Radio Esperanto denove sonas en Kaliningrado

Aŭskultu

La 2an de decembro post pli ol unujara paŭzo aperis nova podkasto de Radio Esperanto. La 30a sonprogramo, preparita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas la unua post la reveno el Moskvo en Kaliningradon.

En ĉi tiu programo:

  • Denove el Kaliningrado: Enkonduko de Aleksander
  • Novaj fenestroj al Eŭropo: Kaliningrada felietono de Halina
  • Esperanto-novaĵoj
  • La Ondo de Esperanto, 2012, №11
  • Patric: En la taverno de Eroso

La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj Aleksander Korĵenkov (AlKo)
Daŭro: 26 minutojn.
Amplekso: 24 Mbajtoj.

Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn sonprogramojn de “Radio Esperanto” rete:
http://la-ondo.rpod.ru/
aŭ senpage abonu ilin:
http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi