Mozaiko kaj nevidebla lumo

Tomić, Senka. Lampiro en mozaiko = Svitac u mozaiku: [Poemaro] / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beograd: Interpress, 2011. – 96 p., il. – 200 ekz. – (Biblioteka Esperanto, №3).

La libro de Senka Tomić Lampiro en mozaiko enhavas kvardekon da “modernstilaj, liberformaj poemoj en la serba kaj en Esperanto”. Jam kelkfoje mi recenzis dulingvajn poemarojn, kie Esperanton paralelas slava lingvo, eĉ se ne libere regata de mi. Ĉiam estas interese kompari. Ĉi-foje ne temas pri traduko, nur ĉe unu peco estas menciita tradukinto, evidente la aŭtorino verkis en du lingvoj samtempe.

En ĉiu libro mi dekomence legas prezenton, antaŭ- aŭ postparolon por imagi, kio min atendas. Do ankaŭ nun. Sur p. 89 Zlatoje Martinov skribas (mi citas laŭlitere):

… ŝian enprofundiĝon en la lingvon tra tempaj tavoloj, ne estas hazarda afero, sed kontraŭe tio estas ago kiu revenigas al la vortoj ilian trezoron kiu estas perdita tra la ĉiutagaj nepoetaj utiligoj de la lingvo. Ĉi tiu poeta “purigo” de la lingvo estas ankoraŭ unu poeta provo en la impresa vico de l’ similaj, ke al si mem kaj al aliaj oni montru pravigon de la propra poezio. Neniu poeto donas al sia leganto pretaj solvoj kaj ne donas finfinajn respondojn por starigitaj demandoj. La tasko de ĉiu poeto estas nur starigi demandojn kaj gvidi la leganton tra galerio de sia majstreco.

Plurfoje mi legis ion similan en aliaj poemlibroj, ofte eĉ sen gramatikaj eraroj. Ĉiakaze, dankon pro la averto…

Nu jes, “moderna” poezio. Libera de ĉio – de rimoj, ritmo, interpunkcio, sencaj ligoj inter la vortoj kaj eĉ de la senco ĝenerale. Konforme al la modo. Kvankam tiu modo jam sufiĉe malnovas. Jam pasintjarcente mi skribis:

Bona poezio trovas resonancon en homa animo, oni ĉiam denove revenas al ŝatata poemo, ripetas ĝin en diversaj cirkonstancoj, serĉante konsilon aŭ konsolon. Oni parkerigas la poemon en junaĝo kaj povas reciti ĝin post jardekoj – certe, se ĝi indas. Ritmo kaj rimoj estas la plej efika memorfiksilo, kaj se publiko aprezis la poemon – tiu povos vivi jarcentojn. Tamen, ĉu iu kapablas precize reciti ion el nunaj “avangardaj” poeziaĵoj, lozaj kaj plumpaj, almenaŭ duonjaron post tralego? Certe ekzistas trafaj metaforoj, freŝaj vortkombinoj k. s., tamen kial rifuzi la plej potencan armilon, fidele servantan dum jarcentoj?
(Cerbe kaj Kore, 1998, №1, p. 5–6)

Ni vidu la promesitajn demandojn kaj iru tra la galerio de ŝia majstreco. Jen:

per vidspaco mi etendas
seman akvon
verso falas sur mian okulon
mi ekpalpebrumas en dolor’
kaj vokas, vokas
Infanecon
(Infaneco, p. 11)

Jen plu:

Man-ondoj en pezo de lumo
Forrajdis ien ĝis tagiĝo
tra longaj padoj de lunperiodoj
per rideto de si (ĝis) la luno
(Mi meznokto, p. 13)

Bele, ĉu? Tamen, ĉu vi ion komprenis? Preskaŭ ĉiun pecon eblas citi, ĉie estas la sama, hmm, aŭtora stilo. La paralelaj tekstoj, miakomprene, identas – ja ne estas problemo traduki, se ne necesas konservi ritmon kaj rimojn; ne klaras, kiu lingvoversio aperis pli frue, kaj eĉ ne gravas. Fojfoje iu vorto ial staras enkrampe – kaŝita senco en tio ne kapteblas.

Jen plia fragmento:

Mia rideto rekonas
la vian
post longa serĉado
en ombro
de elbruligita subkonscio
en memama boneco
kiu rekonas
nur sin
tra si-mem
(La rideto, p. 47)

Unu negrandan poemeton mi citu plene:

Lumigilo

Mi forvagis
je vortoj
nun tranoktas
je vejnoj plensangaj
kaŝita en ombroj
de la nokto
Sed
tiu mallumo
tiu trafluado
en tiu belega
postrestado
ĉu ne,
tio estas mi
tio estas ekzistado

Eble sufiĉas. Decidu mem, ĉu kaj kiel la aŭtorino respondis la demandojn pri senco kaj motivo de propra verkado, menciitajn en la postparolo; ĉu vere post la ekkono de ŝia poezio, ŝajnas ke ni estas pli eblecriĉaj por ilin respondi. Aŭ eble vi, traleginte ĉion ĉi, decidos, ke ankaŭ vi mem povas verki sammaniere. Tiakaze konsideru mian konsilon, esprimitan antaŭ multaj jaroj:

Kaj fine mi riskus proponi tre efikan manieron por verki modernajn poeziaĵojn: preni ajnan mezaĝan, laŭeble kleran viron, ebriigi lin ĝis tia stato, ke li ankoraŭ povu paroli, sed ne plu klare pensu; paroligi, registri lian paroladon kaj surpaperigi ĝin, kun ne pli ol po tri vortoj en ĉiu linio. Tiamaniere vi havos ŝancon iĝi moda kaj ŝatata poeto – se vi, certe, al neniu malkaŝos la sekreton de via krea metodo…
(La Ondo de Esperanto, 1998. №7, p. 15–16)

Valentin Melnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/09/215recenzo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi