La 79a kvazaŭitala Esperanto-Kongreso


Se vi loĝas norde de Florenco, de la montaro Apeninoj ĝis la Norda Poluso, vi ne povas kompreni, kio estas Mazaradelvalo. En la itala Mazara del Vallo, sed simple nomita de la kongresanoj: Mazaro. Temas pri urbeto ĉe la maro, fondita de fenicoj, gravigita de araboj, kiam ili konkeris Sicilion, kaj poste dum jarcentoj malbone administrata de hispanoj kaj italoj.

Ĝi estas urbeto ĉe la Meza Maro, pli simila al Kalamato en Grekujo ol al Bolonjo en Italujo. La homoj estas similaj al la turkoj de Anatolio, al la grekoj, al la urbaj araboj de Norda Afriko. La maro estas la sama. Pro la varmo la publika vivo komenciĝas vespere post la 8a horo kaj daŭras ĝis la noktomezo.

Cetere en Mazaro mem vivas tre granda kaj integriĝinta komunumo de tunizianoj, kiuj transprenis la tradician ekonomian agadon, la fiŝkaptadon. “Integriĝinta” signifas, ke ĝi rajtas paroli la araban, havas siajn moskeojn, sed ankaŭ sendas siajn infanojn al la italaj lernejoj, lernis la lokan dialekton, ktp. Bela ekzemplo de multkultureco en la praktiko.

En tiu kunteksto inter la 18a kaj la 25a de aŭgusto okazis la 79a Itala Kongreso de Esperanto.

La urbestro alparolas la kongresanojn en la malfermo (Foto: Ranieri Clerici)

La ŝerca adjektivo en la titolo “kvazaŭitala” aludas al la fakto ke el la 340 partoprenintoj el 34 landoj pli ol du trionoj estis eksterlandanoj. La nombro 340, kiel decas en sudaj landoj, signifas “ne malpli ol”, ĉar ni ne scias la precizan nombron de la aliĝintoj (ni ne estas nord-eŭropanoj finfine).

La programo estis abundega. En unu tipa tago, la lundo, vi povis elekti ĉu viziti la ekspozicion pri Esperanto, kiu senmove restis je dispono de la civitanoj en la urbodomo, aŭ la libroservon, kiu senmove restis je dispono de la kongresanoj en la kongresejo. Vi povis partopreni la metodologian seminarion de Katalin Kováts pri lingvoinstruado aŭ la seminarion “Sed homoj kun homoj” de Kristin Tytgat kaj Elisabeth Schwarzer. Temis pri malfacila elekto. Ambaŭ estis tiom seriozaj, kiom oni povas timi, kaj ambaŭ estis finance subtenataj de EU-instancoj.

Gražina Opulskienė (la sesa de maldekstre) kun siaj kursanoj (Foto: Svetlana Smetanina)

Sed, se via intereso estis lingva, vi povis elekti inter la baza kurso pri Esperanto de Aida Čižikaitė, la progresiga kurso de Maria Butan kaj la superan kurson de Gražina Opulskienė. Sed, aliflanke, se vi estis neitalo kaj volis lerni la italan, jen por vi la kurso de Davide Astori.

Tio baze okazis ankaŭ en la posttagmezo, kiam aldoniĝis ankaŭ la kutimaj organizaj programeroj. En la lundo tiuj estis: asemblea kunveno de la Itala Instituto pri Esperanto, kunveno de la Itala Esperantista Junularo, kunveno de la delegitoj de UEA, de la asocio ARCI, prelego pri la nova entrepreno Kosmo, kiu serĉas subvenciojn por esperantistaj asocioj. Al tio aldoniĝis kulturaj prelegoj, pri muziko de la grupo Kajto, pri la esperantistoj kiel nova etno de Aleksander Melnikov, kaj prezentado de libroj en Esperanto.

Sed ne estis paco ankaŭ en la vespero. Post la vespera spektaklo por la neesperantista publiko oni provis kapti vin per kulturaj prelegoj pri la Meza Maro kaj per alloga junulara vespera programo. Ne demandu min, kion ili faris. Mi scias nur ke en la mateno iuj vekiĝis kun la naĝkostumoj de iuj aliaj en ĉambro de ankoraŭ aliaj kongresanoj. “Ili estas junaj”, – oni diras ĉirkaŭ la Meza Maro.

Ne mirige, ke multaj, eble tro multaj kongresanoj, estis tiel timigitaj de tia abunda programo, ke ili decidis ekskursi la tutan tagon.

En Sicilio oni povas ekskursi dum ĉiuj sep tagoj de la kongreso, ĉar la ondoj de fenicoj, grekoj, romanoj, araboj, normandoj kaj hispanoj postlasis tiom da temploj, moskeoj kaj katedraloj, kiom turismema turisto povas nur prirevi. Se italoj estus poloj, ili povus aranĝi tie tiom da turismo, kiom sufiĉus por bonfartigi la tutan landon, sed italoj kaj nuntempaj sicilianoj, kiel mi diris antaŭe, insiste misadministras Sicilion kaj revas pri helpoj el Bruselo.

Ĉiuokaze mi diru unu lastan aferon. Mi diris, ke la socia vivo okazas de la oka horo vespere ĝis noktomeze. Tiam familioj kun malgrandaj beboj kaj infanoj (mezmarano oni iĝas ne naskiĝas) promenas, aĉetas glaciaĵojn, esperas esti rigardataj de aliaj kaj rigardas aliajn. En ĉiu mezmara lingvo estas vorto aparta pri tiu speco de malrapida promenado (“dar vuelta” en la hispana). Kiam oni alvenas al la ĉefa placo oni rigardas la spektaklojn aranĝitajn de la urbestraro dum la somero.

Nun okazis, ke dum la kongresa semajno, tiuj koncertoj estis en Esperanto. De Jomo al Kajto kaj al Kim, por mencii nur tri tre konatajn. Tio kune kun la centoj da afiŝoj, kiujn la urbo afiŝis pri la kongreso, igis ĉiun mazaranon konscia pri la ekzisto de Esperanto.

“Se temas pri rozoj, ili certe floros”, – diras alia ĉi tiea proverbo, alivorte se iu devus fariĝi esperantisto, li certe post ĉi tiu anonckampanjo fariĝos esperantisto.

Mazaro estas por ni facila urbo, ĉar la urbestro estas konvinkita pri Esperanto, kaj revas fari el Mazaro specon de Herzberg, de Esperanto-urbo. Sed ni provas ankaŭ en similaj lokoj.

La venontan jaron venu al la kvazaŭitala kongreso en Kastelaro (Castellaro) apud Sanremo (San Remo) ĉe la lazura marbordo.

Renato Corsetti

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/la-79a-kvazauitala-esperanto-kongreso/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La 79a kvazaŭitala Esperanto-Kongreso

  1. laura diras:

    kim, ni cxiam forgesas la nomon de via grupo! Dankon al cxiuj!

  2. Dankon pro la interesa raporto. Mi nur deziras informi ke mi ne koncertis sole, sed kun la bando Hotel Desperado 🙂 amike Kimo https://www.facebook.com/hoteldesperado

  3. Preterpase diras:

    Renato estas senkompata 🙂

Respondi