Szczawno Zdrój: Duobla jubileo

alkovro de la memortabulo fare de la urbestro Tadeusz Wlaźlak kaj de la prezidantino de SEA Teresa Pomorska. (Foto: Ryszard Wyszyński)

Szczawno Zdrój, kiu ĉi-jare jam la kvinan fojon gastigis partoprenantojn de la Internacia Esperantista Feriado, organizita de Silezia Esperanto-Asocio, festis ekde la 5a ĝis la 12a de aŭgusto gravan esperantistan jubileon.

Junie antaŭ 100 jaroj en la tiama germana kuracloko Bad Salzbrunn kuracis sin la kreinto de la Lingvo Internacia. Do la plej grava parto de ĉi-jara Feriado estis solena malkovro de memortabulo sur la domo, kie li tiam loĝis. Partoprenis la nuna posedantino de la vilao – Iwona Bucka, multaj esperantistoj kaj loĝantoj de la kuracloko. La urbestro de Szczawno Zdrój, Tadeusz Wlaźlak, esprimis akcepton de diversaj esperantistaj iniciatoj kaj ĝojon, ke la urbo fariĝas pli kaj pli alloga por esperantistoj.

Dank’ al apogo de la urbodomo kaj afableco de aliaj lokaj estroj, esperantistoj havis preskaŭ ĉie malfermitajn pordojn kaj povis uzi por siaj okupoj la plej belajn “salonojn” en la urbo.

La 67 feriantoj, kiuj alvenis el naŭ eŭropaj landoj, pasigis interesan semajnon. La feria tagordo enhavis ĉiutage riĉan programon. Ses diversnivelajn lingve grupojn gvidis sperta instruantaro: Volodymir Pacjurko el Ukrainio, Konstantin Tiĥomirov el Ruslando, Bernhard Schwaiger el Aŭstrio kaj ĉarmaj polinoj: Teresa Nemere, Halina Ziółkowska-Fiala kaj Małgosia Komarnicka. Tiu lasta brile prezentis Esperanton kaj ties kulturon dum ciklo de prelegoj en la pola lingvo por ĉiuj interesiĝantoj. Ĉiutage oni povis spekti interesajn filmojn de Roman Dobrzyński, riĉigitajn per liaj rakontoj.

Tiu eduka kaj lerniga parto de la feriado ne malhelpis al riĉa turisma programo. Antaŭtagmeze oni multe ekskursis (buse, piede kaj trajne) vizitante la plej belajn montarajn itinerojn de Góry Wałbrzyskie kaj aliajn lokajn vizitindaĵojn: ekzemple, la trian laŭ la grandeco Pollandan kastelon Książ, palmejon en Lubiechów kun interesaj kreskaĵoj kaj agrabla kafejeto, la parkon de miniaturoj en Kowary “Malsupra Silezio en pilolo” – loko, kie troviĝas belege cizelitaj la plej gravaj antikvaj konstruaĵoj de la regiono. Per trajno ni travojaĝis la plej belan parton de la trako laŭ la valo de la rivero Bóbr kaj admiris ĝiajn ĉarmajn panoramojn.

Gaja etoso regis dum vespera amuziĝado – ni multe kantis kaj dancis, promenis kaj babilis profitante eblecojn de ĉarma kuracloko. La jubileon honoris du grandiozaj koncertoj – de JoMo kaj Emanuel Rovere, kiuj por neesperantista spektantaro estis revelacio de nekonata kulturo kaj fariĝis la plej bona promocio de Esperanto.

Ŝajnas, ke kun granda ĝojo la urbestro de Szczawno Zdrój akceptis gratulojn de esperantistoj (i. a. el Herzberg kaj Lublin) pro la okazigo de jubileo kaj malkovro de memortabulo.

Ni esperas, ke tiu ĉarma kuracloko, signita per ĉeesto de nia Majstro – kun multaj parkoj, kuracaj akvoj, ĉarmaj kafejoj kaj… (plej grave) – gastamaj homoj fariĝos por multaj esperantistoj loko, kiun nepre oni devas viziti.

La plej proksima ebleco estos la venontjara (jam la 46a) IEF kaj JES 2013/14.

Ni kore invitas.

Teresa Pomorska

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216pomorska/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi