Beletra Almanako, 2012, №14

La proza sekcio de la 14a almanako enhavas du novelojn: La ringo de Mikaelo Bronŝtejn kaj Nova vivo de Steven K. Smith. Poezie ĉeestas Ricardo Felipe Albert Reyna, Ivan’ Naumov kaj Nicola Ruggiero. Traduke kontribuas Einar Faanes per elangligo de la rakonto La ĉirkaŭfermo de Tamas Dobozy.

Teatro gastas en BA per versa monologo de Karnasko Sansón Carnasco kontraŭ Don Quijote, verkita de Abel Montagut kaj prezentita de li en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto.

La forpasintajn verkistojn omaĝas Gerrit Berveling (Eli Urbanová) kaj Baldur Ragnarsson (John Francis). Memore pri Péter András Rados estas reaperigita lia traduko el Janus Pannonius. Al kunfestado de la 20-jariĝo de la Ibera Grupo kontribuas esee Miguel Fernández pri la jaroj da amikeco kaj kreado.

Pri la anglalingva libro Unue kiel tragedio, poste kiel farso de Slavy Žižek meditas Nick Kalivoda, atentiganta, ke “ni vivas en kriz-epoko, en kiu akompanas la maldekstran revolucian potencialon la atentinda potencialo de novaj faŝismoj…” La eseo de Ana Manero prezentas la situacion kaj viv-itineron de la plej gravaj politikistinoj, verkistinoj kaj alispecaj artistinoj el la epoko de la Dua Respubliko de Hispanio.

Pro la longaj tekstoj en ĉi tiu BA aperas sola recenzo de Wim Jansen pri la Historia Vortaro de Esperanto 1887–1888 de Gonçalo Neves.

Serio da fotoj de Liven Dek montras poetape la ceramikadon de Pedro Ullate, de kolektado de argilo ĝis la fina produkto kovropaĝe. Okaze mi ŝatus montri tion al amikino, kiu ankaŭ okupiĝas pri ceramikado.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/ba-14/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi