Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012

Peter BalážLa Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).

En ĉi tiu jaro 15 kandidatigantoj proponis 21 kandidatojn, al kiuj 15 elektantoj jene donis la voĉojn:

Peter Baláž – 7 voĉoj
Hori Yasuo, Stefan MacGill –5 voĉoj
Kalle Kniivilä – 4 voĉoj
Mireille Grosjean, Perla Martinelli – 3 voĉoj
Kvar kandidatoj ricevis po 2 voĉojn, tri kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto, kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.

En la februara kajero de La Ondo de Esperanto aperos intervjuo kun Peter Baláž, kiun ni gratulas okaze de la elekto kiel la Esperantisto de la Jaro 2012.

Halina Gorecka, sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj
Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Višnja Branković (Italio): direktoro de Orbis Pictus
Renato Corsetti (Italio): vicprezidanto de IEF
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jung-kee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Cindy Mc Kee (Usono): reviziisto de La Karavelo kaj respondeculo de verkoj.com
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
Sibayama Zyun’iti (Japanio): vicprezidanto de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
José Antonio Vergara (Ĉilio): prezidanto de ISAE, Esperanto-aktivulo de la plivastisma partio

Elektantoj
Jennifer Bishop (Aŭstralio): ILEI-sekciestro por Aŭstralio, komitatano de UEA
Petr Chrdle (Ĉeĥio): direktoro de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE, senatano de la Esperanta Civito
Anna Jausions (Francio): prezidantino de OSIEK
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): profesoro de UAM, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Esperanto
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Geraldo Mattos (Brazilo): doktoro pri lingvistiko
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de la koopera societo Esperanto-Gården
Roland Rotsaert (Belgio): kasisto de IKEF; redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): komitatano de UEA, sekretario de GEA
Ljubomir Trifonĉovski (Bulgario): verkisto, redaktoro

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

En nia retejo legeblas ankaŭ:

Konciza prezento de la antaŭaj laŭreatoj

Dennis Keefe – la Esperantisto de la Jaro 2011: Oficiala komuniko

Dennis Keefe: “Mi fieras esti esperantisto”: Intervjuo

Dennis Keefe ricevis la diplomon de la Esperantisto de la Jaro

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/12/balaz/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi