IEK: Sciencfikcio kaj Robotoj

Konferencanoj en la Litomiŝla tombejo ĉe la lasta ripozejo de Karolo Piĉ (Foto: Petro Chrdle)

Sur la kovrilpaĝo de la junia Ondo aperas la kvar membroj de la Ibera Grupo. Venis al ni Abel Montagut en 2008, kiam IEK (Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK) okazis en Slovenio, kaj Miguel Gutiérrez Aduriz ĉi-jare por IEK, kiu okazis de la 14a ĝis la 20a de julio 2012 en la ĉeĥa urbeto Svitavy.

“Sciencfikcio kaj Robotoj!” estis la temo en nia rondo, elektita en Herzberg-am-Harz antaŭ du jaroj. Pri ĝi prelegis unue Petro Chrdle, kiu ĵus eldonis la dramon R.U.R. de Karel Čapek. Li prelegis pri la du fratoj Čapek, ĉar Josef proponis la vorton “roboto”, kiu iĝis tutmonda. Je la fino de la semajno ni spektis teatraĵon tiele titolitan, kaj altnivele rolludis junuloj de la urba liceo, kiuj bele elparolis Esperanton. Reĝisoris Radka Oblouková.

Istvan Nemere (Foto: Petro Chrdle)Toon Witkam, kiu proponis la temon, prezentis la verkon Terra de István Nemere, kiu mem venis kaj parolis pri la estiĝo de la vivo sur la Tero kaj demandis sin, ĉu eble ĝi devenis el alia kosmoparto dismetita de alia estaĵo pli matura, kaj pri la evoluo de la vivo en la Tero. Li estas konvinkita, ke iam la homo estos devigata elmigri de sia medie difektita planedo al eble alia galaksio.

Miguel Gutiérrez enmetis mirindan gamon de interesaj ideoj, kiuj instigis viglajn reag-diskutojn ĉe la aŭskultantaro. Li ricevis multe da aplaŭdoj, eĉ se ne ĉiuj konsentis pri la proponitaj ideoj. La temo tuŝis filozofiajn terenojn: “De kie devenas la vivo?” kaj “Estonte, kiun rolon elprenos robotoj?” Ni debatis pri la danĝero, kiu kaŝiĝas en tiu evoluo. Li ankaŭ prezentis numerojn de sia libroserio Sferoj (SciencFikciaj eroj).

Miguel Gutiérrez (Foto: Eric Laubacher)

Miguel Gutiérrez prezentas sian legendan (ankaŭ leg-endan) serion “Sferoj” (Foto: Eric Laubacher)

Mikaelo Bronŝtejn regalis nin per fotoj kaj rakonto pri la fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij, sciencfikciaj aŭtoroj konataj ne nur en Ruslando, kaj kunportis diversajn verkojn de ili.

Mélanie Maradan surprizis nin pri Zorg-robotoj: ili jam ekzistas en Japanio, helpas handikapulojn, kiuj povas plenumi neniun taskon. Ili estas stirataj helpe de voĉaj komandoj. Sed kiel alparoli ilin? Estas bezonata nova lingvo, kiu malebligas ambiguajn, miskompreneblajn komandojn. Ŝi kunlaboras en tiucela projekto.

Ĉar ni kunvenis en ege bela biblioteko de la Ottendorfer-domo, Detlev Blanke kaj Miroslav Malovec gvidis la seminarion: “Esperanto-Bibliotekoj kaj Arkivoj. Kiel savi la materialon?” Grave estas jure certigi statuson ankaŭ de la propraj kolektoj ĝustatempe.

Dumtempe, Stano Marček gvidis Esperanto-kurson al dudeko da lernantoj, entuziasmigitaj de lia metodo.

Akceptis nin la urbestro David Šimek kaj Jana Pernicová, membro de konsilio de Pardubice-regiono. Nia aranĝo estis mirige bone organizita de Petro Chrdle, kiu bedaŭrinde diris, ke li faras tion por la lasta fojo, ĉar li deziras nun dediĉi sian tutan tempon al eldonado. Libuše Dvořaková, prezidanto de la Klubo de Esperanto-Amikoj en Svitavy, ĉarme, efike kaj diskrete klopodis pri ĉio kun tuta teamo.

Ni aŭskultis koncertojn de Mikaelo Bronŝtejn kun Elena Puchova kaj Dmitrij Dovžik, kantojn en la hispana, ĉeĥa kaj aliaj lingvoj de Miroslav Smyčka kaj Pavla Dvořaková. Gerrit Berveling prezentis al ni siajn tradukojn de Antologio Latina, Margit Turková deklamis omaĝe al la fantazianto Čestmir Vídman, kaj Russ William kaj Anna Skudlarska prezentis al ni filmon, kiun ili lerte subtitoligis Esperanten: Seksmisio, kies fino estas tute neatendita!

Ne mankis solena ekumena diservo, kiun gvidis pastroj Gerrit Berveling kaj Zdenĕk Gerhard Klimeš kun helpo de laiko Pavel Polnický.

Foto: Eric LaubacherSvitavy ekde nun disponas pri ĵus plantita tilia Esperanto-arbo, kies apudstarantan memorŝtonon senvualigis kune OSIEK prezidantino Anne Jausions kaj la urbestro Pavel Šimek.

Multe da surprizoj rezervis al ni la temo, sed ankaŭ la malkovro de la regiono: ne nur la beleta urbo Svitavy, sed ankaŭ tiu, kiu fondis ĝin: Litomiŝlo, kaj unufoje pli, post la vizito de tiu ĉi urbo, tre bone tradukita de Pavla Dvořáková, ni honoris la tombon de Karolo Piĉ, same kiel en 2001. Alian tagon Moravská Třebová senvualigis al ni siajn monumentojn.

Je la fino, la OSIEK-Premio estis atribuita al István Ertl pro lia traduko de Sensorteco de Imre Kertész.

La sekva IEK okazos de la 20a ĝis la 26a de julio 2013 en Saint-Amand-Montrond, meze de Francio kaj estos organizita de Ĵak LePuil kaj Armela Le Quint. La temo estos: Esperanto kaj Muziko.

Anne Jausions

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/08/215iek/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi