En la Esperanto-urbo

Ewa Kukiełka instruas novajn vortojn

En la Esperanto-urbo Herzberg am Harz konstante okazas io favora por Esperanto. Ofte venas gastoj el diversaj landoj; la Esperanto-biblioteko konstante kreskas En la baza kaj meza lernejoj kaj en la gimnazio instruas Zsófia Kóródy kaj Ewa Kukielka. Regule okazas klubkunvenoj, kiuj estas la bazo de la Esperanto-agado en la Esperanto-urbo.

En julio 2012 vizitis nin la parolantino de EU en Berlino, deputitino Viola von Cramon. Multaj regionaj politikistoj kaj esperantistoj ĉeestis. Al ĵurnalistoj ŝi diris, ke la Esperanto-Centro estas “diamanto por la Südharz-regiono”.

Intensa kursaro

En julio okazis dusemajna somera Esperanto-kursejo, kiu ofertis intensan lernadon kun pedagogia-metodika faka trejnado, entute 125-horan programon en la 125a jaro de Esperanto. La lernado okazis en grupoj laŭ lingva kapableco sub gvido de Peter Zilvar, Christof Krick, Sebastian Kirf kaj Zsófia Kóródy. La biblioteko de ICH (Interkultura Centro Herzberg) ofertis bonan bazon por praktika laboro kaj memlernado, perfektiĝo. La kursanoj ankaŭ ĝuis ekskursojn, gvidatan urborigardadon kaj komunan amuzan vesperan distradon.

Jubilea Festo

La 26an de julio Gerhard Walter, la urbestro parolanta Esperanton, kune kun estraranoj de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Esperanto-Societo Südharz inaŭguris la ekspozicion “125-jara Esperanto” en la konstanta Esperanto-ĉambro de la bela kastela muzeo.

Posttagmeze kaj vespere okazis festo en la Esperanto-ĝardeno de ICH. La honora gasto estis Gerhard Walter. La nova muzikgrupo Senlime kantis en la angla, germana, kaj same kompetente en Esperanto. La bonaj voĉoj, ekzemple la belsona jodlado de la kantistino Kerstin, estas unikaĵo por la Esperanto-publiko.

Gulaŝo sur bivakfajro laŭ la hungara maniero kaj aliaj bongustaĵoj garantiis belan vesperon je la memorinda dato por Esperanto. La gravecon de tio montras la interesiĝo de la gazetaro – ekzemple, artikolo kaj fotoserio en la fama retgazeto Spiegel online – kaj apero de filmreĝisoro de renoma germana televidkompanio.

Hotelo, kafejo, restoracio

Same en julio okazis inaŭguro de la esperantlingva hotelo Zum Pass en Herzberg-Sieber, kiun posedas la esperantistinoj Barbara Khan kaj Teresa Liberska el Poznano, kiuj nun vivas en Sieber – urboparto de la Esperanto-urbo. Ĉi tiu hotelo havas Esperanto-kafejon kaj restoracion, kie oni povas mendi bongustaĵojn en Esperanto.

Esperanto-herbejo

Nova Esperanto-ŝildo estis inaŭgurita sur montoflanko proksime al la Esperanto-Centro, en ĝardeno, kie kreskas fruktarboj kaj arbustoj. Laŭ la planoj ekde la sekva jaro la herbejo povos servi kiel tendumejo por Esperanto-amikoj.

Somera Arbara Lernejo

SALO-7: partoprenantoj el la ĝemelurboj Herzberg am Harz kaj Góra

La sepa Somera Arbara Lernejo (SALO) por gejunuloj el la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra, ĉi-jare estis organizita la 4–11an de aŭgusto en Jemielno kaj Góra en Pollando. Zsófia Kóródy kaj Renata Kowalska kun helpantinoj gvidis ĝin. En la programo antaŭtagmeze estis kvarhora Esperanto-instruado kaj posttagmeze komunaj ludoj aŭ ekskursoj. Kelkaj partoprenantoj jam plurfoje spertis la bonetoson de tiuj renkontiĝoj, kaj ilia lingva nivelo pliboniĝas de jaro al jaro.

Tradukseminario

Teorio kaj praktiko kune: la tradukteamo de la projekto “Nacia Parko Harz” la 13–16an de septembro diskutis pri fakterminoj, serĉadis taŭgajn vortojn en la vortaroj kaj faklibroj de la Esperanto-biblioteko de ICH. Aldoniĝis praktika parto: ni vizitis kelkajn partojn de la Nacia Parko por vidi la lokojn, konatiĝi kun la belaĵoj de tiu regiono kaj atingi la supron de la monto Brocken (1142 m).

Eŭropa Tago de Lingvoj

ICH okaze de la Eŭropa Tago de Lingvoj organizis diskutrondon pri lingvaj demandoj kaj lingva demokratio. La anoncitaj eventoj aperis ankaŭ sur la oficiala hejmpaĝo de la Konsilio de Eŭropo. Peter Zilvar prelegis pri minoritataj lingvoj en speciala klubkunveno, en kiu partoprenis klubanoj kaj gastoj el eŭropaj kaj aziaj landoj. Ni traktis ankaŭ la lernfaciligan rolon de Esperanto, komparante similecojn kaj malsimilecojn de niaj gepatraj kaj lernitaj lingvoj. La Eŭropa Tago de Lingvoj estis temo dum kurso de Zsófia Kóródy en la Popola altlernejo KVHS en Osterode. Okaze de la Tago estis publika evento ankaŭ en la regiona gimnazio kun ĉeesto de la direktoro, instruistoj kaj lernantoj.

TORPEDo 8

Ekde la 28a de septembro ĝis la 3a de oktobro okazis la 8a Tradicia Oktobra Renkonto Pedagogia kun prezentado de interesaĵoj el la pedagogia-metodika temaro de Esperanto-instruado kaj spertinterŝanĝo inter fakuloj. Zsófia Kóródy kaj Christof Krick prezentis du lernejajn Comenius-projektojn, en kiuj ankaŭ lernejoj en Herzberg respektive Winterberg kunlaboras. Kun aliaj partoprenantoj, Johannes Mueller kaj Melanie Maradan ekestis diskutrondo pri sciencaj revuoj kaj faka tradukado.

La dua traktita ĉeftemo rilatis al la 125-jara historio de Esperanto. Peter Zilvar prezentis ĝin el la vidpunkto de kolektanto kaj montris unikaĵojn pri Zamenhof, kongresoj kaj aliaj gravaj eventoj, bildkartojn, medalojn, poŝtkartojn kaj glumarkojn. La partoprenantoj, inter ili Reza Torabi kaj Brian Moon, povis konatiĝi kun la valora materialo kaj la aktualaj arkivigaj laboroj de ICH.

Esperanto-urbo kaj ICH kun tutjara varia programo ĝojos pri via vizito, ekzemple, dum la 57a Studsesio kun Zamenhoffesto la 14–16an de decembro kaj dum SANO 3, la alternativa jarŝanĝa seminario kun silvestra balo.

http://esperanto-urbo.de
DE-37412, Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio.

Zsófia Kóródy

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/10/217ich/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al En la Esperanto-urbo1

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Intensa kursaro

    “En julio okazis dusemajna somera Esperanto-kursejo, kiu ofertis intensan lernadon kun pedagogia-metodika faka trejnado, entute 125-horan programon en la 125a jaro de Esperanto. La lernado okazis en grupoj laŭ lingva kapableco sub gvido de Peter Zilvar, Christof Krick, Sebastian Kirf kaj Zsófia Kóródy.”
    DUSEMAJNA 125-hora programo – chu po dek horoj chiutage? Char okazis ankaw ekskursoj kaj aliaj eventoj. Kiel estis dividita tiu programo inter tri diversnivelaj grupoj? Kiom grandaj? Kaj la rezultoj? Bonvolu komenti!

Respondi