Rutino: la plej forta malamiko de esperanto

Pascal Dubourg Glatigny en ARKONES (Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha)Blovas pesimisma vento tra Esperantujo. Finiĝis la tempoj de “Esperanto triumfonta”, forviŝiĝis la rezolucio de Montevideo, kaj Pola Radio fermis siajn pordojn al nia lingvo. Nigraj voĉoj ne mankis en La Ondo. Ververe kun ĉirkaŭ 800 aliĝintoj la Hanoja kongreso sendas nin en la pasintecon, al nivelo kiu apenaŭ superas la partoprenantaron de la Unua, la heroa kongreso en Boulogne-sur-Mer! Kaj ni ne parolu pri la UEA-membrofalo, temo kiu stimulis pli da inko kaj larmoj ol la Niagara akvofalo.

Sed ĉu ni enfermiĝu en nostalgio kaj plubedaŭru pasintajn tempojn, kulpigu la aktualan vivon kaj mondon? Fakte la historio de Esperanto ĉiam estis malfacila vojo kaj konstante postulis de siaj agantoj persistajn strebojn. Ora periodo ne ekzistis. Adaptiĝo al la cirkonstancoj foje kondukis al korŝiraj kaj ne ĉiam fruktodonaj kompromisoj. Sed la movado ne ĉiam kapablis adaptiĝi kaj en aliaj tempoj, ĝi rifuzis evolui kaj preferis flegi sian propran vilaĝon kun hejmaj bardoj kaj eternaj klaĉoj. Tiu estas eble normala pozicio provokita de kolektiva malsukceso-sento. Tipe nostalgiema estas Pola Retradio, kvankam ne malinteresa elsendo, kiu kutime inaŭguriĝas kun arkiva registraĵo de almenaŭ antaŭ 50 jaroj. Ni esperu ke en Rejkjaviko, kie oni diskutos pri insuloj kaj lingvo, la esperantistoj kaptos la okazon pridiskuti sian propran insulecon. Kaj ĉu ankaŭ prirevi novajn horizontojn? Ĉar se la memplorado kaj alikulpigo estas tre ŝatata sporto en Esperantujo, la memkritiko ne vere floras. En la lastaj jardekoj, la esperantistoj mem konstruis sian izolecon kiu provizas iaspecan komforton.

Ni kaj la ekstera mondo… Se vi deziras prezenti esperanton al nekonato, kion vi montru? Mi ne parolas pri la ideo de esperanto, sed pri la vivanta esperanto. El la esperanta gazetaro, nur Kontakto estas grafike montrebla al la ekstera publiko. La resto de la gazetaro, kies enhavo ne ĉiam estas tute senvalora, tamen ofte aspektas kiel magraj antaŭkomputilaj grizaj samizdatoj. Literatura Foiro kaj Monato prezentas la samajn logotipojn jam jardekojn. Malmultaj periodaĵoj superas 24 paĝojn. Tiuj broŝuroj interesas nur konvinkitojn aŭ almenaŭ ellernintojn. Eĉ en la naciaj lingvoj, revuoj kiuj ne periode ŝanĝas sian grafikan prezenton kaj evoluigas, foje nur marĝene, sian redaktorecan formulon, perdas legantojn. Kial nia gazetaro ne suferus la saman fenomenon? Ĉar ni estas pli idealismaj (tio estas pli bonaj kaj celkonsciaj) ol la aliaj legantaroj? Mi dubas pri tio. La gazetaro devas konstante reinventi siajn modelojn. En niaj gazetoj pasas la tempo, ĉio restas sama: aspekto, temoj, aŭtoroj. Vi abonas unu jaron kaj jam havas sufiĉan ideon pri la enhavo de tuta venonta (aŭ pasinta) jardeko. Revuoj devus veki la legantojn ne endormigi ilin!

Do se ni pretendas ke ni ne kapablas, pro fortomanko, renovigi nian presitan produktaĵon, ni montru al la interesato la interreton kie la aferoj estas pli facile kaj rapide evoluigeblaj. Sed tie tamen nenio nova, escepte de kelkaj mistrafaj efemeraj brazilaj eksperimentoj. La retejo de UEA, sed ankaŭ la plejmulto de la esperantaj retejoj, klare malmodiĝis kaj ne sukcesis fariĝi la informcentralo, kiun la interreto ebligas, ne nur pro grava enhavomanko sed ankaŭ pro nekapablo enkapsuligi la novajn kontaktrimedojn. La retejo rolas kiel simpla cifera versio de kio estis antaŭe presita broŝuro. Same mornaspektas la reta libroservo de la asocio. Ĝi vendas librojn nur al la aĉetantoj, kiuj jam decidis aĉeti, kaj tute ne stimulas aĉetadon. Certe ni nun disponas pri interreta PIV, granda avantaĝo, sed plejmultaj movadaj retejoj restas senmovaj, ne eta kontraŭdiro. Nur Libera folio kaj verŝajne Lernu instigas al regula reveno. Kiu deziras aliĝi al senmova movado? Mi konas neniun.

Do se la interreto ne sukcesis allogi nian interesaton, ni kunportu lin al renkontiĝo. Ja ne estas pli bona okazo por vidi la lingvon en vivanta etoso. Ho ve! Se vi sukcesas eviti la familiecajn rondojn kunvenantajn en disfalantaj antaŭurbaj kulturdomoj, jam vi sukcesis ion. Se vi partoprenas unuafoje al tiuj renkontiĝoj, malfacile vi integriĝos al la specifa esperanta vivmaniero kiu posedas siajn proprajn kodojn: mikso de ekstremistaj vivkonceptoj kaj baza amasloĝejpasio, grupbilda fetiĉismo kaj supraĵa sed ofensiva kontraŭanglalingvismo. La novulo ofte sin demandas: kion mi umas en tiu medio? Sed se li revenos duan fojon, tiam li ĝuos la samajn prelegojn, koncertojn, teatraĵojn kaj … la saman kompanion. Ĉar la esperantistoj malvolonte cirkuligas la kulturon inter si. Grupoj preferas inviti jam konatajn rolantojn de la esperanta kulturo ol malkovri talentojn kiuj agas en aliaj partoj de Eŭropo. Vilaĝa vivo. La Ryanair revolucio ankoraŭ ne trafis la movadon.

Lasu tiam la lokajn renkontiĝojn kaj flugu al Universala Kongreso, ĉi-foje per regula flugkompanio kiu pretendas “sponsori” la renkontiĝon. Tiam vi falos en la kontraŭan ekstremon. Planitaj kiel megakongresoj, la UK-oj akceptas malpli ol 1000 personojn. La sistemo estas bone elprovita, eble eĉ eluzita kaj bezonus iom da adaptiĝo al la nuntempoj. Tradicio tie skleroziĝis. Ni preterlasu diskuton pri la kongresaj temoj: rezultante el mikso de konformismo kaj kompromiso, ili aspektas simple gurditaj. Ili tiom sensignifiĝis, ke la revuo eĉ ne vere preparas kaj nutras la temojn. Dum la kongreso ili forvaporiĝas en pokaj dormantaj kunsidoj kaj artefaritaj respondoj. Neniu plu kredas je tiuj temoj, eĉ ne la estraro kiu mole defendas ilin.

La ĉefa problemo: tiu indiferenteco fariĝis iom tro videbla.

Sed oni ne partoprenas UK-on nur pro la temo, prave. Oni partoprenas ĉar oni deziras travivi iun kolektivan okazaĵon. Tiu ne konstrueblas sur la aero, nur ĉar temas pri la plej ampleksa kunveno de la movado. Tiu motivo ne sufiĉas. Aliĝuntoj volas partopreni unikan eventon. La nuna formulo longe elĉerpiĝis, kaj la organizantoj ne sukcesas krei ĉiujare specialan eventecon, konstrui decidigan kialon, pro kiu ĉiu devus aspiri esti parto de ĝi. Fakte, se vi ĉeestis en Hanojo aŭ en Kopenhago, en Roterdamo aŭ kie ajn, vi fakte partoprenis pli malpli la saman kongreson. Do kial reveni? La UK-oj ne nur devas esti simplaj rendevuoj sed fariĝu eventoj. Eventoj ne naskiĝas de hazardo, aŭ nur malofte.

Ni eksciis, ke lastjare UEA varbis 620 novajn membrojn, kio estas tre digna rezulto kaj rebatas la simplan ideon ke la tempo de asocioj finiĝis. Kontraŭe la esperantistoj bezonas UEA, kaj la homoj aliĝas. Sed samjare la asocio verŝajne perdis pli ol 1000 anojn, el kiuj espereble ne ĉiuj mortis. Preter la cifero-milito, ne kaŝeblas la abisma problemo. UEA plu vivas kiel amasa organizaĵo, sed ĝi konsistas hodiaŭ el individuaro kies membroj posedas tre malsimilajn konceptojn de asocio. En antaŭaj tempoj, la asocio estis trafita de mondpolitikaj interesoj, kiuj stimulis ĝin de ekstere. Tiu estis ankaŭ tempo de funda engaĝiĝo en la internaciaj organizaĵoj. La diplomata laboro poste marĝeniĝis en la aktiveco de la asocio. La politika mondo ne plu rigardas esperanton kiel propagandan vehiklon, ĉar ĝi fariĝis lingvo kiel la aliaj: simple unu el la sesdeko da lingvoj de Google aŭ de la babeltura Wikipedia. Ne pli ol tio, sed ankaŭ ne malpli. Iagrade la imago de la lingvo normaliĝis, granda sukceso. Sed kio nun? Kiel ĝi plukreskos? La movado devas nun ĉerpi en si mem siajn vivmotivojn kaj ne atendi ke ili venu de la ekstero. Tiu situacio ofertas enorman veton.

Ĉu eble venis tempo por iom ŝanĝi la aeron? La mensaj bildoj ofte ligiĝas al teritorioj. Kial ne translokiĝi? Roterdamo havis sencon en 1950aj jaroj kiel simbolo de rekonstruata Eŭropo. Hodiaŭ neniu eksterulo povas kompreni, kial UEA sidas en tiu komerca havenurbo, ĉar bedaŭrinde la asocio posedas neniun ŝipon por ludoni. Tempo sendube ankoraŭ ne estas por kompleta ekstereŭropiĝo de la sidejo, sed aliaj urboj en la malnova kontinento estas aktuale multe pli allogaj kaj vekaj. Eblus ankaŭ multlokiĝi kaj pli proksime akompani la lastajn geografiajn evoluojn de la movado. Kontraŭe, oni restas en la malnovaj muroj, kiuj ne plu gastigas la realecon. Nura ekzemplo: la du francaj asocioj plu havas en Parizo du apartajn sidejojn kun longaj surstrataj montrofenestroj, sed penas, pro manko de deĵorantoj, malfermi la pordojn al la publiko. Ĉu tio havas sencon, financan kaj operacian, kiam eĉ la plej riĉaj flugkompanioj fermis preskaŭ ĉiujn urbajn oficejojn? Oni povas sin demandi, ĉu la movado foje ne vivas super siaj rimedoj kaj samtempe suferas kronikan monmankon.

Kion nun bezonas la movado estas la nura valida demando en la evoluo de UEA. Absorbi – kaj akcepti – la diversecon de la agadoj kaj helpi pluvivigi interesajn sed malfortajn iniciatojn. Granda parto de la esperantista agado, malgraŭ forta persona engaĝiĝo, situas sub la nivelo de vivtenebleco kaj malfacile trovas la necesajn monrimedojn. Kun kelkaj groŝoj, ĉiutage en la mondo, esperantistoj faras miraklojn. Sed tiuj ne restu efemeraj.

Rigardu la lastajn diskutojn pri Pasporta Servo: ĉiuj konsentas pri ĝia pluekzisto, eĉ paperforme, sed neniu formulas ekonomian modelon. Couchsurfing siaflanke trovis ĝin. Ni estas tro malgrandaj por preni la modelojn de la normala ekonomio, kaj ni devas memorganiziĝi. Ni ne kreskos se ni ne kapablos komunigi esencajn servojn, kompetentecojn, ejojn kaj ilojn. Kaj kiu alia ol UEA povas organizi tiun infrastrukturon? La asocio ĝis nun ne sukcesis transiri al operacia platformo, kiu respondas, akompanas, subtenas la movadan evoluon kaj stimulas ĝian diversecon. Ĝi enfermiĝis en sia rolo de tegmenta organizaĵo sed devus eble serĉi sian novan energion kaj freŝan labormanieron ekster la kutimaj muroj de ruiniĝanta domo.

Pascal Dubourg Glatigny

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/dubourg/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

18 Responses to Rutino: la plej forta malamiko de esperanto

  1. Valdas Banaitis diras:

    Je diablo aŭ koboldo! Kaj neniu preskeraro. Permesu ripeti la tezon: tute ne necesos lerni iun ajn lingvon, krom la teknologia, en kiun estos aŭtomate tradukata ĉio ajn dirata en iu ajn lingvo. Kaj la teknologio estos la plej granda malamiko de Esperanto, se Esperanto ne estos traktata kiel user-frendly, malplej komplika kaj improvize manipulebla instrumento por lingva ludo. Nur en tia rolo ĝi povas konkeri la publikon. Komputiloj jam delonge ludas ŝakon – kial komputiloj ne dekodas la mekanismon de Esperanto kaj faras maŝinan tradukadon per statiatika korpusa kongruado?

  2. Valdas Banaitis diras:

    La progreso de teknologio liveras tiom da protezoj, ke turžte ne necesos lerni iun ajn alian lingvon ol la teknologian, en jun estos automate tradukata chio ajn irata en iu ajn lingvo. Kaj inverse, se trovighos obstinaj esperantistoj, kiuj defendos sian rajton ricevi informon en lingvo, kiun nur malmultaj komprenas. Ne forgesu, ke Esperanto naskighis surbaze de Pig Latin – infana kashlingva ludo, kaj ghi elvivos, se estos praktikata kiel lingva sporto kun reguloj ne gramatikaj, sed trafikaj.

  3. dennis keefe diras:

    Estus utile starigi kolekton da artikoloj, kiuj pritraktas la temon Strategio kaj Esperanto. Certe la bonega, pensinstiga artikolo de Pascal Dubourg Glatigny estus unu el ili. Mi esperas, ke ni vidos pli da komentoj kaj pli da artikoloj de Sinjoro Glatigny en la venonteco. Kvankam lia artikolo estas iom pesimista, praktikaj optimistoj, kiaj mi esperas ke mi estas, ege bezonas realajn analizojn, lau pluraj vidpunktoj, de la negativaj flankoj de nia agado.

    Kelkaj komentantoj pensas, ke la novaj disvolvighoj en la interreto estas kuraghigaj. Kaj mi pensas, ke ankau Sinjoro Glatigny aplaudos la fakton ke la Retradio de Anton Oberndorfer, sen ia ajn ekstera mona subvencio, nun pli ol du jarojn disaudigas chiutagan programon en Esperanto. Sinjoro Valdas Banaitis ankau shatos la pedagogian flankon de tiuj elsendoj, char en ili la novaj lernantoj povas audi sufiche bone prononcatan Esperanton, kaj, se bezone, ekrigardu la tekston de chiu elsendo.

    Ĵajro pritraktas pli komercan flankon, kaj tio ankau estas probable grava subparto de sukcesa strategio por Esperanto. Chielismo montras tion al ni en Chinujo. Kelkaj Esperantistoj kiuj kritikas la financan parton de ia Esperanto-Strategio, eble devas pli bone distingi inter la homoj kiuj utiligas Esperanton anstatau la angla por eksporti kaj importi, ekzemple, kaj tiuj Esperantistoj kiuj utiligas subvenciojn ene de Esperantujo por flugi al kunveno-landoj. Esperantujo ne havas multe da mono. Ni utiligu tiun monon kiam ghi vere estos utiligata por ekstera infomado, por starigo de efikaj kursoj, kaj por oportunaj, malmultkostaj utiligo-situacioj.

    Kaj permesu al mi doni mian tute personan opinion: la plej grava parto de la Esperanto-Movado estas niaj verkistoj. Tiuj kiuj tradukas novajn librojn, kaj tiuj kiuj verkas novajn librojn. Ni ne forgesu ilin. Feliche, tia grupo ofte laboras tutkore, tutbone, kaj sen internaj subvencioj.

    Amike,

    Dennis Keefe
    Universitato de Nankino, Chinio

  4. Valdas Banaitis diras:

    Ne gravas, kara Ĵajro, kiu procento nin legas? kiu kalkulas la rezultojn? Kiu bedauras eternajn komencantojn kaj iliajn instruintojn? Zamenhof mem en la antauparolo antaudiris antau 125 jaroj, ke la samideanaro atingos certan nombron kaj chesos kreski. Tiu nombro estas unu milionONo, kaj char la homaro tra tiuj jaroj kreskis multe pli rapide, eble jam nur unu trimilionONo (sen tajp- kaj kalkuleraro). Averagha esperantisto vivas je averaghe 20 jaroj malpli, char esperantista komunumo ne kreskas nature. Kaj la klara kaj rekta kaj tre difinita instrua vojo misgvidis nin kaj senrevigis la publikon.

  5. Ĵajro diras:

    Pardonu la legantoj min la mankon de akuzativo en lineoj 2§1, 4§4, 3§5, 2§6, 3§7, 2§8 kaj vorto multojn en 2§7. La vido de la teksto dum la tajpado estas multe malfacila.

  6. Ĵajro diras:

    Malgraŭ kelkaj kritikendaj punktoj de la artikolo kiel la subtaksado de interreto kiel menciis Anton Oberndorfer; ni ĉiam devas fari memanalizo pri nia evoluo, elstari malbonajn punktojn por scii ĉu tiu elstaro estas prava aŭ ne. Ni ĉiam devas atenti al kontrukritikoj.

    La skribintoj de tiuj artikoloj fokusis bone kaj ĝuste multajn flankojn de nia malevoluo, evoluo kaj malpravaj punktoj de la artikolo de sro Glatigny. Sed mi sentis mankon de ia afero.

    La financa afero. Sro Anton jam devas bone scii mian opinion pri tiu kaj mi memoras, ke sro Banaitis havis interesan laboron koncerne al praktika uzo de nia lingvo. Certe ni brazilanoj batalas farante nian eblon por prezenti al monda Esperantujo sekvindajn produktojn kiujn ni povas uzi por Eo.

    Sed ni timide laboras en la financa fokuso de nia lingvo. Mi scias pri diligenta laboro de sro Ĉielismo en Ĉinio kaj ni mem em Brazilo serĉas krei rimedojn por uzi nian lingvon por gajni monon malgraŭ la malkonsento de niaj brazilaj idee mucidaj tradiciaj esperantistoj. La mono ne povas tuŝi kaj detrui la anĝeleca karaktero de nia lingvo. Sed kial ni ne povas labori kune celante monrimedon. Financi vojaĝon de kelkaj samideanoj tra la mondo?

    Atentu gelegantoj. Por kontrui ion ni bezonas harmonion. Por produkti ion ni bezonas harmoniigi grandan grupon. Ĉar pro tiu mi opinias, ke angla lingvo tiel superas aliajn lingvoj. Ili estas povaj ne ĉar ili estas multnombraj sed ĉar ili estas pli harmoniaj ol aliuloj. Tiu ŝajnas esti la diferenco.

    En antikva Romo ili konkludis, ke la povo de armeo ne estis la nombreco sed la kapablo por mobilizi. Ili estis povaj ĉar en unu monato ili povis mobilizi 60 mil soldatoj. La kapablo por komunikiĝi, la harmonio, la organizo estis la diferenco.

    En Germanujo dum la komenco de la Dua Monda Milito kiu estis la granda modifikilo? Hitler sukcesis harmoniigi multajn sed bedaŭrunde al misa direkto. Stalin mem parolis, ke lingvoj havas natura selekto kaj nur la plej fortaj survivos.

    Nu, ili estis du malbonuloj, ĉu? Certe jes, sed ni ne povas flankenlasi ilian opinion. Verdire ni povas korekti lian eraron kaj harmoniigi homoj al ĝusta direkto kaj ne estas la fortaj lingvoj kiu survivos sed la lingvo de la popolo kiu harmoniiĝas pli bone, pli pace, pli produktive.

    Kaj ni devas scii produkti, ni devas scii komerci. Ni havas neniam baron krom distanco. Mi povas perfekte labori kun litova inĝenieristo kaj aliaj teĥnikistoj sen la baro de la lingvo. Vidu ni tiun flankon. Fokusu ni kiel ni povas produkti financirimedojn por meti panon sur la tablo kaj vinon por satigi niajn animojn por trankvile solvi la problemon de niaj samideanoj tra la mondo.

  7. Valdas Banaitis diras:

    Esperanto shrumpas ankau en Interreto,se jughi lau daure mizera kvanto (kaj kvalito) de komentoj. Au eble pro manko de vizitantoj? Kurioza estas la supozo,ke la lingvonivelo falas pro tro rapida kaj amasa aligho al Esperanto pere de Interreto.
    Kurioza estas ankau la cenza stratistiko – ke en Rusio kaj Litovio egalas la nombro de E-parolantoj – po preskau mil. MIL estas kurioza nombro, jer kiu chiujare oni esperantistighas en la mondo – lau Zlatko Tishljar, kiu kalkulis, ke chiujare 100 000 personoj komencas lerni Esperanton, sed 80% chesas por chiam, 10-20% restas eternaj komencantoj au nur favoraj opiniantoj, kaj nur 1% posedas Esperanton. Tion Zlatko anoncis la 9an de oktobro de la JARO JUBILEA. Se minusi la averaghan aghon de eklerno de Esperanto, la averagha dauro ghis forpaso ne superas 50 jarojn, kaj la nombro de parolantaro ne povas superi 50 000. Inter kelk miliardoj… Serchu Interrete la artikolon “Mia sagho post 50 jaroj de instruado de Esperanto”, komentu ghin kaj konsolu min al
    vbanaitis(heliko)gmail+.+com

  8. Pravas s-ro Oberndorfer: estas de tiu aŭtoro subtaksata la signifo de la interreto. Malgraŭ la makresko de la anaro al UEA aŭ al ajna loka klubo, la interreta epoko fakte donas grandan bonon al Esperanto. Mi certas ke estas pli da uzantoj de Esperanto je la nuno ol ekzistis antaŭ tridek jaroj.

    Plue, uzi Esperanton inter la jamaj Esperantistoj estas neniel malbone. Fakte, ni (la Esperantistaro) invitas la tutan mondon aniĝi. Bonege! (Mi pro tiu akcepto estas finvenkisto.) Sed sole inviti ni povas fari; nenies aniĝon ni kapablos devigi. Fine, partoprenos tiuj kiuj volas; ignoros tiuj kiuj volas. Pri tio nenio priplendindas, nenio lamentindas.

    Estas tute nekrime simple ĝui nian propran partoprenadon kaj niajn proprajn kulturaĵojn. (Mi pro tiu akcepto estas raŭmisto.) Ke oni neniam akceptu la aserton ke estas hontinde “nur” interparoli kun la aliaj jamaj anoj de nia lingva komunumo! Tiu agado estas plene kontentiga.

    Ni multas. Plue, pro la interreto, ni plimultiĝas. La ĉefa defio kiun alfrontas ni kiel Esperantistoj estas neniu ŝrumpado de nia nombro, sed la kreskado pli rapida — tiel rapida ke ni devas vigle kontraŭ-batali la minacon de dialektiĝo kaŭzota de la fuŝuzado kaj de la regulo-rompado fare de tiuj multaj kiuj publike skribas nekomprenante (aŭ ignorante) la regulojn.

  9. Kirill diras:

    Saluton!

    Mi gratulas la aŭtoron, ĉar li sukcesis per unu vorto tiel trafe espriki esencon de niaj problemoj – “rutino”. Jes, tio vere estas ĉefa malamiko de Esperanto, kiu estingigas energion kaj aktivecon de multaj, kiuj lernis ĝin kaj malkovras, ke ili ne povas trovi adekvatan aplikon de siaj interesoj. Ĝuste pro tio mi lanĉis _malrutinan_ projekton “Aŭdvide”(http://audvide.blogspot.com), kiu celas, ke ĉiu ajn Esperanto-parolanto, el ajna loko, povu senprobleme ricevu ion vere interesan kaj emociigan. Jam estas precedento, ke oni rekomendis ĉi tiun retejon al ne-Esperantistoj. Espereble, se oni “montros al interesanto la interreton” sekvafoje, tie jam estos “io nova”.

  10. Valdas Banaitis diras:

    P.S.P.S. du tajperaroj en la unua kaj lasta linioj – instrudo kaj instruemo (interŝanĝu instruado→instrudemo)
    Esperantistinoj de la antauaj jaroj, pardonu min…

  11. Valdas Banaitis diras:

    Jes, rutino de lerneja instrudo de fremdaj lingvoj, tute ne adekvata por Esperanto, lingvo kun intime nuda gramatiko, lingvo, kiu havas 8 gramatikajn fonemojn en gramatikaj uniformoj de vortoj kaj 125-elementan katalogon de gramatikaj vortetoj, forme apartaj de leksikaj vortoj. Tia strukturo evitas gramatikan barieron, sed nia diligenta kolegaro estis misgvidita de tiu konvencia formulado de la 16 reguloj, kaj repuŝis la instruadon al la fosado de looonga ĉirkauira sulko, al traduka balasto termina, kiu jam 125 jarojn bakas eternajn komencantojn.
    Hierau, gratulite je miaj 70 jaroj da vivo kaj 55 da esperanto mi atentigis nur ke Zamenhof en la antaŭparoloj de 8-lingvaj unuaj libroj (1887/1889) kaj la raporto “Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia” (1900) 8-foje insiste ripetis, ke por tralerni la mekanismon de Esperanto sufiĉas unu horo. Tra 90 jaroj tiu aserto estis represita en 18 eldonoj de Fundamenta Krestomatio, kiu nun legeblas en Gutenberga projekto. Kiu legas?
    Ankaŭ – kial en ĉiuj ĉi antaŭparoloj, raporto kaj solenaj paroladoj kongresaj ĝis 1912, kiam Zamenhof laste parolis publike, li neniam menciis kaj neniam praktikis INSTRUadon de Esperanto. Jen statistiko: en la sumo de 2929 linioj da teksto parolante pri Esperanto li uzis NUR la radikoJn
    LERN (104-foje) kaj KOMPREN (129-foje), sed NENIAM instru‘(krom en arkaismo “instruitulo” (sinonimo de “sciencisto”, nuntempe uzebla nur moke).
    KONKLUDO: Zamenhof neniam intencis Esperanton por truda INSTRUO, sed nur por memlerna INTUO. Esperanto mem aperis kiel lingvokrea modelo (intrumento), lingvo faru-mema, preta por
    memstara uzo, kaj pro tio malfremda, propra. Ĝi havas nur limigojn por sekura uzado, esprimitajn en 8 gramatikaj fonemoj por vortaj uniformoj (ilin menciis s-ino A.Gacond en 1967) kaj 125 nudajn helpvortetojn por organizi frazon. Tion kontroli eblas lerni en 3 paŝoj, pli facile ol stiri aŭton: 1) la ŝaltoj kaj movoj side en la ŝofora seĝo (fonemoj), 2) la trafikosignaj ŝildoj (vortetoj) kaj 3) navigado trafraze de punkto ĝis punkto, distingante 5 uniformojn de frazverbo, ties subjekton (bazuniforman) kaj tre diversajn malsubjektojn (kun uniformo+N, kun E-uniformo, prepozicia formulo, aŭ simple vorteta adverbo). Miliono da litovoj posedas licencon por stirado, kaj posedo de Esperanto postulas nur 1 horon por ekzerci ĉiujn movojn, 1 horon por distingi vortetojn kaj ek al navigado tra tekstoj kolektante kaj farante vortojn. Tra cent jaroj pli ol cent E-lerniloj en kelkcent miloj da ekzempleroj aperis en „patrujo de Zamenhof“, sed la nombro de E-ŝoforoj restas ne pli ol unu milono de komencintoj, kaj NE KRESKAS.. Dankal inerta instruemo

  12. La aŭtoro komplete subtaksas la signifon de la interreto rilate al la plua kreskado de Esperanto. Li ignoras la novajn retradiojn kaj tial tute preteratentas la gravecon de la parolata lingvo. Per la interparoloj tra la interreto eblas rektaj personaj kontaktoj tra la tuta mondo kaj tio kreas internacian komunumon ankaŭ apud la organizitaj renkontiĝoj. Tiu pozitiva evoluo helpe de la interreto konsiderinde superas la malkreskon de la tradicia movado.

    La Esperanta Retradio pritraktas ĉefe temojn el la t.n. “ekstera mondo”. Esperanto tiel tie ne servas por fermita komunumo, sed la Esperanta Retradio estas precipe malferma por ekstermovadaj aferoj. La kontribuoj venas el pluraj kontinentoj. La kvalito de la kontribuoj estas lingve kaj enhave tre alta kaj ĉio funkcias sen mono. Kiu ignoras tion, tiu grave postrestas.

    Por la junularo la uzo de la interreto estas memkomprenebla. La novaj inteligentaj telefonoj – kompufonoj – ebligas daŭran konekton al Esperanto. La programoj de la Esperanta Retradiojam aperas perfekte laŭ la nova tekniko sur la kompufonoj. Tio grave influos la lingvan kulturon kaj levos la lingvan nivelon. Per tio ankaŭ kreskos la prestiĝo de la lingvo.

    Ne estas kaŭzo por plendi pri malapero de Esperanto. La tempo estas eĉ favora al Esperanto. Necesas nur ke la esperantistoj komprenu tion kaj aktive partoprenu. Tiu laboro estas tre kontentiga kaj ĝojiga. Estas bona tempo por esti optimisma.

    Anton Oberndorfer
    Esperanta Retradio
    retradio@aldone.de
    http://aldone.de/retradio

  13. José Antonio Vergara diras:

    Dankon al la verkinto kaj al LOdE pro la shanco konatighi kun liaj ideoj.

    En nia marghena fenomeno de marghenuloj, ja maloftegas tiel inteligentaj kaj realismaj observantoj, kapablaj trafe diagnozi plurajn problemojn de nia “senmova movado”, lau la amuza difino proponita de tiu chi artikolinto.

    Mi konsentas al li pri preskau chio. Ekzemple, jam de longe mi ree esprimis mian opinion ke la primitiva, suprajha kontrauanglalingvismo de iuj lautkriemaj esperantuloj povas efiki memvenke kontrau nin mem, char ghi igas nin aspekti kvazau enfermitaj reakciuloj kiuj fremdigas sin mem disde la ceteraj homoj kiuj, malgrau la objektivaj baroj kaj maljustoj, ja lernas kaj uzas la anglan kiel lingua franca.

    Ke Esperanto finfine ighis (au pli kaj pli estas agnoskata) normala lingvo kiel la ceteraj estas bona afero, lau mia kompreno. La artikolinto tute pravas je tio ke “la movado devas nun cherpi en si mem siajn vivmotivojn”, char nia Esperanto fakte estas kaj normala kaj malnormala pluraspekte, kiel ni chiuj scias, kaj ghuste tie kushas do ghia malgrauchio-eca kapablo stimuli la mensojn kaj korojn de iuj homoj, generacion post generacio.

    Esperanto estas inda en si mem, t.e., lerninda, uzinda, ghuinda, priludinda, prishatokupinda, diskoniginda, esplorinda, ktp, lau la liberaj emo kaj deziro de chiu ajn. Ne estas ununura motivo okupighi pri/por/per ghi, sed multaj. Nia afero restu pluralisma.

    Interalie, char tiel al la finvenkisma megalomanio kiel al la silferisma sabloludado pri iu Esperanta pseudoetno mankas la plej elementa kredindeco, ni falis en tiun cinikan indiferentecon kaj postrestintecon.

    Bonshance tamen, mi havas la impreson ke multaj homoj spontanee kaj entuziasme agas lau pli realisma sinteno kiun mi lastatempe nomas plivastismo (http://sezonoj.ru/2011/11/vergara/)

  14. A. Kuenzli diras:

    Permesu prezenti miajn 13 hipotezojn pri Esperanto ankau chi tie

    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  15. Cezar diras:

    Jen interesa kaj pensiga artikolo! Dankon! (cez)

  16. V.B. diras:

    Ĉar ĝi estas primitivoj, kaj ne sistemaj

  17. RoSar diras:

    “Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.
    Kritiki estas facile. Tamen neniu havas la tutan solvon!
    “Pionirojn mi kritikas,…kaj gazeton ne abonas…Librojn legu la verkisto”…
    Pasis nur 125 jaroj, tamen Esperanto estas unu el la plej konataj kaj uzataj inter minoritataj lingvoj de la mondo.
    La 15 de decembro “Esperanto tago” mi ŝatas memoriĝi vortojn de nia Iniciinto:
    “Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte podesaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean, tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalos por ĝi, oni rados profiton el ĝi, sed NUN… NI ĈIUJ KONSCIAS TRE BONE KE AL LABORADO POR ESPERANTO INSTIGAS NIN NE LA PENSO PRI PRAKTIKA UTILECO,SED NUR LA PENSO PRI LA SANKTA, GRANDA KAJ GRAVA IDEO,KIUN LINGVO INTERNACIA EN SI ENHAVAS,TIU ĈI IDEO ESTAS FRATECO KAJ JUSTECO INTER CIUJ POPOLOJ.”

  18. Leopold Patek diras:

    Kial la aŭtoro ne skribis pri
    RET – Radio Televido Esperanto
    http://novajhoj.weebly.com/index.html
    Radio Muzaiko
    http://esperanto-radio.com/?gclid=CKGXvoLfxa0CFUfwzAodNA0A_A
    Esperanta Retradio
    http://peranto.posterous.com/

Respondi