Al pli azia estonteco de UEA

Vortoj de komitatano Z

Raportoj pri la UK en Hanojo elstarigas la junecon de la loka esperantistaro. Ankaŭ tiu, kiu ne partoprenis la kongreson, povas konkludi tion el la fotoj, kiujn kongresanoj afiŝas en la reto. Estus interese vidi ankaŭ statistikojn pri la aĝostrukturo de tiu ĉi nekutima UK, sed verŝajne nur tre malmultaj UK-oj, se entute iu alia, estis organizitaj de tiel juna loka laborforto kiel tiu en Hanojo.

Al la kongresanoj el landoj kun laca, maljunula movado Hanojo devis esti esperiga sperto: almenaŭ en Vjetnamio kaj iuj aliaj aziaj landoj la Afero ŝajnas havi estontecon. En Vjetnamio ankaŭ la aŭtoritatoj ŝajne rilatas al Esperanto amike, ĉar ili disdonis ordenojn al pluraj esperantistoj kaj ankaŭ al Universala Esperanto-Asocio mem, kiu post pli ol duona jarcento en Roterdamo ankoraŭ atendas sian unuan nederlandan medalon.

Tamen, okcidentanoj ne nur pasive kovu esperon pri hela estonteco en Azio, sed ili, kaj kun ili UEA, flegu la tiean movadon. La graveco de la aziaj tigroj rapide kreskas en la monda ekonomio kaj monda vivo ĝenerale, sed tio ne reflektiĝas en la diskuto pri la strategio de UEA nek en la konsisto de la diskutantoj. Al azianoj tiu diskuto verŝajne estas volapukaĵo kaj apenaŭ tuŝas tion, kiel ili perceptas sian esperantistecon kaj kion ili atendas de UEA. Ĉe iuj ĝi povas plifortigi la senton pri duarangeco, kiu sento jam estas forta pro la privilegia facileco de Esperanto por okcidentanoj.

UEA havis jam tri prezidantojn el Azio kaj po unu-du azianojn en kelkaj estraroj. Ili tamen ne lasis tre profundajn spurojn kaj ne sukcesis esence ŝanĝi la okcidentan orientiĝon de UEA. La vaste respektata Lee Chong-Yeong el Koreio eĉ pli verve fokusiĝis al EU ol liaj antaŭaj kaj postaj kolegoj. Se Azio ne ricevas apartan atenton en la strategio de UEA, aziano en la estraro apenaŭ povas esti pli ol dekoracio, krom se tiu estas aparte forta personeco.

Historiistoj iam pristudu, ĉu antaŭ 30 jaroj UEA faris saĝan strategian elekton, kiam ĝi decidis esperantigi Afrikon. Tiu celo eĉ relative sukcesis, ĉar en iama dezerto de Esperantujo aperis multaj verdaj oazoj. Ilia vivtenado tamen kostis multe da mono, kiu apenaŭ donis tiom da movada rento, kiom oni atendis. Feliĉe UEA reviziis sian afrikan agadon kaj nun celas per malpli da mono pli altan kvaliton de la movado anstataŭ pli granda kvanto. Se ne antaŭ 30 jaroj, ĉu nun estu la vico de Azio?

Bona evoluo estas, ke UK jam okazis kelkfoje en Azio. Multaj azianoj ricevis la ŝancon sperti sian esperantistecon en la plej vera maniero, en vid-al-vida kontakto kun alilandanoj. Tio en si mem estas ege valora. La laboraj diskutoj de UEA tamen ankaŭ en aziaj UK-oj ŝajnas esti samaj kiel en Eŭropo anstataŭ uzi la ŝancon ekscii rekte de azianoj, kion por ili povus signifi UEA.

Almenaŭ postkongrese la gvidantoj de UEA tenu varmaj la kontaktojn kun siaj novaj vjetnamaj konatoj, ĉar tio, kion ili pensas, gravas por la estonteco de UEA multe pli ol tio, kion oni legas en la retlistoj.

Komitatano Z

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216kz/

7 komentoj pri “Al pli azia estonteco de UEA”


  1. V.B.

    UEA iras en Azio – UEA sekvas monon, kiu ankaŭ iras en Azio.
    Jam antaŭlonge mi asertis tion en Yahoo-diskutgrupoj, kiam diris, ke UEA perdos sian rolon en mondo, kaj aperos kelkaj lokaj centroj de movado, unuavice en Azio kaj en Suda Ameriko. Certe, eble movado ĉi-loka estos sub la egido de UEA, sed fakte ĝi ne estos kontrolata fare de UEA. Kiu pagas, tiu mendas muzikon.
    Esperantistoj malblindiĝas. Estas agrable vidi tion, malgraŭ mokoj, kiujn mi ricevis pro samaj pensoj kelkaj jaroj antaŭe.

  2. Lu Wunsch-Rolshoven

    Kiujn landojn komitatano Z celas per “landoj kun laca, maljunula movado”? Ĉu tiujn, kie loĝas la organizantoj de la renkontiĝoj de http://www.eventoj.hu/2012.htm , kie loĝas la kontribuantoj al Tatoeba, vikipedio, la traduko de Facebook kaj de Ubuntu, la kreantojn de Esperanto-muziko kaj de filmaj subtekstoj http://filmoj.net/ ktp.?

    Aŭ ĉu eble la moŝta komitatano Z miksas la vortojn “movado” kaj “asocio”?

  3. V.B.

    “Movado” nur estas formo de ekzisto de “asocio”.
    Amaso de “renkontiĝoj” aspektas granda, se vi rigardas elinterne de movado. Rigardu ĝin elekstere, kaj vi komprenos, ke monto ree naskigis muson.
    Kial mi devas uzi Facebook aŭ Ubuntu en esperanto? Por subteni iluziojn de fanatikuloj pri “vasta uzado de esperanto”? Sed por mi estas sufĉe komforta mia denaska lngvo. Mi rememoras kadukan dogmon – esperanto estas lingvo-peranto, dua post denaska lingvo. Movadanoj malsukcesas disvastigi esperanton ankaŭ pro falsa substituo de taskoj: ili proponas uzi esperanton nur por … uzi esperanton, sed ne por solvi verajn problemojn, uzante esperanton. Esperantigado de interfaco de Facebook – ne estas vera problemo, sed ĝia mencio en vico de movadaj “atingoj” bone indikas nivelon de movadana disvolviĝo.

  4. Uho

    Mi povas nur miri pri la naiveco de komitatano Z, kiu kredas, ke personaj afablaĵoj de kelkaj UEA-estraranoj babili kun vjetnamaj esperantistoj povas ŝanĝi la strukturan problemon de eŭrocentrismo en la Esperanto-movado, kiun eĉ azi-devenaj prezidantoj aŭ estraranoj ne sukcesis kaj daŭre ne sukcesas ŝanĝi. La movadoj en Orienta Azio (Ĉinio, Koreio, Japanio kaj ankaŭ Vjetnamio) havas sufiĉe longan tradicion – la ĉina kaj japana komponentoj samjaras kun la franca, ekzemple – kaj vivas per sia propra dinamiko. La vjetnamoj eble momente bezonas financan helpon por aĉeti eksterlandajn eldonaĵojn, sed tia helpo ne necesos dum longa tempo. La vera problemo fakte estas interkultura analfabeteco de okcidentaj (ĉefe eŭropaj) esperantistoj, kiuj ne pretas lerni el aziaj kolegoj. Nu, nia mondo mem ankoraŭ estas sufiĉe eŭro- aŭ okcidento-centrisma, sed ne-esperantistoj nun jam pretas lerni el orient-aziaj landoj: Nun, ekzemple, en Ĉinio estas amaso da okcidentanoj, kiuj lernas ne nur la ĉinan lingvon sed ankaŭ pri Ĉinio mem. Esperantistoj ĉie en la mondo estas iom pense eksmodaj, kaj ankaŭ tia estas nia kolegaro eŭropa: ankaŭ tiuj, kiuj volas “por la bono de azianoj” anstataŭigi ĉiun unuopan neologiismon per surogato en “facila Esperanto”, rifuzas lerni ion el Azio. Por vere havi azian perspektivon por Esperanto, necesus profunda kompreno pri la socia dinamiko malantaŭ la enradikiĝo de la lingvo en orient-aziaj landoj, por kio tamen absolute mankas preteco eĉ ekkompreni la fenomenon.

  5. Lu Wunsch-Rolshoven

    Dum V.B. skribis, ke ” “Movado” nur estas formo de ekzisto de “asocio” “, al mi kontraste ŝajnas, ke la movado (por la disvastigo de Esperanto, la kreskigo de Esperantujo, la organizado de Esperantujo ktp.) povas ekzisti en la formo de asocioj aŭ liberaj eksterretaj grupoj aŭ retaj grupoj aŭ unuopuloj aŭ entreprenetoj aŭ kooperativoj…

    Zamenhof kreis la bazon de Esperanto. Ĉiujare nun aperas cento da libroj, okazas ducento da renkontiĝoj ktp. Dum V.B. asertas, ke “monto ree naskigis muson”, mi kontraste opinias, ke jen muso naskis almenaŭ monteton.

    La nombro de renkontiĝoj aspektas granda, se vi komparas ĝin kun la pasinteco antaŭ dudek, tridek aŭ kvardek jaroj. Kaj, kompreneble, kompari la nunan staton kun la pasinteco estas la sola adekvata maniero por realisme taksi progreson.

    Sed ĉiukaze, mia aserto estis, ke jes, kelkaj homoj estas eble “lacaj kaj maljunaj”, sed ankaŭ en Eŭropo certe ne ĉiuj.

  6. V.B.

    “Ĉiujare nun aperas cento da libroj, okazas ducento da renkontiĝoj ktp.”

    Ĉu tio helpas al vi uzi esperanton kiel vera helplingvo?
    Vi eldonas cento de libroj… po 300 ekzempleroj ĉiu, kaj tiun 300 ekzempleron oni dicvendos dum jaroj.

    Ducento de renkontiĝoj, dum kiuj oni ne lernas uzi la lingvon praktike, nur preĝas al la lingvo…

    ” Dum V.B. asertas, ke “monto ree naskigis muson”, mi kontraste opinias, ke jen muso naskis almenaŭ monteton.”
    …kaj poste monteto naskos museton kaj tiel plu senĉese…
    Tio estas ĝusta karakterizado de aktuala e-movado.

    “La nombro de renkontiĝoj aspektas granda,”
    Sed valoro de renkontiĝoj estas tute nenia.

  7. Vladimir MININ

    Lu, ne atentu V.B.-on, cxar tute maleblas normale diskuti kun li. 🙁 Praktike cxiuj jam konvinkigxis pri tio.

Vi devas registriĝi por komenti.