kaj 150 jarojn antaŭ la kompilo de la Komenca kroniko Vidukindo tiel rakontis pri invito al saksoj veni kaj regi Britujon en la 5a jc:

Kaj la senditoj [el Britujo] deklaris: Noblaj saksoj, la malfeliĉaj britoj, konsumitaj de senĉesaj invadoj de malamikoj, en sia malespero aŭdinte pri viaj gloraj venkoj, nin sendis al vi por petegi vin ne lasi ilin sen helpo. Grandan, vastan sian landon, je ĉiaj bonaĵoj abundegan, ili pretas submeti al via potenco.

(Et procedentes legati: Optimi, inquiunt, Saxones, miseri Bretti crebris hostium incursionibus fatigati et admodum contriti, auditis victoriis a vobis magnifice patratis, miserunt nos ad vos, supplicantes ut ab eis vestra auxilia non subtrahatis. Terram latam et spatiosam et omnium rerum copia refertam vestrae mandant ditioni parere.)

Mirinda koincido de la formulo. Eble simpla koincido. Sed eble la tutmondiĝo ne estas tiom nova fenomeno, kiel ni kutime supozas.

Glosaro

Hedebu⋅o
en la vikinga epoko, la plej grava komerca centro de Danio, en la nuna germania komunumo Busdorf en Ŝlesvigo-Holstinio. La esperantigo sekvas la danan Hedeby [ˡhe:ðəby]; aliaj lingvoj plejparte imitas la danan skribon, sed tordas la prononcon. Angle Hedeby, germane Haithabu kaj Haddeby, norene Heiðabýr, latine Heidiba, ruse Хедебю.
kompani·o
mezepoke, grupo da homoj (kelkcent, malpli ol milo), dungiĝintaj por servi princon en milito, administrado de lia princujo kaj de lia persona bieno. Tian grupon ĉe la ĝermanoj Tacito priskribas per la vorto comitatus; en la Orienta Eŭropo, kaj precipe en Rusio tiu ĝermo de feŭdismo konserviĝis ĝis la 12ª jc. La rusa termino estas дружина; angle kaj france tia kolektiva termino mankas (laŭbezone oni uzas la Tacitan latinaĵon ankaŭ por priskribi la fenomenon mezepokan), siajn terminojn tiuj lingvoj havas por la individuaj kompanianoj (france antrustions, malnovangle þegen, thegn, gesith, germane Ministerialen).
noren⋅a
rilata al la nordokcidenta (islanda-norvega) branĉo de la ĝermana pralingvo kaj ties mezepoka literaturo (ĝis la 14ª jc).
skjold⋅id⋅o
ano de reĝa dinastio de la danoj, laŭ la nomo de la mita praulo Skjoldo. La historion de la skjoldidoj (Skjöldungar) rakontas samnoma sagao. Norene Skjöldung, angle Scylding, ruse Скьёльдунг.
Skjold⋅o
filo de Odino kaj mita reĝo de la danoj (laŭvorte la nomo signifas «ŝildo», la esperanta vorto evidente parencas). Norene Skjöldr, latine Skioldus; per la nomo Scyld lin mencias la malnovangla poemo Beovulfo.

Notoj

1. Pokrovskij S. Slavonaj skriboj // La Ondo de Esperanto, 1998, №12;; 1999, №1, 2).

2. La Komenca kroniko (ruse Начальная летописьПовесть временных лет) – la plej antikva kroniko de la Kieva Regno (kompilita ĉ. 1113 p.K.).

3. La kroniko nombras la jarojn ekde Adamo (vd pri tio nian studaĵon: Kristanaj kalendaroj, La Ondo de Esperanto, 1998, №1–3), kun jarŝanĝo je la 1ª de marto; do, inter la marto 862 p.K. kaj la februaro 863 p.K.

4. Pokrovskij S. 250 jarojn antaŭe // La Ondo de Esperanto, 2012, №7, p. 16.

5. Liutprand: Antapodosis 1, 11 (kaj simile en Annales Bertiniani ĉe la jaro 839ª).

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2012/12/ruriko/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi