ARKONES: Kulta kulturaranĝo

“Krio de Morto” post kelkjara paŭzo brue reaperis en Arkones (Fotis Žaneta Nowak)

Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas pri la sento, kiu okulfrapas (kaj orelfrapas!) tuj kiam oni eniras la kongresejon – de libera, senĝena kaj vasthorizonta arta sinesprimo – kompreneble en Esperanto, sed ne nur pri ĝi. La festivalo laŭ sia enhavo klare dividiĝas al prelega kaj vesperprograma partoj. Kvankam la vespera programo estas tradicie rigardata kiel pli grava, laŭ mi, ambaŭ ili meritas pli detalan trarigardon.

Prelegoj (da ili en la 28a ARKONES estis pli ol 20) temis ĉefe pri literaturo, poezio, strukturo de Esperanto aŭ Esperanto-movado, vaste komprenata. Kelkaj submetiĝas al ĉiuj tiuj kategorioj samtempe (ekzemplo: Prezentiĝo de Esperanto eldonejoj, gazetoj kaj radioj). Ne mankis prelegoj landsciencaj kaj privojaĝaj (unu el la plej interesaj por mi estis La nuntempa Brazilo, pliproksimiginta al mi tiun foran de Eŭropo landon).

Dum la taga programo troviĝis loko ankaŭ por teatraj kaj filmaj spektigadoj. Nekutima miksiĝo de la du ĝenroj estis multimedia unuaktora spektaklo Galileo de Saŝa Pilipoviĉ, preskaŭ rekte aludanta al la situacio kun Esperanto kaj komparanta porveran batalon de Galileo kun niaj penoj diskonigi la Lingvon Internacian. Eĉ pli grandan favoron de publiko elvokis la teatraĵo Historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto de Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik. Kompareblan sukceson atingis premiero de la nova verko de renoma reĝisoro Roman Dobrzyński – filmo pri estado de Ludoviko Zamenhof en la 1912a jaro en la germana kuracurbeto Bad-Salzbrunn (nun: Szczawno-Zdrój en Pollando) kaj pri nunaj iniciatoj de lokaj esperantistoj en tiu Zamenhof-loko.

La sveda poeto Jarlo Martelmonto estas konstanta partoprenanto de Arkonesoj. Ankaŭ ĉi-septembre li prezentis novan spektaklon. (Joanna Filipowicz-Choroszucha)

La vesperaj programoj abundis je koncertoj. Dum la malferma vespero aŭskultantojn lirike enmeditigis Georgo Handzlik, kaj poste JoMo senkompate dancigis ilin per siaj klasikaĵoj. La dua vespero devis esti pli ekzota – vizitantoj de Arkones atendis la regean Zhou-Mack kaj la inferan Krio de Morto (ŝajnas, ke la organizantoj celis ĉiuvespere kapti publikon per stila kontrasto). Bedaŭrinde, Zhou-Mack ne aperis en Poznano, kaj Krio de Morto devis krikantadi ĝis la lasta bis-kanto – malgraŭ la muziko, nekutime “peza” por Esperantujo, la koncerto kolektis multajn muzikemulojn.

Arkones estis kaj daŭre restas unu el la plej unik-etosaj esperantistaj renkontiĝoj – artaĵoj, pendantaj surmure en la koridoro, kafotabletoj, ĉe kiuj vigle interparolas Esperanto-kantistoj, Esperanto-aktoroj, Esperanto-eldonistoj kaj “konsumantoj” de ilia laboro. Eĉ la fakto, ke dum ĉi-jara Arkones funkciis tri (!) libroservoj, klare montras la intelektan kaj kulturan nivelon de la aranĝo (ne ĉiu esperantista renkontiĝo havas almenaŭ unu!). Mi esperas, ke tia vizitindaĵo, kia Arkones, daŭre kreskos je nombro de kultursoifaj partoprenantoj, interesaj prelegoj kaj kvalitaj koncertoj.

Konstantin Tiĥomirov

Legu artikolon de Przemysław Wierzbowski pri Arkones-27 (2011)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/10/217arkones/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi