Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva regiono, 45 en Krasnojarska regiono, 39 en Krasnodara regiono, 38 en Sverdlovska regiono, 38 en Ĉuvaŝa respubliko, 24 en Novosibirska regiono, 23 en Samara regiono kaj 19 en Ivanova regiono. En Kaliningrada regiono troviĝas 8 esperantoparolantoj. Esperantoparolantoj troviĝas en 70 el 83 regionoj de Ruslando.

La publikigitaj raportoj malkaŝas ankaŭ la etnecon de la esperantistoj. El ili 821 estas rusoj (82,8%), 27 ĉuvaŝoj, 24 tataroj, 16 judoj, 15 ukrainoj, 12 kartveloj kaj 62 anoj de aliaj naciecoj. Interese, ke inter udmurtoj troviĝas neniu esperantoparolanto, kvankam en 2000 aperis lernolibro de Esperanto en la udmurta lingvo.

Inter la lingvoj parolataj de ruslandanoj Esperanto troviĝas en la 120a loko. Proksimume same multe da parolantoj kun Esperanto havas la selkupa (1023), la gunziba (1012) kaj la teleŭta (975) lingvoj. La anglan scipovas laŭ la censo proksimume 7,5 milionoj da ruslandanoj (6,1% el tiuj, kiuj indikis konon de lingvoj). Kompare kun la censo en 2002 la nombro de parolantoj de la angla kreskis je duonmiliono, dum malkreskis la nombro de parolantoj de preskaŭ ĉiu alia lingvo, aparte lingvoj de naciaj minoritatoj. Ankaŭ la nombro de ruslandanoj kiuj scipovas la germanan kaj la francan malkreskis. En raporto de la censo en 2002 Esperanto ne estis menciata inter la parolataj lingvoj.

Parton el la falo de parolantoj de lingvoj klarigas la fakto, ke la popolnombro de Ruslando falis de 145,2 milionoj al 142,9 milionoj kaj la nombro de personoj, kiuj ne indikis la konon de lingvoj, kreskis de 1% ĝis 3,2%.

La plej parolataj lingvoj en Ruslando

2002 2010
Rusa 142.573.285 137.494.893
Angla 6.955.315 7.574.303
Tatara 5.347.706 4.280.718
Germana 2.895.147 2.069.949
Ĉeĉena 1.331.844 1.354.705
Baŝkira 1.379.727 1.152.404
Ukraina 1.815.210 1.129.838
Ĉuvaŝa 1.325.382 1.042.989
Avara 784.840 715.297
Armena 904.892 660.935
Franca 705.217 616.394

La raportoj troviĝas ĉi tie.

Tie serĉu:

Итоги Всероссийской переписи населения 2010 года в отношении демографических и социально-экономических характеристик отдельных национальностей, Приложение 4. Владение языками населением по субъектам Российской Федерации

Том 4. Национальный состав и владение языками, гражданство. 6. Владение языками населением наиболее многочисленных национальностей

Jukka Pietiläinen

Legu ankaŭ la artikolon de Aleksander Korĵenkov
Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/censo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Kie la Ruslandaj esperantoparolantoj?

  1. Väčesláv diras:

    Vladimir, oni kalkulas ne iujn ajn asertojn, sed nur tiujn, kiujn oni havas en la specialaj tabeloj. Pli frue ĉiam Esperanto estis kalkulata inter la “ceteraj lingvoj”, nur en 2010 ĝi aperis en la kalkultabelo; sed la nacieco “esperantisto” ne, ne aperis.

  2. AlKo diras:

    Vladimir, mi ripetas speciale por vi: nur 1% da ruslandanoj estas en la Ruslanda armeo, 99% da ruslandanoj estas ekster la armeo — infanoj, maljunuloj, virinoj, studentoj, laborantoj, pensiuloj, handikapitoj ktp.
    Reale, la nombro da armeanoj estas 800 mil personoj, do nur 0,6%.

  3. Hanz diras:

    Kara Vladimir Minin, Kun granda g^ojo mi vidas vian nomon.Kiel kaj kie vi vivas nun? Mi tre sopiras pri vi kaj aliaj rusaj geamikoj,dezirante sanon kaj felic^on al vi en la jaro 2013-la serpenta jaro lau la c^ina tradicia kalendaro.

  4. Vladimir MININ diras:

    En la listo de la kvantoj de la rusianoj, apartenantaj al diversaj nacioj, tute ne estas esperantistoj, kvankam mi mem anoncis, ke mi apartenas al la E-nacio. Eble ankaux iuj aliaj anoncis.
    Aleksandro, estas interese, kiuj estas tiuj 99% de la anoj de la rusia armeo, se ili ne estas rusianoj laux via opinio? 😮

  5. Väčesláv diras:

    Mi menciis la armeon pro tio, ke mi scias certan rakonton de mia servinta amiko, kiu plenigis la demandaron anst. cento da siaj kunservantoj. Ekster la armeo multaj estis kalkulitaj laŭ datumoj de polico kaj alimaniere, sen aliro al la persono mem.

    Mi ne insistas, ke la nombro estas malgrandigita dekoble. Mi nur volas diri, ke 992 ne estas akurata nombro kaj ke ĝi estis influita al malgrandigo — kontraste al datumoj pri la etnaj lingvoj, kie malakurateco pli ofte sekvigas pligrandigon (laŭ la principo „etno = denaska lingvo“, kiu jam delonge ne plu funkcias en realo).

  6. AlKo diras:

    Miakomprene, la nombroj de la censo estas realismaj, almenaŭ laŭ la nombroj en la regionoj Sverdlovska kaj Kaliningrada, kie mi loĝis kaj loĝas. Sendube, en Kaliningrada regiono estas ne pli ol dek Esperantoparolantoj, kaj eble kvindeko da iamaj eklernintoj kiuj ne povas pretendi scion de Esperanto (same nur ĉ. 5% da ruslandanoj indikis la konon de la angla, kvankam eble 50% lernis ĝin en lernejo).

    En armeo estas malpli ol 1% da ruslandanoj, do ĉi tiu grupo ne grave influus la statistikon.

  7. Väčesláv diras:

    Nu do tio donas bazon por supozi, ke la kalkulita nombro estas malgrandigita takso.

    En pluraj kazoj (i. a. en armeo) oni plenigis la censajn listojn laŭ scio de unu reprezentanto — tiam ofte estis kalkulita la etna aparteno (ĉar la reprezentanto povis ĝin scii), sed apenaŭ la kono de Esperanto.

Respondi