IJK-2012 denove en Vjetnamio

Inaŭguro de la 68a IJK en Hanojo: prezidanto de LKK Phượng Nguyễn (en Esperanto: Flama Floro) kaj vicprezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola. (Foto: Lê Minh Thu)

La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso komenciĝis la 5an de aŭgusto, unu tagon post la fermo de la 97a Universala Kongreso en la sama urbo, Hanojo – ĉefurbo de Vjetnamio. La samlokiĝon kaŭzis neatendite deviga ŝanĝo de planoj pri IJK, kiu origine devis okazi en Japanio; la japanaj gejunuloj komence de la jaro informis al TEJO ke ili ne sukcesos organizi la kongreson, kaj sekve vjetnamoj kuraĝe transprenis la taskon, kaj ene de duonjaro brile sukcesis.

Venis al la kongreso 145 partoprenantoj el 27 landoj.

La oficiala malfermo de la kongreso okazis la matenon de 6a de aŭgusto. En la domo de Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kun ĉeestantaj gravuloj kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj, Nguyễn Thi Phượng (Flama Floro, prezidantino de LKK) kaj Michael Boris Mandirola (vicprezidanto de TEJO) inaŭguris la 68an IJK-on. Sekvis la unua kunsido de la Komitato de TEJO, kiun momente vizitis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, salutinta la Komitaton nome de UEA. Posttagmeze okazis Lingva Festivalo, gvidita de Olga Ŝilajeva, kadre de kiu la kongresanoj povis partopreni prezentojn pri diversaj lingvoj kaj lingvajn fulm-kursojn. La pli malfrua hanoja surakva pupteatraĵo, tradicia vjetnama arto, altiris tiom da interesiĝantoj ke eĉ ne sufiĉis biletoj por ĉiuj.
(Foto: Lê Minh Thu)
La venontan matenon oni kune ekskursis al Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj al la Literatura Templo – la unua universitato de Vjetnamio. La ekskurson akompanis forta pluvo, tute kutima en Vjetnamio por tiu ĉi periodo de la jaro, sed sufiĉe surpriza por la eŭropanoj. Posttagmeze estis organizita aŭkcio, la celo de kiu estis kolekti monon por la apudhanoja orfejo “S.O.S.” – estis vendataj libroj, ĉapeloj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj kaj aliĝnumero 1 al la venontjara IJK; sume oni sukcesis kolekti pere de la aŭkcio pli ol 350 eŭrojn (preskaŭ 9,000,000 dongoj). Tiuj estis transdonitaj al la orfejo la venontan tagon.

Antaŭ la komenciĝo de la vespera programo tiutaga Michael Boris Mandirola solene transdonis al Rafael Henrique Zebretto kaj Alvaro Motta diplomojn pri elstara agado – distingon aljuĝatan fare de la Estraro de UEA. Ili ricevis tiujn ĉi diplomojn pro la sindediĉa laboro por Esperanto antaŭ kaj kadre de la tutmonda pridaŭripova konferenco Rio+20 en Brazilo.

La sekva tago komenciĝis per vizito de la Etnologia Muzeo, prezentanta la historion de la nacioj kiuj loĝis kaj loĝas en Vjetnamio (nur en la nord-okcidenta regiono troviĝas 5 minoritatoj). Posttagmeze la Komitato de TEJO estis diskutanta la jaran raporton de 2011/2012 kaj la Estraran laborplanon por 2012/2013; dume la ceteraj partoprenantoj ĝuis tre interesan koncerton kun Vjetnamaj tradiciaj muzikiloj. Sekvis diverstemaj prelegoj, kaj la tago estis konkludita en burĝa restoracio Sen (“lotuso” en la vjetnama), kiu ofertis nelimigitan elekton de manĝoj de diversaj tipoj kaj pluraj kuirartoj. Rizo, insektoj, viandaĵoj el strangaj korpopartoj, vegetaĵoj el strangaj plantoj, ĉiuj videblis sur la teleroj. La okupitajn per maĉado kongresanojn surprizis granda naskiĝtaga kuko – evidente, la Vjetnama Esperanto-Junulara Organizo havis jubileon! Post kantado de “Feliĉan naskiĝtagon!”, spontanee ekis kanto-batalo inter vjetnamoj kaj “cetero de la mondo”. Se tio ne sufiĉus, ĉirkaŭ la deserta tablo ariĝis granda rondo kaj oni ekdancis La Bambon rekte en la restoracio.

Tio ne malhelpis la ĵaŭdan matenon komenci eĉ antaŭ la 6a horo. Ĉiuj kongresanoj estis veturigitaj al Ba Vì – montara regiono okcidente de Hanojo. Tie, en leĝera etoso, okazis pluraj ludoj, konkursoj, dancadoj kaj noktaj babiladoj. La pluvego sekvis la IJK-n ankaŭ tien kaj meze de teama tasko-konkuro komplete ĉiujn malsekigis. Kombinante akvon kun akvo, la partoprenantoj ensaltis la naĝejon, kaj tie kunnaĝis La Bambon – verŝajne unika okazaĵo en la historio de IJK-oj.

Post la ripoza dua tago en Ba Vì, reveninte en Hanojon, oni spektis monologon pri la sendependeco de Brazilo, kiun sekvis prezento de tradicia brazila kampara geedziĝo kun ties gaja kampara danco Kvadrilo – ĝin partoprenis preskaŭ ĉiuj kongresanoj. La venonta mateno alportis kun si la solenan fermon de la 68a IJK kaj transdonon de la kongresa flago al Israelo – lando de la venontjara kongreso.

Estis anoncita la kongresa rezolucio, kiun aprobis pli antaŭe la komitatanoj:

La komitato de TEJO kunveninta en Hanojo, Vjetnamujo, kadre de la 68a Internacia Junulara Kongreso, ĝojas je la plenumo de valoroj kiel Amikeco, Frateco kaj Amo, kiuj estas bazaj valoroj por la Esperanto-movado kaj kiuj plene ĉefrolas en internaciaj Esperanto-renkontiĝoj.

La internacia junulara Esperanto-movado povas fieri pri tio, kaj ekzempli al la mondo pri sia internacikomunumeco. Tio tamen ne estas nur celo en si mem, sed ankaŭ inspiro kaj motivigo por junaj aktivuloj labori kaj kontribui al la disvastigo de Esperanto kiel interhoma komunikilo kaj solvo al internacikomunikaj problemoj.

En la junulara movado jam estas kutime labori kaj por evoluigo kaj fortigo de la Esperanto-komunumo kaj kulturo, samkiel por la disvastigo de la lingvo internacia, neŭtrale homa. Ni kredas ke la TEJO-agado povas esti pli komplete kaj amplekse difinita kiel raŭmisma finvenkismo.

Sergeo Gōren, Paweł Fischer-Kotowski, Karina Mąkosa

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/216ijk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi