Krynica denove kun Esperanto

La prezidantino de PEJ Dorota Rodzianko en la Esperanto-budo (Foto: Peter Baláž)

Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo.

Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala partnero, kutime starigas sian teamon de prelegantoj por la diskut-panelo. UEA kunfinancas la partoprenon de prelegantoj kaj same la Esperanto-standon. Pluraj volontuloj de PEJ (Pola Esperanto-Junularo) deĵoras en la Esperanto-budo por informi pri la lingvo, disdoni informilojn ktp.

La partopreno de Esperanto en la Forumo iĝis ebla danke al bona persona kontakto de Halina Komar kun la ĉeforganizantoj de la aranĝo kaj danke al ŝiaj helpemo kaj persistemo. Menciindas ke neniu alia civitana organizo tie havas sian budon, la Forumo estas kutime tre kosta por tiuj, kaj nur kelkaj grandegaj firmaoj prezentiĝas en kelkaj lokoj. Nur Esperanto ricevas daŭre senpage la eblon prezentiĝi.

Ĉi-jare la ĉefa temo de la Ekonomia Forumo estis: “Novaj vizioj por malfacilaj tempoj: Eŭropo kaj la mondo, konfrontantaj la krizon”.

Dum la Forumo okazas kutime pli ol ducento da prelegoj kaj diskutoj, ofte eĉ dek samtempe.

Partoprenis ĉ. 2 mil 500 personoj el la tuta mondo; ĉefe el Eŭropo kaj Azio, sed ankaŭ el Usono, Kanado k. a. Pluraj prezidentoj, ministroj, politikistoj, bankistoj, ekonomikistoj kaj amaso da ĵurnalistoj partoprenis la kunvenojn.

Eŭropa Esperanto-Unio proponis panel-diskuton kun la temo: “Kulturo: ĉu ankaŭ eŭropa, aŭ nur nacia?” Jozef Reinvart, Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor prezentis plurajn fenomenojn, rilatajn al la temo – ĉiam tuŝante ankaŭ Esperanton (de diversaj vidpunktoj).

Ĉi-jara partopreno kaj prezento de Esperanto en la Ekonomia Forumo estis sukcesaj: la panel-diskuto, disdonado de informiloj, kvizo pri Esperanto kun premioj, kaj tre bone videbla, sesmetra Esperanto-stando videbligis nian lingvon ekde la komenco ĝis la fino.

Hejmpaĝo de la Forumo: http://www.forum-ekonomiczne.pl/

Peter Baláž
EEU-estrarano

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216krynica/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Krynica denove kun Esperanto

  1. Bela, ĉarma juna polino! Gratulon!

  2. Jam de pluraj jaroj mi tra Esperanto aŭdas pri la pola ekonomia forumo, sed ĝi ŝajnas esti nekonata en okcidenta Eŭropo. Mi nenion trovas pri ĝi en la belga financa gazetaro. (Nura mencio estas el 2008, kaj ne rekte temis pri la forumo, sed pri enkonduko de eŭro en Pollando.)
    Antaŭ kelkaj jaroj (eble dum UK en Vilnius, mi ne certas) mi petis de esperantisto raporton pri la forumo por la revuo Monato, sed ne venis reago. Eble nun io estas raportinda?

Respondi