Kontribuo al la mondlingva historio

Kuhn, Hans-Dieter. Die Plansprachen Volapük und Esperanto in Konstanz. Geschichte und lokale Ereignisse. – Konstanz: Hartung-Gorre Verlag, 2010. – 133 p., il.

Antaŭ cent jaroj, la 16an de aŭgusto 1912, mortis Johann Martin Schleyer, la germana prelato kiu kreis Volapükon, la unuan planlingvon kiu estis grandskale praktikita. Por honori tiun datrevenon la Bavaria Ŝtata Biblioteko ĉi-somere okazigas specialan ekspozicion Inter Utopio kaj Realeco: Konstruitaj Lingvoj por la Tutmondiĝo. Ĝuste pro tio la antaŭnelonga publikigo de la nuna verko estas aparte aktuala kaj bonvena.

Fakte la volapuka parto de la libro estis nur hazardo. Origine la aŭtoro, Hans-Dieter Kuhn, kiu mem loĝas en la urbo Konstanco en suda Germanio kie mortis Schleyer, pensis nur pri malgranda kroniko kiu prezentus nur la Esperanto-historion de la urbo. Pro la multnombraj artikoloj pri Volapük kiujn li malkovris dum sia plurjara esplorado li plilarĝigis la temaron de la libro al ĉi tiu pionira planlingvo kiu estis tiom grava por la urbo.

Tio estis bonŝanca hazardo, ĉar la historio de la Esperanto-movado en Konstanco, kvankam sendube interesa por lokanoj, ne estas tiom rimarkinda por aliaj legantoj. Male ekzistas malmultaj verkoj kiuj tiel detale skizas la historion de Volapük. Ĝi skribas pri la movado ne nur en Konstanco sed tutmonde.

La aŭtoro ĝuste diras, ke la gramatiko kaj vortaro de la mondlingvo de Schleyer estas kompare kun multaj aliaj lingvoj lernebla sen granda peno. Li priskribis kiel la lingvo fulmorapide disvastiĝis kaj kiel ĝi forvelkis.

Per la libro la leganto povas konatiĝi kun multaj interesaj faktoj pri la vivo de Schleyer kaj lia lingvo – interalie pri lia renkontiĝo kun Papo Pius IX en aprilo 1875, pri liaj kvar monatoj en malliberejo en Rastatt en la sama jaro (pro prediko kontraŭ la socialismo!), pri liaj kontaktoj kun la Grandduko Friederich I de Badeno kaj kun la germana imperiestro Wilhelm I (kies filino Luise multe intereiĝis pri liaj predikoj).

Oni legas pri la lojaleco de Schleyer al la nova dogmo de Papa neeraripovo kaj pri lia malamikeco al la Malnovkatolikoj (kiuj malakceptis tiun doktrinon) kaj al la Liberaluloj dum la tempo de la Kulturkampf (Kulturbatalo) en Germanio. Kuhn fakte sugestas ke la streĉitaj rilatoj inter Schleyer kaj la membroj de lia preĝejo en Krumbach, kie li estis pastro inter 1867 kaj 1875, donis al li pli da libertempo por okupiĝi pri siaj lingvaj studoj – li studis onidire 55 lingvojn.

Laŭ Kuhn, la kreinto de Volapük faris en Krumbach la plej grandan parton de la preparaj laboroj por la unua mondlingvo. En Litzelstetten, la parokio apud Konstanco kien li translokiĝis je la fino de 1875, sekvis la detala laboro kiu finiĝis per la publikigo de la lingvo.

En 1888 Schleyer mem diris, ke li ekhavis la ideon de mondortografio kaj mondlingvo dum sia tempo en Krumbach. Estis je la fino de tiu periodo ke okazis la privata renkontiĝo kun la Papo, al kiu, laŭ Kuhn (sen citi fontojn), li anoncis sian planon por krei mondlingvon.

Tamen Kuhn ne donas pruvaĵojn por sia aserto ke Schleyer komencis sian lingvon jam antaŭ sia periodo en Litzelstetten. Li mencias lian pli fruan projekton Völkerdolmetsch (Interpretistoj de la Nacioj), sed tio estiĝis nur en 1877.

Kuhn ĝuste skribas ke Schleyer aktive laboris je sia lingvo ĝis la fino de sia vivo, sed, sekvante aliajn esploristojn, li diras ke la Datuval (granda inventisto) devis en 1908 haltigi la aperon de sia gazeto Volapükabled, speco de centra organo de la Volapük-movado. Tamen en la kolekto pri planlingvoj en Vieno ekzistas listo de abonantoj al la revuo post 1908, manskribita de Schleyer mem. Ĝi interrompiĝis nur en aŭgusto 1912, la monato en kiu li mortis.

Kuhn mencias ke la volapüka movado postvivis sian kreinton, kaj ke depost 1984 la brito Brian Bishop estas la sepa cifal (ĉefo) de la lingvo, tamen li eraras dirante ke ĉiuj nunaj parolantoj estas ankaŭ esperantistoj. Li skribas surbaze de ne plu aktuala artikolo en Vikipedio ke Bishop havas problemojn trovi posteulon. Fakte la nuna cifal jam antaŭ pluraj jaroj elektis la personon kiu transprenos la oficon.

La Esperanto-movado heredis multajn elementojn de sia antaŭulo, kvankam la plejmulto de esperantistoj ne konscias pri tio. Kiel indikis la Volapükologo Reinhard Haupenthal, Volapük havis sian centran organon, siajn mondkongresojn, siajn landajn kaj lokajn organizaĵojn, sian akademion, sian kulton pri la kreinto de la lingvo kaj sian propran himnon. Iuj sugestas ke Zamenhof eĉ tiris iujn elementojn de sia lingvo de tiu de Schleyer.

Pri sia libro Kuhn skribas ke ĝi eble vekos la intereson de iuj legantoj okupiĝi pli profunde pri iu planlingvo kaj tiel mem havigi al si internaciajn kontaktojn. Espereble ĝi kontribuos al tiu meritplena celo.

Donald Gasper

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/08/recenzo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kontribuo al la mondlingva historio1

  1. Marek Blahuš diras:

    Mi ĵus ekhavis tiun libron dum mia restado en Konstanz. Ĝi estas tre interesa! Dankon pro la recenzo de ĝi ĉi tie.

    La menciitan eraron en la germana Vikipedio (artikolo Volapük) mi korektis. Memoru ke en Vikipedio ekzistas la regulo: “Redaktu kun kuraĝo!” Do se oni malkovras tie eraron, la plej bona afero estas mem klaki la butonon “redakti” kaj korekti la mison (ĉi-kaze: ŝanĝi unu frazon). Nur la dua plej bona afero estas atentigi pri tio publike, kun espero ke iu alia korektos tion – do dankon tamen ankaŭ pro tiu helpo! 🙂

Respondi