Donald Broadribb forpasis

Donald BroadribbLaŭ la ĵusa informo el Roterdamo, la 13an de oktobro 2012 forpasis Donald Broadribb (1933–2012).

Donald Broadribb naskiĝis en Usono, kaj ekde 1974 ekloĝis en Aŭstralio. Li studis filozofion, teologion, lingvistikon kaj psikanalizon. Esperantisto ekde 1946, li diskoniĝis kiel redaktoro, tradukanto kaj teologo. Li redaktis plurajn Esperanto-gazetojn, inter kiuj Kristana Bulteno, Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Biblia Revuo, Esperanto sub la Suda Kruco kaj Mirmekobo, kies plej lasta (21a) numero aperis nur unu semajnon antaŭ lia forpaso.

Inter liaj tradukoj el la angla, helena kaj hebrea estas: La respubliko kaj Kratilo de Platono, Eposoj el antikva Ugarito, Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo de Lewis Carroll, pluraj verkoj de la Oz-serio de Lyman Frank Baum, Mil naŭcent okdek kvar de George Orwell, kaj multaj Mortmaraj rulaĵoj el Qumran. Li ankaŭ kompilis (kun George Rust) Terminaron de bibliaj studoj kaj kunfondis ĉirkaŭ Biblia Revuo Internacian Asocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj. Li verkis multegajn artikolojn kaj recenzojn por la gazetoj, kiujn li redaktis, kaj por aliaj periodaĵoj, interalie, por Monato kaj La Ondo de Esperanto.

Broadribb estis membro de la Akademio de Esperanto (1972-81 kaj 1992-2001). Honora membro de UEA (1997) kaj laŭreato de OSIEK-premio (1995).

Memorante pri interesa korespondado, precipe dum la eldonado de Alico en Mirlando kaj Trans la spegulo, ni esprimas niajn kondolencojn al la proksimuloj de la forpasinto.

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/10/broadribb/

Se vi ŝatas la tekston, rakontu pri ĝi:
  • Facebook
  • Добавить ВКонтакте заметку об этой странице
  • Twitter
  • LiveJournal
  • Одноклассники
  • MySpace
  • Digg
  • В закладки Google
  • LinkedIn
  • Reddit
  • Яндекс.Закладки
  • email
  • Add to favorites

2 komentoj pri “Donald Broadribb forpasis”


  1. Mikelo59

    Jen tristega novaĵo… Tutcerte li estis elstara figuro en Esperantio.Per siaj tradukoj kaj aliaj skribaĵoj en Esperanto, multajn riĉaĵojn li aldonis al nia literaturo. Mi persone tre ŝatas la retrevuon “Mirmekobo”, kiun li fondis.

    Sinceran kondolencon al lia familio.

  2. Valdas BANAITIS

    La sulko chesis, la kordo shirighis… La lastan Mirmekobon Li jam ne petis trakorekti.
    Kiu fosu, kion fosi?

    Valdas Banaitis

Vi devas registriĝi por komenti.



Bad Behavior has blocked 856 access attempts in the last 7 days.