La Granda Malordo

Eseo de Sergio Pokrovskij

Antaŭ 400 jaroj, la 25an de oktobro de la jaro 7121ª (gregorie 1612-11-04) la moskva garnizono de caro Vladislavo la 1ª kapitulacis kaj forlasis Kremlon; per tiu evento la rusaj historiistoj (aŭ politikistoj) datas la finon de la Granda Malordo (Великая Смута) en Rusio.

Formale kelkaj epizodoj kaj roluloj de la Granda Malordo similas tiujn de la Milito de la Rozoj en Anglio, okazinta 150 jarojn pli frue; tamen la skalo de la rusia katastrofo estis nekompareble pli vasta: pli ol supraĵa dinastia kverelo en la reganta klaso, ĝi ĝisfunde implikis la tutan socion kaj estis vera civitana milito, la unua en la historio de Rusio.

Absolute maleblas resumi la multajn eventojn de tiu tumulta jardeko en gazeta artikolo; anstataŭe mi skizos kelkajn portretojn kaj precipe uzos la okazon esperantigi kelkajn terminojn kaj nomojn. Por pli bone internaciigi la prezenton de la rusiaj realaĵoj mi profitis la priskribon de la koncernaj eventoj fare de ties eksterlandaj partoprenantoj: la franca kapitano Marĵereto (Jacques Margeret, franca aventurulo kaj kapitano de la gvardio de Falsdemetrio)1 kaj la pola hetmano Ĵulkefski (Stanisław Żółkiewski)2.

La disfalo de Sovetio reaktualigis la temon pri la Granda Malordo, kaj diversaj vortoj kaj konceptoj tiurilataj reaperis en la rusia politiko.

Antaŭhistorio

Johano la Timinda (1530 / 1584)

La regado de ĉi tiu caro formale estas ekster la priskribata periodo, tamen maleblas paroli pri la Granda Malordo sen mencii tiun grandiozan figuron, unu el la fokusoj de la rusa historio.

Unu grava trajto de lia regado estis lukto kontraŭ la potenco de la aristokrataro (la bojaroj), al kiuj li kontraŭmetis la klason de ŝtatservistoj (служилые люди, la burokratoj kaj la militistoj), el kiuj poste formiĝis la rusia nobelaro (komencante verki ĉi tiun artikolon mi hezitis uzi la terminon nobeloj, kiu ŝajnis al mi anakronisma; tamen mi konstatas, ke la samtempano Marĵereto uzas ĝuste la vorton noblesse por priskribi la koncernan ordumon). La provoj de la bojaroj reakiri la perditajn poziciojn estis grava malstabiliga faktoro de la Granda Malordo.

Alia gravaĵo estis manko de taŭga sukcedonto. El la 5 filoj de Johano la Timinda post lia morto restis du:

  • la 27-jara Teodoro, mense debila;
  • la 17-monata bebo Demetrio.

Simile al sia pli aĝa samtempano Henriko la 8ª de Anglio, caro Johano estis homo morala, kaj edziĝadis al siaj amatinoj. Tamen malsimile ol Henriko, kiel ortodoksulo li ne bezonis senkapigi la antaŭajn edzinojn, ja sufiĉis ilin monaĥinigi. Tamen la ortodoksa eklezio ne permesas al siaj anoj edziĝi pli ol tri fojojn; post la kvara edziĝo la caro dum kelka tempo ne povis komunii kiel kateĥumeno. Liaj postaj 4 edziĝoj estis eklezie nevalidaj, kaj s-ta Demetrio, la filo de la lasta (7ª) edzino, formale estis bastardo (Henriko edziĝis nur 6 fojojn).

Caro Teodoro (1557 / 1584 / 1598)

La rajtojn de Teodoro ja trono konfirmis la Tutlanda Asembleo. La landon regis speciala komitato da regantoj, kiu baldaŭ reduktiĝis al la sola «protektanto» Boriso Godunov’ (Борисъ Годуновъ).

La debilmensa caro Teodoro ricevis en la publika opinio de siaj samtempanoj (interalie sub la plumo de patriarko Ijobo) la ŝatatan en Rusio karakteron de «malsaĝulo pro Kristo» (1Kor 4:10), unu el tiuj «malriĉaj en spirito» (Mat 5:3) al kiuj la Regno Ĉiela pli konvenas ol regno tera. Tiu tipo de sankteco estas malmulte konata okcidente – kvankam io simila okazis pri simile debila Henriko la 6ª de Anglio, ĉe kiu komenciĝis la Rozmilito, kaj per kiu finiĝis la Lankastra linio de la Plantagenetoj.

Pluan evoluon de tiu bildo prezentas la tragedio «Caro Teodoro» fare de A. K. Tolstoj’; la caro aperas en ĝi tre simila al la ĉefpersono de «La idioto» fare de Dostojevskij – egala enkorpiĝo de la kristana idealo, egale dispremata de la reala mondo.

Carido Demetrio (1582 / 1591)

Je la sekva nokto post la morto de Johano la Timinda okazis ribelo en Moskvo favore al la malpli aĝa carido. La ribelo plene malsukcesis, kaj regantoj forsendis Demetrion kaj lian patrinon en lian posedaĵon, la Ugliĉan princujon.

La morto de la carido Demetrio

La carido mortis je 1591-05-25, aĝante 8 jarojn. Objektive tiu morto malfermis al la reganto Boriso Godunov’ la vojon sur la tronon. Tial multaj historiistoj (ekde la samtempanoj de Boriso) lin kulpigis pri la murdo – simile al la murdo en la jaro 1483ª de la knabo Eduardo la 5ª de Anglio kaj lia frato fare de la Protektanto de la regno la onta reĝo Rikardo la 3ª (ankoraŭ unu similaĵo: la anglaj reĝidoj estis bastardoj). Ankaŭ Puŝkino aliĝas al tiu versio en sia «Boriso Godunov’» – simple ĉar tio ebligis al li verki ŝekspirecan tragedion.

Tamen historie tio ne ŝajnas probabla. Teodoro regis ankoraŭ 7 jarojn, kaj principe povus havi filon (unu jaron pli malfrue, je 1592-05-19, al li naskiĝis filino Teodozia). Morale Boriso povus murdigi, sed se li planus murdon, li ĝin pli lerte aranĝus.

Boriso formis komisionon kiel eble plej aŭtoritatan, kiun estris lia plej grava oponanto Bazilo Ŝujskij (la onta caro). La komisiono konkludis, ke Demetrio sin morte vundis ludante per tranĉilo dum epilepsia atako.

La malfeliĉa princo de Ugliĉo ŝajnis senmorta: trifoje pereinta, li fojon post fojo releviĝos, multigante la suferojn de sia popolo.

Caro Boriso

Boriso GodunovEkde la jaro 1585ª, do dum 13 el la 14 jaroj da carado de Teodoro, Rusion regis lia bofrato Boriso Godunov’, ricevinta senprecedencan titolon reganto (правитель), kiun Marĵereto francigas per protektanto de la regno (protecteur du païs – p. 17, simile al la posta titolo de Kromvelo).

Li regis prudente kaj lerte, kaj lasis la landon ripozi post la tumultoj kaj teruroj de la reĝimo de Johano la Timinda. La sukcesa milito kontraŭ Svedio ne rompis tiun ĝeneralan impreson (rezulte de tiu milito Rusio facile reakiris la eliron en la Baltan maron, perdotan dum la Granda Malordo; rezulto pri kiu Petro la Granda pene kaj sange militos 21 jarojn).

Tradicie la eklezion de la Moskva Regno estris metropolito, subordigita al la Konstantinopola patriarko. En la jaro 1589ª Boriso sukcesis promocii metropoliton Ijobon je la rango patriarka kaj tiel sendependigi la nacian eklezion; Ijobo ĉiam estis kaj restis fidela amiko de la Godunovoj.

Je 1598-01-17 mortis caro Teodoro, kaj kun li estingiĝis la dinastio de Johano la Monsako (Иван Калита), reginta Moskvon dum 3 jarcentoj (samkiel la franciaj Valezianoj, estingiĝintaj 9 jarojn pli frue). Laŭ la dinastiaj konsideroj la laŭleĝa sukcedonto estus rurikido princo Bazilo Ŝujskij (pri kiu ni parolos poste); sed tiuj konsideroj malmulte gravis en la tiama publika opinio de Moskvo. Pli gravis rilatoj al la mortinta caro, kaj tiajn havis lia bofrato Boriso Godunov’, kaj liaj kuzoj Romanovoj.

Por sin surtronigi Boriso tre zorge plenumis ĉiujn konvenaĵojn. Dum kelkaj monatoj li lasis la bojarojn sin kvereli kaj montri sian malkapablon regi; poste li lasis la Tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton kaj boparencon de Teodoro.

Tiuj proceduroj estis modelo por la postaj elektoj; interalie, la manifesto pri elekto de Miĥaelo Romanov estas evidenta (kaj mallerta) paŭsaĵo de la manifesto Borisa.

Sur la trono li provis daŭrigi la saman politikon, kaj la du unuaj jaroj de lia carado estis same prosperaj. Sed la jaro 1601ª alportis elementan katastrofon.

Dume en Peruo

Tiuepoke sur la tero estis «la malgranda glaciepoko», proksimume de la jaro 1550ª ĝis la 1850ª. La someroj estis pli mallongaj, la vintroj pli frostaj; sed la vera klimata katastrofo okazis en Rusio en la jaroj 1601ª–1603ª. Supozeble ĝin kaŭzis erupcio de la perua vulkano Vajnaputino (hispane Huaynaputina, de la keĉuaj wajna = juna kaj putina = vulkano) ekde 1600-02-12 – la plej forta erupcio en la Suda Ameriko el ĉiuj historie observitaj. Por la tuta Norda duonglobo la jaro 1601ª estis la plej malvarma el la ĉirkaŭaj 6 jarcentoj (pri la duonglobo suda datumoj mankas).

En la centra Rusio la rikolton de la jaro 1601ª forlavis deksemajna pluvego, kiun jam je la Endormiĝo sekvis neĝo kaj frosto. Ankaŭ la du sekvaj jaroj estis senrikoltaj. Okazis granda malsato en la lando.

Boriso entreprenis energiajn aranĝojn socipolitikajn. Vidvinoj kaj malriĉuloj ricevis monan subvencion. La ŝtataj grenejoj vendis la panon duonpreze. La ŝtato aranĝis transporton de greno el la rikoltohavaj regionoj (ekzemple tiu de Kursko) en Moskvon.

Tiaj mezuroj povus helpi ĉe unujara misrikolto, sed ĉi tiu katastrofo daŭris 3 jarojn. Laŭ la opinio de la samtempanoj, dum la malsatego Rusio perdis trionon da sia loĝantaro.

La rikolto de la jaro 1604ª finis la malsaton, tamen tio ne povis forviŝi la signon: la katastrofo kiel eble plej klare indikis, ke Dio malakceptas la novan dinastion. En Pollando aperis nekonato kiu sin prezentis carido Demetrio, mirinde saviĝinta de murda atenco. Jam je 1604-10-03 komenciĝis la unua Demetriado (1604–1606).

Matene de la tago 1605-04-03 Boriso fartis bone; sed post la tagmanĝo li mortis en kelkaj horoj. Marĵereto sendetale diras, ke de apopleksio; la rusaj fontoj priskribas aliajn simptomojn, pli similajn al veneniĝo. Lia 16-jara filo Teodoro iĝis caro. Sed la subita morto de Boriso plifirmigis la opinion, ke Dio koleras kontraŭ la Godunovoj, kaj la cara armeo, militanta ĉe Kromo (Кромы) transiris al Falsdemetrio. La moskvanoj detronigis Teodoron, kaj je 1605-05-31 la bojaroj mortigis lin kaj lian patrinon.

La premisoj de la krizo

Konfliktoj en la reganta elito

Johano la Timinda promociis la nobelaron en la reganta elito, kaj deŝovis la aristokrataron. Post la morto de Teodoro Boriso (kiu estis «nova bojaro») alianciĝis kun alia malaristokrata klano, la Romanovoj – kaj kune ili retenis la akiritajn poziciojn de la nobelaro (nu, surtroniĝinte Boriso monaĥigis la ĉefon de la Romanovoj, kiu iĝis lia malamiko kaj poste, patriarko Filareto).

La bojaroj solidare kontraŭstaris la nobelojn – tamen inter si ili senĉese rivalis kaj kverelis (precipe post kiam malfortiĝis ilia komuna malamiko la nova nobelaro). Flegante tiajn kverelojn, Johano promociis inter la bojara ordumo la litvodevenan genton da gediminidoj kontraŭ la tradicia gento da rurikidoj (al kiu apartenis la reganta dinastio).

La gediminidoj konservis la rilatojn kun siaj pola-litvaj parencoj, kaj kiam komenciĝis la problemoj de la Borisa regado konsideris la eblon anstataŭigi lin per la pola reĝido Vladislavo (supozante ke la knabo pli facile ol adolto povus edukiĝi en la moroj kaj religio de la Moskva Regno); sekrete ili faris koncernajn proponojn al la pola reĝo Sigismundo, la patro de Vladislavo – sed malsukcesis.

La kozakoj

Dum la granda malsato multaj homoj migris en la malpli katastrofajn regionojn, interalie en Sjeverion kaj najbarajn teritoriojn kozakajn.

Tiutempe la kozakoj estis speco de stepaj vikingoj, homoj fuĝintaj el la tradicia socio kaj vivantaj en «nenies lando». La plej fekundaj teroj de Ukrajnio estis sendefendaj kontraŭ la tataraj invadoj el la sudo. La kozakoj okupis tiun bufran zonon; ofte ili rezistadis la invadojn (kaj ricevadis helpon de la registaro por tio); sed iam ili mem aranĝis rabistajn invadojn kontraŭ siaj najbaroj – Krimeo, Pollando, Persio, eventuale ankaŭ Rusio.

Samkiel okazis pri vikingoj, la postaj epokoj prezentis romantikan bildon de la liberamaj kozakoj; en Ukrajnio la kozaka estraro formis lokan nobelaron anstataŭintan la tute poliĝintan nobelaron de la iama Kieva Regno; en la sudrusiaj regionoj la kozakoj el socia grupo formis specifan etnon.

Tamen en la koncerna epoko la kozakaj bandoj estis kerno de la ribeloj kaj multe profitis el la landa malordo.

La polaj etnobeloj

La feŭdismaj socioj produktadis tro multe da nobelidoj, malriĉaj kavaliroj grandambiciaj kaj senrimedaj. En la 11ª jc papo Urbano la 2ª sukcesis direkti tiajn aventurulojn en la Krucmilitojn; en la koncerna periodo la polaj aventuruloj trovis similan arenon en la Demetriadoj. La etnobeloj kaj la kozakoj, sociaj antipoduloj, rolis tute simile en la Granda Malordo.

La Granda Malordo

La unua Falsdemetrio (1605–1606)

Sendube, la unua Falsdemetrio estas la plej romantika kaj mistera figuro de tiu epoko. La registaro de Boriso kaj poste de Bazilo la 4ª deklaris, ke li estis eksmonaĥo Gregorio Otrepjev; tion kredas pliparto da modernaj historiistoj; mi tamen opinias tion same malprobabla, kiel la version ke li estis la vera Demetrio.

La rusan li parolis kiel ruso, sed ne kiel moskvano; la ikonojn li honoris en maniero ŝoka por la moskvanoj (ĉu tio eblus por eksmonaĥo Gregorio?!)3; li facile komunikis en la pola, iomete scipovis Latinon (kvankam skribis «inperator»), lerte pafis, rajdis, dancis kaj skermis.

Nuncio Rangoni (Claudio Rangoni) raportis (1604):

Demetrio aĝas proksimume 24 jarojn, li estas senbarba, havas viglan menson, ŝatas filologion, estas tre elokventa, senriproĉe deca, tre modesta kaj sobra.

(La carido Demetrio tiam havus 22 jarojn; Marĵereto vidis Falsdemetrion du jarojn pli malfrue, kaj atribuis al li 25 jarojn.)

Falsdemetrio 1Ekzistas pluraj portretoj de Falsdemetrio, tamen malmulte fidindaj. Historiisto N. Kostomarov ekzamenante la portreton de Falsdemetrio gravuritan de Luko Kiliano el Aŭgsburgo (Lucas Kilianus, Augustæ Vind. An. MDCVI) komentis, ke «neniu volus pruntedoni monon al nekonata ulo kun tia fia fizionomio aŭ fidi lin en iom grava afero». – Sed Kiliano neniam vidis sian modelon! Kaj aliflanke, ni scias ke Falsdemetrio fascinis la homojn kun kiuj li komunikis, de la kozakoj kaj moskvaj pleboj ĝis la pola reĝo Sigismundo la 3ª kaj sia fianĉino Marina, filino de magnato la vojevodo Sandomera (Sandomierz).

Laŭ la pli fidindaj priskriboj Falsdemetrio estis malalta (malpli ol mezkreska), brunhaŭta (brun de complexion1), tre larĝaŝultra, dikkola, sen talio, tre forta.

Falsdemetrio facile kaj multe promesis al la papo kaj al Sigismundo; sciigite pri lia surtroniĝo, la reĝo kaj la papo tuj sendis gratulleterojn postulante la promesitaĵojn. Tamen Falsdemetrio lerte evitis la temon, uzante la tradician rimedon de la moskva diplomatio. Johano la Timinda sin titolis caro, kio evidente signifis cezaro, imperiestro. La poloj rifuzis agnoski tion, kaj plu titolis la moskvajn regnestrojn ĉefprinco. Falsdemetrio postulis eĉ pli arogantan titolon imperator invictus (nevenkebla imperiestro).

Sigismundo sendis leteron (datitan per 1606-08-23) kun la kutima «ĉefprinco»; Demetrio rifuzis ĝin akcepti. Ŝokite de la aroganteco de la nevenkebla imperiestro, Sigismundo falis en la kaptilon, kaj postan leteron insulte adresis al nobela viro. En tia stato de la rilatoj la promesitaj Smolensko kaj Sjeverio iel forglitis en malproksiman vicon.

La papo estis pli fleksebla, kaj de li Demetrio ja ricevis la adreson Serenissimo et invictissimo Monarchiae Demetrio Joannis, Caesari ac Magno Duci totius Russiae, atque universorum Tartariae regnorum aliorumque plurimorum dominiorum, Monarchiae Moscoviticae subjectorum, Domino et Regi; sed ankaŭ tio malmulte avancigis lian aferon.

Fakte, de post sia eniro en Moskvon Falsdemetrio neniom bezonis la polan helpon: li estis populara kaj lia potenco estis senkontesta. Sed li ne rompis kun la poloj kaj kaj kun la papo, ĉar li havis pli grandajn ambiciojn: li volis esti pli ol caro de Moskvio.

Demetrion ŝatis ne nur moskvanoj, sed ankaŭ poloj, kaj iuj el ili faris projekton pri rusa-pola unio en la persono de Demetrio, anstataŭ la nepopulara Sigismundo la 3ª – interalie dum la ribelo de Zebĵidofski (rokosz Zebrzydowskiego, 1606–1607). Por la vojaĝo el Kremlo al Vavelo Falsdemetrio ja estis pli bone ekipita ol ĵuse por la vojaĝo el Sandomero al Kremlo.

Jam firme establiĝinte en Moskvo, antaŭ sia kronado, li humile demandis la nuncion, ĉu escepte li komuniu laŭ la ortodoksa rito (la ortodoksa kronado entenas komunion kiel sian parton). Kaj antaŭ ol venis la papa malpermeso, li anticipe komuniis katolike, kaj poste dum la kronado ankaŭ ortodokse. 12 jarojn pli frue Henriko la 4ª juĝis, ke Parizo valoras (unu) meson; Falsdemetrio simile juĝis ke Moskvo valoras du komuniojn ☺ Kaj Demetrio esprimis sian kontenton ke lia kronado okazas je la nomfesto de Ignacio Lojolo.

Lia toleremo religia limis skeptikismon: la konfidenculoj kaj sekretarioj de la ortodoksa caro, sekrete konvertita en katolikismon, estis du protestantoj.

Aliflanke, li efektive amis vojevodidinon Marina, kaj la promesojn al ŝia familio li ja iel tenis (kvankam ignori ilin estus pli facile ol la promesojn al la reĝo kaj al la papo).

Alia lia projekto estis granda kontraŭturka alianco de la kristanaj monarkoj, en kiu li rezervis al si eminentan rolon. Prudenta homo juĝos tiujn projektojn ĥimeraj – sed prudenta homo ankaŭ la ĵusan surtroniĝon de Falsdemetrio juĝus afero nerealigebla. (Fakte li komencis prepari militiron direkte al Azovo, kolekti trupojn kaj artilerion.)

Plurrilate Falsdemetrio similas Ĥlestakovon el Revizoro de Gogolo, kaj nemalofte la bojaroj lin atentigis: «Granda caro, vi mensogas.» Antaŭ la veno de sia fianĉino en Moskvon li petis la bojarojn sin deteni de tiaj rimarkigoj; demandite, en kiu alia formo ili sin esprimu, li konfuzite promesis ne plu mensogi (kaj kompreneble ne sukcesis).

Marina Mniszech venas al Moskvo

Atentinde, la diversaj ribeloj kaj tumultoj, unu el kiuj portis Falsdemetrion en Kremlon, sub lia regado iel kvietiĝis.

Dum Falsdemetrio transprenis la potencon, la angla ambasadoro Tomaso Smit (Thomas Smith) estis forveturonta hejmen, malkontenta pri koncedoj kiujn faris Boriso (duonaj doganoj por la angloj) – kvankam moskvaj politikistoj kaj alilandaj komercistoj opiniis ilin troaj. Demetrio lin revenigis kaj promesis sendi ambasadon en Londonon kaj doni ĉarton kiu superos la esperojn de la angloj. Efektive, li subskribis la ĉarton liberigantan la anglojn je ĉiaj doganoj; tio ŝajnis al ili la sopirata monopolo! Tamen Demetrio vidis la aferon alie: li simple neniigis ĉiujn doganojn, ankaŭ por alilandaj negocistoj. La angloj do ricevis nenian avantaĝon.

Ankaŭ interne li faris plej liberalajn reformojn, neniigante ĉiajn profesiajn malpermesojn. Rezulte dum lia mallonga regado Moskvo ĝuis grandan malaltiĝon de la prezoj. Onidire, sub Demetrio Ruslando estis la plej liberala merkato de la mondo.

Malfacilas diri, kiom longe li povus teni tian politikon, precipe konsidere liajn planojn konduki grandajn militojn kaj lian eksterordinaran malŝparemon:

En januaro de la jaro 1606ª, post 6 monatoj da regado de Falsdemetrio, lia sekretario J. Buĉinski (Jan Buczyński) kalkulis la elspezojn de la juna caro je 7 kaj duono da milionoj da zlotoj – t.e. 2½ da milionoj da rubloj, do ne malpli ol kvaroblon de la jara ŝtatbuĝeto!

Ĝis sia morto Falsdemetrio restis populara en la popolo, kiu pardonis al li liajn okcidentajn veston kaj manierojn, eĉ malgraŭ la malamo kontraŭ lia pola sekvantaro. Karakterize, por penetri Kremlon la anoj de la bojara konspiro ĵetis la krion ke la poloj mortigas la bojarojn (kio malmulte impresis la popolon) kaj volas murdi la caron.

Finiĝis la 11-monata gaja karnavalo. La resto de la Granda Malordo estas unutone nigraj jaroj da mizeroj kaj katastrofoj.

Bazilo la 4ª (1547 aŭ 1552 / 1606–1610 / 1612)

La bojaran konspiron aranĝis Bazilo Ŝujskij (Васи́лій Іѡа́нновичъ Шу́йскій), kaj li iĝis la sekva caro. Mi malŝatas pentri historian personon per unu sola farbo, sed mi vere trovas nenian bonan trajton en la lasta rurikido sur la rusia trono. La intereso de ĉi tiu figuro eble estas ke ĝi ideale prezentas la banalan kaj platan tipon de fia aĉulo.

Ne tiom inteligenta kiom perfida kaj ruza, li eble estus nemalbona reganto por tempo paca, sed dum la Malordo li superruzis ĉiujn kaj ankaŭ sin mem. Superstiĉa, li ne hezitis mensoge ĵuri per la nomo de Dio kaj misuzi sanktaĵojn por siaj bezonoj politikaj. Vanta kaj bagatelema, avara, enviema kaj suspektema; ĉiam mensogema kaj ofte miskalkulanta, sed pardonita de Boriso kaj Falsdemetrio; kiam liaj mallertaj konspiroj tamen sukcesis, tio okazis pro malatento de liaj viktimoj.

Lia eminenta deveno ebligis al li suriri la tronon, sed tie li montris sin la plej mizera el la moskvaj regnestroj; eĉ la debilmensa Teodoro aspektis pli dece, danke al la prizorgo de Boriso.

Ankaŭ lia fizika aspekto estis mizera: aĝante ne malpli ol 55 jarojn, li estis maldika, malalta, ĝibeta maljunulo kun sulka vizaĝo, malsanaj okuloj, longa nazo, granda buŝo, maldensaj hararo kaj barbo.

La kadavron de Falsdemetrio la ribeluloj kripligis kaj, metinte sur lian vizaĝon bufonan maskon, prezentis al la publika moko. Rezulte homoj deklaris, ke ili ne rekonas en la kadavro Demetrion, kaj formiĝis la onidiro, ke li ankoraŭfoje saviĝis. La manifesto de Bazilo, evidente mensoga pri la cirkonstancoj, ankoraŭ pli pridubigis la ĉeffakton.

Por rezisti la ĉarmon de la senmorta Demetrio, por lin definitive mortigi, Bazilo decidis lin sanktuligi (1606).

Sub Boriso li estris komisionon, kiu konkludis, ke Demetrio sin mortigis en epilepsia atako. Ĉe la veno de Falsdemetrio Bazilo prezentis novan version, kiu negis la fakton mem de la morto de la carido. Nun, refutante siajn du antaŭajn versiojn, li prezentis version trian: ne estis memmortigo (kio malebligus sanktuligon), ne estis epilepsio (kio en la opinio mezepoka indikis demonposedon), sed estis perfida murdo. Senditoj de Bazilo malfermis la tombon de la carido, kaj trovis tie tute freŝan, senputran kaj bonodoran korpon; en la mano la kadavro tenis nuksojn, kio okulfrape refutis la version pri ludo per tranĉilo.

La kadavron oni transportis en Moskvon kaj entombigis en la cara kirkego, apud la aliaj tomboj de regnestroj moskvaj. Tuj komenciĝis serio da miraklaj kuracoj ĉe la freŝa tombo, klare pruvantaj la sanktecon de la carido (13 kuracoj en la unua tago); sed poste, kiam malsanulo alportita al la tombo mortis surloke, la aliron al la tombo oni malpermesis. Ĉiel ajn, Demetrio de Ugliĉo restas sanktulo de la Rusa ortodoksa eklezio kaj la ĉiela patrono de Ugliĉo.

Falsdemetrio promesis multe kaj al ĉiuj; nun ĉiuj vidis en la bojara konspiro finon de siaj esperoj. Eĉ inter si la bojaroj rivalis kaj kverelis. La tuta lando ribeliĝis kontraŭ la bojara caro, kaj dum la 4 jaroj da sia regado Bazilo regis malmulte pli ol sian ĉefurbon.

La dua Falsdemetrio (1607 / 1610)

En la Moskva Regno ribelo sekvis ribelon, ĉiu atendis venon de mirakle saviĝinta Demetrio – sed Demetrio forestis. Intertempe en Pollando la ribelo de Zebĵidofski malvenkis, kaj la polaj etnobeloj serĉis novan okupon. Ili do trovis duan Falsdemetrion por la dua Demetriado (1607–1608).

Falsdemetrio 2Laŭ unu el la probablaj versioj la dua Falsdemetrio estis pastrido kiu servis kiel hejma instruisto en Mohilov’; foje kelkaj polaj aventuruloj vidis lin surstrate, kaj unu el ili rimarkigis, ke tiu malalta mizerulo povas roli kiel Falsdemetrio. S-ro Meĥovicki (pan Mikołaj Miechowicki) kaptis la ideon kaj tuj ĝin realigis, malgraŭ la rezisto de la viktimo. Ekde la komenco la dua Falsdemetrio estis marioneto de la polaj aventuruloj.

En julio de la jaro 1608ª la trupo de la dua Falsdemetrio sin lokis en la apudmoskva urbeto Tuŝino (Тушино), kiu iĝis alternativa ĉefurbo; sekve de tio la kontraŭuloj nomis la duan Falsdemetrion la Tuŝina Latrono (Тушинский вор), kaj la moknomo algluiĝis al li en la historio.

Tiutempe Bazilo permesis al la poloj venintaj kun Falsdemetrio kaj lia edzino Marina iri hejmen. Marina kaj ŝia patro zorgis aranĝi sian vojaĝon tiel, ke pola taĉmento de la Latrono kaptu ilin. La kaptintoj lojale avertis Marinan, ke la Latrono estas ne ŝia edzo sed ia kanajlo; sed ŝi insistis pri rendevuo. Lin ekvidinte ŝi ekkriis: «Prefere morti!» – tamen baldaŭ sin superregis, sekrete al li edziniĝis kaj naskis filon.

Nemalmulte da rusaj moŝtuloj, kaptite aŭ libervole, aperas ĉe la kortego en Tuŝino; inter ili Teodoro Romanov, monaĥigita de Godunov’ sub la nomo Filareto, akceptis de la Latrono la oficon de patriarko (paralele kun la moskva patriarko Hermogeno).

Sigismundo la 3ª Vaza

La Demetriadoj estis privata entrepreno de individuaj polaj nobeloj. Tamen en septembro de la jaro 1609ª la pola reĝo Sigismundo komencas sian militon.

Tiu pola reĝo estis ankaŭ la hereda reĝo de Svedio; tamen sekve de ribelo la svedan kronon transprenis lia onklo (Karolo la 9ª), kaj la penado ĝin reakiri iĝis la ĉefa zorgo de Sigismundo. Rusion li rigardis kiel rimedon en tiu lukto.

Rezultis duobla pola invado: la privata pola-kozaka Demetriado en Tuŝino, kaj la reĝa sieĝo de Smolensko. La reĝo postulis, ke la tuŝinanoj aliĝu al lia milito; tiuj postulis kompenson por salajro promesita por partopreno en la Demetriado, kaj la unuiĝo fiaskis.

La pozicio de la Latrono iĝis neeltenebla, kaj je 1610-01-05 li fuĝis el Tuŝino en Kalugon (Калуга, alia urbo apudmoskva); la kozakoj lin sekvis, la bojaroj restis kun la poloj, kaj estrate de la «patriarko» Filareto (Romanov) ili revenis al la ideo inviti la reĝidon Vladislavon cari en Moskvo. Ĉe Smolensko Sigismundo akceptis iliajn sufiĉe liberalajn kondiĉojn por sia filo Vladislavo.

Hetmano Ĵulkefski (Żółkiewski)

Bazilo provis helpi Smolenskon, tamen la de li senditan trupon disbatis la pola militestro Ĵulkefski, kiu kun negranda taĉmento venis apud Moskvon. Samtempe en Moskvo popola ribelo detronigis Bazilon (1610-07-29), kiun la ribeluloj perforte monaĥigis; la bojara partio formis provizoran Sepbojaran regadon (Семибоярщина), dum la popola partio de Zaĥaro Lapunov (Ляпуновъ) preparis eniron en Moskvon de la dua Falsdemetrio kaj liaj kozakoj.

Timante la kozakojn, la Sepbojara komitato (4 el kies anoj, cetere, estis gediminidoj) transdonis la urbon al Ĵulkefski, kondiĉe ke tiu ĝin defendos kontraŭ la Latrono.

Ĵulkefski tre lerte kondukis la interparolojn surbaze de la kondiĉoj por elekto de la reĝido Vladislavo ellaboritaj de la Tuŝinaj bojaroj kaj aprobitaj de Sigismundo. La moskvaj bojaroj faris nur kelkajn malliberalajn ŝanĝetojn; ili kunvenigis kelkajn troveblajn en Moskvo deputitojn de la Tutlanda Asembleo, kiuj do aprobis la elekton; Filareto, kiu reprenis sian antaŭan rangon de metropolito, kun kelkaj bojaroj iris al la sieĝata Smolensko por prezenti al Sigismundo la diplomon pri elekto de Vladislavo. Multaj urboj ĵuris fidelon al la caro Vladislavo Sigismudido (Владиславъ Жигимонтовичъ).

Kaj en Moskvo, kaj poste Ĵulkefski sin montris homo tre simpatia kaj taktoplena. Eĉ kun la maljuna patriarko Hermogeno, ortodoksa fundamentisto, restaĵo el la epoko de Johano la Timinda, li sukcesis amikiĝi kaj atingi reciprokan respekton. Ŝajnis ke sian nekredeble malfacilan mision li kondukis al feliĉa fino – sed lia tuta konstruaĵo estis bazita sur trompo. Meze de la intertraktado pri la kondiĉoj, dum kunsido de la Tutlanda Asembleo, li ricevis novan instrukcion de sia reĝo. Sigismundo ŝanĝis sian decidon, li rifuzis sendi la reĝidon, li decidis simple aneksi Rusion kaj regi ne kiel prizorganto de elektita caro, sed kiel konkerinto.

Ĵulkefski klare vidis nerealigeblon de tiu freneza plano, kaj silente ignoris la instrukcion; supozeble li esperis, ke la plenumitaj faktoj devigos la kontraktantojn respekti la realon.

Sekve de tio Sigismundo baldaŭ revokis Ĵulkefskion. La moskvanoj sincere bedaŭris tion. Sigismundo akceptis la hetmanon kolere, li malŝate forĵetis la prezentitan de tiu kontrakton, kaj diris: «Mi ne lasos mian filon esti moskva caro».

Sigismundo postulis similan obeon de Filareto kaj aliaj moskvaj senditoj; tiuj rifuzis, kaj li arestis ilin kiel ribelulojn.

La novaj estroj de la pola garnizono en Moskvo estis pli obeemaj ol Ĵulkefski, kaj adoptis la konduton de konkerintoj; tio nature sekvigis ribelon; la pola garnizono incendiis la lignan urbegon, kaj profitante la konfuzon kune kun la bojaroj sin ŝlosis en la moskvaj fortikaĵoj. Ŝlosite kun la poloj, la patriarko Hermogeno tamen diskonigis al la regnanoj, ke li liberigas ilin je la ĵuro al Vladislavo.

La milito daŭris, sed Sigismundo restis implikita ĉe Smolensko, kaj neniam sukcesis malbloki la moskvan garnizonon.

Por aliancigi al si Prusion, Sigismundo konfidis al la Brandenburgia princo-elektisto administradon (1605) kaj poste la tronon (1611) de la Orienta Prusio, el kio rezultis persona unio de Brandenburgio kaj Prusio; antaŭ ol pasos du jarcentoj ĝi pereigos Pollandon.

La volontulaj armeoj

Intertempe je 1610-12-21 la duan Falsdemetrion mortigis lia tatara gvardiano (estis privata venĝo); tiu hazarda incidento iel resobrigis la socion, kiu ne plu cedis al la ĉarmo de la nomo (la tria Falsdemetrio estis tute malgrava epizodo). La civitanoj komencis ariĝi en volontulajn armeojn (ополчения) por rezisti al la prirabon fare la kozakoj, poloj, dungosoldatoj, svedoj, krimeanoj; por kunvenigi vere reprezentan Tutlandan Asembleon kaj elekti novan caron.

La dato omaĝata de ĉi tiu artikolo koncernas la Duan volontulan popolarmeon, organizitan de Niĵegoroda negocisto Kosmo Minido (Кузьма Мининъ, poste Козьма Миничъ) kaj princo Demetrio Poĵarskij (Пожарский). La iniciato estis de Kosmo, ankaŭ la invito de la princo estis lia ideo; Poĵarskij lasis sin persvadi, kondiĉe ke la organizajn kaj la financajn aferojn prizorgos Kosmo Minido, kiu ricevis mirindan titolon «De la tuta lando elektita homo» (Выборный всею землёю человек). La kunlaboro de la du homoj, tiom malegalaj ordume, estis tre ŝoka por la aristokratoj, tamen tre sukcesa.
Poĵarskij kaj MininLa movado havis ankaŭ reprezentan estraron, kiu iom post iom akceptis registarajn funkciojn, sed kiun oni ne rajtis nomi «asembleo» (соборъ, la sama vorto estas uzata por koncilio), ĉar la klerika ordumo en ĝi ne estis reprezentita. Tial oni nomis ĝin «Landa konsilio», ruse soveto (совѣтъ), la eterna konstanto de la rusia historio.

La volontula armeo laŭbezone alianciĝis kun la kozakoj, sed ĝenerale tenis distancon rilate al ili. La dungosoldatojn ĝi tute ne akceptis (ankaŭ Marĵereto, kiu intertempe sin promociis ĝis la rango kolonela, ricevis rifuzon).

La plej grava batalo okazis je la 1ª kaj 2ª de septembro de la jaro 1612ª, kontraŭ la trupoj de hetmano Ĥodkeviĉ (Jan Chodkiewicz), kiun Sigismundo estis sendinta por malbloki la polan garnizonon, kaj kiun la hetmano malgajnis. Perdinte la esperon ricevi helpon, la garnizono do kapitulacis du monatojn pli malfrue, do post 19-monata sieĝo.

La pola garnizono forlasas Kremlon (Pentraĵo de Ernest Lissner)

Modestaj kaj virtaj, kiel la Patroj-fondintoj de Usono, Kosmo Minido kaj Princo Poĵarskij plenumis sian faron kaj revenis en sian privatan vivon, sen plenumi grandan krimon aŭ interesan eraron.

Konkludo

La Grandan Malordon kaŭzis koincido de pluraj katastrofoj, eksteraj kaj internaj: la estingiĝo de la dinastio; la klimata katastrofo; la malstabilo kaŭzita de la reformoj kaj teroro de Johano la Timinda, precipe la egoismaj kvereloj en la reganta elito.

La lando estis grave vundita: eĉ 50 jarojn poste pluraj okcidentaj regionoj nombris nur duonon de sia antaŭ loĝantaro kaj ankoraŭ malpli grandan onon da plugita kamparo. La Moskva Regno perdis plurajn gravajn teritoriojn okcidente, inter ili la eliron al la Balta maro.

La lando perdis do la tutan 17an jarcenton. Nur Petro la Granda povis daŭrigi la reformojn komencitajn de Boriso Godunov’.

Fine de la Granda Malordo la lando faris la saman elekton, kiel ĉe ties komenco: ĝi elektis same malaristokratan caron kiel Boriso, Miĥaelon Romanovon. La Romanovoj apartenis al la sama ŝtupo de la orduma hierarkio, la sola diferenco estis, ke ili estis malpli kapablaj intelekte. La terura krizo havis nenian rezulton – krom eble tiun, ke la bojaroj definitive perdis sian antaŭan rolon.

Glosaro

Demeri⋅ad⋅o⋅j
Militaj entreprenoj de parto de la pola nobelaro en la Moskva Regno dum la Granda malordo, pretekstante subtenon de iu el la Falsdemetrioj (pole Dymitriady).
Endormiĝo de la Dipatrino
Ortodoksa festo responda al la katolika Ĉielenpreno, festata samtage (la 15an de septembro).
gedimin⋅id⋅o⋅j
(ruse гедиминовичи, litove Gediminaičiai) La posteuloj de la litova princo Gedimino (Gediminas).
Niĵegorod⋅o
La urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Okao al Volgo (ruse Нижний Новгород, adjektive нижегородский).
ord⋅um⋅o
En antikva aŭ feŭdisma socio, aparta socia grupo, kun heredaj aŭ korporaciaj leĝe fiksitaj devoj kaj rajtoj. – El la fontaj lingvoj de Esperanto nur la rusa posedas nemiskompreneblan terminon сословие; la ceteraj uzas vorton homoniman aŭ kun ordo – kaj tiel en la PIV-oj; aŭ kun stato – laŭ la latinaj modeloj ordo, status; greke κατάλογος). La PIV-a homonimio en racia lingvo ĝenas per si mem; ankoraŭ pli ĝenaj estas derivaĵoj, kp ordo de la orda socio (ĉu сословие сословного обществаorder of an orderly society, ĉu iu el la du aliaj signifokombinoj?).
rurik⋅id⋅o⋅j
(рюриковичи) Posteuloj de Ruriko, la dinastio kiu regis la Kievan Regnon.
Sjever⋅i⋅o
La historia teritorio de la praa orientslava gento sjeveroj (сѣверъ) ĉe la limo de la nunaj Ukrajnio, Rusio kaj Belorusio (la regionoj Ĉernihova, Orla, Kurska). El tiu lando devenas la protagonistoj de La parolo pri la militiro Igora. – Ruse Северская земля, ukrajne Сіверщина, pole Siewierszczyzna.
Tutlanda Asembleo
En Rusio de la 16ª–17ª jc, kunveno de deputitoj (entute 400–500 homoj) el la ĉefaj ordumoj de la tuta regno (bojaroj, klerikoj, ŝtatservistoj, negocistoj), kunvokita por decidi pri grava demando politika (ruse Земский собор). – Marĵereto francigas la terminon per les Estats du païs (la Ordumoj de la lando, p. 21).
Vavel⋅o
Monteto en Krakovo sur kiu situas katedralo kaj reĝa palaco (pole Wawel).

Notoj

1. Estat de l’empire de Rvssie, et grande dvché de Moscovie par le Capitaine Margeret, à Paris, MDCLXIX.

2. S. Żółkiewski: Początek i progres wojny Moskiewskiej.

3. Mi ne scias precize, kiel eraris Falsdemetrio; sed pri lia pola fianĉino Marina estas sciate, ke ŝi kisis la sanktajn bildojn sur la lipojn. Por ortodoksulo ikono prezentas sanktulon proksimume tiel, kiel por katoliko la papo reprezentas Kriston; sekve kisi la piedojn, la baskon aŭ la benantan manon estas kiel kisi la papan ŝuon. Estus skandalo se Marina kisus la papon en la buŝon.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Ondo de Esperanto http://sezonoj.ru/2012/11/la-granda-malordo/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La Granda Malordo

  1. maciek diras:

    Via artikolo estas tre interesa. Ni poloj ne komprenas vin, rusojn, ne komprenas vian literaturon ni, vian animon. Antaŭ ĉio vian religion. La tuto gravas. Via lando estis malforta komence de la XVII jarcento, oni povas diri tre malsana. Multaj pensas, ke la konkero de Rusio tiam eblis. Mi pensas, ke tio ne eblis. Enfine la rusa popolo vekiĝus kaj forpelus la polojn kaj litovojn.
    Mi vidas multe da maldelikateco en la agado de la poloj kaj litovoj ĉar la poloj kaj la litovoj kune agadis. Tio estis nia granda eraro.
    La unu granda ŝtato kie liberaj ukrainoj, judoj, blankrusoj, rusoj, poloj, litovoj ktp. povis formiĝi. Mi volus vivi en tia ŝtato. Republiko de liberaj popoloj. Tio eble estas utopio sed bela utopio. Al mi ne plaĉas, ke Rusio estis atakita kiam ĝi problemis. Tio ne estas kavalirmaniere. Ĉion plej bonan mi deziras al vi el Varsovio.

  2. maciek diras:

    vivu amikeco inter la popoloj pola kaj rusa!!!

  3. A. Kuenzli diras:

    Min interesus la utiligita fakliteraturo. Eble ghi estas ie indikita.
    La tempo de la Granda Malorodo en la germana estas nomita “Zeit der Wirren” (tempo de la konfuzoj, au eble tumultoj), au Smuta, lau la la rusa смутное время.

    Cetere, mankas vikipedia artikolo pri tiu chi temo: http://de.wikipedia.org/wiki/Smuta

    Via artikolo do povus formi la bazon por tia artikolo.

  4. Tre interesa kaj profesinivela artikolo. Vere leginda. Dankon!

Respondi