Enciklopedio sur disko

Vikipedio sur diskoE@I speciale por KAEST 2012 produktis sian novan eldonaĵon. DVD Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012 estas eksterreta (angle “offline”) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto je oktobro 2012, kun pli ol 170 mil artikoloj.

La disko havas ankaŭ utilan arkivan signifon, ĉar ja prezentas ĉi-jaran staton de la projekto Vikipedio en la lingvo Esperanto. Aldone ĝi estas utila por homoj, kiuj ne havas oftan ret-aliron, tamen uzas komputilon. (E@I planas, ekzemple, sendi certan kvanton de la diskoj al aktivuloj de la Afrika Esperanto-movado.) Tiel eblas ĝin uzi ankaŭ en Esperanto-kluboj aŭ organizoj, aŭ utiligi dum instruado de Esperanto.

Kompreneble la kvalito de la artikoloj ne ĉiam estas elstara – kiel oni kelkfoje prave kritikas. Tamen la forto de la projekto estas ĝuste la kunlaboro – se la fakuloj kaj lingve spertaj esperantistoj ne kunlaboros, neniam ni havos kvalitan enhavon en Vikipedio…

De la disko lanĉiĝas la enhavo pere de speciala programo “Kivix”, kiu estis speciale kreita por kompili eksterretajn versiojn de diverslingvaj vikipedioj. La ĉefa kompilanto de la disko estis Marek Blahuš, kiu kunlaboris kun pluraj personoj de la Vikipedio-movado por ke la tuto bone kaj glate funkciu. Okazis ankaŭ kunlaboro kun la ĉi-jare fondita Vikimedio Slovakio (Wikimedia Slovenska republika), en kies fondiĝo kaj gvidado estas envolvitaj kelkaj slovakaj esperantistoj.

E@I planas eldonadi ĉi-specan eksterretan Vikipedio-diskon dum ĉiu KAEST, do ĉiun duan jaron. La diskon ricevis ĉiu partopreninto de KAEST, nun ĝi estas aĉetebla ĉe E@I kontraŭ nur 3 eŭroj por unuopuloj, kaj kontraŭ nur 2 eŭroj por libroservoj (ekde 3 pecoj).

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperos en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №1.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/219viki/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Enciklopedio sur disko

  1. Petro diras:

    Dankon por gratuloj – volonte ni bonvenigos helpon pri la plua varbado pri la disko – ni jam informis per Facebook kaj per nia retejo: http://blogo.ikso.net – kie eblas trovi nun proponon por mendi ĉiujn niajn varojn. Do volonte dissendu tiun informon al viaj kontaktoj.

  2. Ronaldo diras:

    Mi supozas, ke estas grava informilo, ĉefe por tiuj samideanoj kaj estontaj samideanoj, kiuj ne posedas retaliron pro diversaj kialoj.
    Eble necesas pli privarbi ĝin.

  3. Carlos Maria diras:

    Kia grava kaj utila iniciato.
    Gratulon al la respondeculoj!

Respondi