Ruslanda akvopuriga teknologio promociita en Ĉinio per Esperanto

Reprezentantoj de Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd ĉe la Ruslanda stando.

En IKEF-China 2012 – la 6a Jarkunveno de ĉinaj Esperanto-komercistoj – okazinta ekde la 29a de oktobro ĝis la 2a de novembro 2012 en Ĉangŝa – oni aŭdis pri nova sukceso en la kampo de Esperanto-komerco. Helpe de la Internacia Lingvo reprezentantoj de la kompanio TjumenNIIgiprogaz (subfirmao de la konzerno Gazprom) partoprenis la ekspozicion “Water Expo China 2012” kaj aranĝis du prezentaĵojn.

Unuaj paŝoj al tio estis faritaj antaŭ ĉirkaŭ duonjaro, kiam komenciĝis korespondado inter du Esperanto-komercistoj: la ĉino Long Zhang (Urso) kaj la ruso Stanislav Belov (Stano). Kiel estro de la PR-sekcio de la menciita ruslanda firmao, Stanislav serĉis novajn vojojn por promocii la akvopurigan teknologion “Vodopad” (Akvofalo), kiu estis kreita en lia firmao kaj sukcese uzata en Ruslando. Ordinare tia intertraktado postulas longan tempon kaj diversajn certigojn, sed la reciproka fido, tiom kutima en Esperanto-komunumo, helpis superi multajn barierojn kaj rapidigi la procezon.

Post korespondado kaj sola mallongdaŭra renkontiĝo en la 97a UK en Hanojo, la ĉina firmao Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd, kies direktoro estas Gavin Cui, amiko de Long Zheng, alvenis invito al la ruslandaj partneroj partopreni la ekspozicion “Water Expo China 2012” la 29–31an de oktobro kaj okazigi en Ĉinio kelkajn prezentaĵojn de la teknologio “Vodopad”.

Rezulte de tio du reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz, inkluzive de la esperantisto Stanislav Belov, vojaĝis al Pekino kaj laboris tie dum ses tagoj. En tiu tempo ili promociis la teknologion de sia firmao en la ekspozicio kaj aranĝis du gravajn prezentaĵojn en la grandega konstrua korporacio Beijing Urban Construction Group Co., Ltd (jara buĝeto $8,65 mlrd) kaj la Akvoscienca Akademio de la Pekina Pedagogia Universitato. Ambaŭfoje la akvopuriga teknologio elvokis gravan intereson kaj estis aktive diskutata el vidpunkto de ĝia aplikado en la ĉina merkato.

La du reprezentantoj de TjumenNIIgiprogaz ĉe la stando.

Fine estis subskribita interkonsento pri kunlaboro inter la firmaoj Kun Peng Power (Bei Jing) Technology Co., Ltd kaj TjumenNIIgiprogaz, kies celo estas promocio de produktoj kaj servoj de la ruslanda firmao en la ĉina merkato.

Menciindas, ke ĉiuj antaŭaj preparoj kaj intertraktoj okazis en Esperanto. La fonta lingvo por plejmulto da prezentaĵoj, broŝuroj kaj filmetoj (tradukitaj al la ĉina kaj la angla) ankaŭ estis Esperanto. Dum la laboro en Ĉinio la Internacia Lingvo estis vaste uzata kiel pontolingvo.

Stanislav Belov

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/12/218belov/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi