Hotelo “Esperanto” en Bjalistoko

Hotel EsperantoLa 8an de novembro 2012 en Bjalistoko estis malfermita nova, tristela hotelo Esperanto. Ĝi situas en la centro de la urbo, je 200 metroj de la palaco Branicki, vid-a-vide al la granda parko Planty. La nova hotelo ofertas 36 lokojn en dulitaj ĉambroj kaj en du apartamentoj “Zamenhof” kaj “Kawelin” kaj apartenas al la firmao Casablanka, kiu posedas ankaŭ la kafejon Esperanto en la urboplaco de la naskiĝurbo de la aŭtoro de Esperanto.

La urbestro de Bjalistoko Tadeo Truskolaski en la solena malfermo de la hotelo diris Esperante: “Ni, loĝantaro de Bjalistoko, estas fieraj pro la fakto, ke ĝuste en nia urbo naskiĝis Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo Esperanto”. El la tuta mondo venis gratulmesaĝoj al Justyna Lewkowicz – la estro de la hotelo.

Fine de la solenaĵo okazis lotumado, dum kiu nia volontulino Arina Osipova gajnis la eblecon tranokti senpage en la apartamento Zamenhof kaj la aŭtoro de ĉi tiu artikolo ricevis kuponon por senpaga dupersona vespermanĝo en la eleganta restoracio Kawelin.

Bedaŭrinde, pro la paneo de la malmola komputila disko kun preparita Esperanto-materialo, dume mankas Esperanto-versio de la hotela retejo, sed Przemek Wierzbowski promesis solvi rapide la problemon.

Elżbieta Karczewska

Sekvas tri internaj fotoj:

Hotel Esperanto

Hotel Esperanto

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/11/218hotel/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Hotelo “Esperanto” en Bjalistoko

  1. José Mário Marques diras:

    Mi planas reviziti Bjalistokon, kiun mi vizitis unikafoje en la jaro 2009.

    La ekzisto de tiu hotelo igos min plifruigi tiun viziton por gastigxi en tia komforta ejo kaj reviziti la historian etoson de la naskigxurbo Zamenhofa.

  2. Paul Desailly diras:

    Gratulojn
    En 1995 mi pasigis unu tutan jaron en via bela lando.
    Kaj nun mi volas re-viziti kune kun la adzino, Chen Mo Chen, kaj niaj du filoj – Eddie kaj Amin. respektive nau jara kaj tri jara
    Sukcesojn
    Amike
    Paulo

Respondi