Konferenco de ILEI: Impona fino al belega semajno

Ĉinaj gestudentoj en Kunmingo (Foto: LEE Jung-kee)

Fariĝis tradicio, ke ILEI kadre de sia ĉiujara konferenco starigu dialogon kun ne-esperantistaj universitatanoj spertaj pri lingvoj, kulturo aŭ iu aspekto de la konferenca temo. Tio realiĝis en tuttaga simpozio la 25an de julio 2012 kun deko da prezentantoj, ĉiu prilumanta iun aspekton de la kongresa temo: ‘La arto de komunikado, komunikado de artoj’. La temo aparte aktualas en la provinco Yunnan, kiu entenas loĝantojn kun ĉ. 25 etnaj grupoj, la plimulto kun apartaj lingvoj, alfabetoj, kutimoj kaj artformoj. Grandas la bezono por komunikado inter tiuj malplimultoj.

La prelegoj okazis en du lingvoj, la ĉina kaj Esperanto. Tradukitaj tekstoj estis montritaj ekrane por rapidigi la progreson kaj permesi seninterrompan paroladon. Diskuto-tempo restis post ĉiu prelego. La 150-seĝa aŭditorio estis tute plena tra la tago

La ĉinaj referantoj, plejparte junaj, ricevis informojn pri Esperanto, pere de la tiulingvaj prezentaĵoj kaj ankaŭ pro la diskutoj kaj koridoraj interparoloj. Entute sukcesa aranĝo, organizita grandparte de la Kunminga Arta Kolegio, kie okazis la simpozio.

La lasta tago de la 45a Konferenco de ILEI, la 26a de julio, komenciĝis per forumo pri estontaj planoj, sekvita de la lasta komitatkunsido, en kiu, post la plia fruaj akcepto de la sekcioj el Vjetnamio kaj Mongolio, tria nova azia landa sekcio estis akceptita – Nepalo. Posttagmeze okazis sukcesa Lingva Festivalo, en kiu estis prezentitaj 18 lingvoj; tio altiris ankaŭ studentojn el la kolegio.

Vespere okazis la solena fermo kaj adiaŭa koncerto. Denove, restis neniu libera sidloko en la 300-seĝa aŭditorio kaj ĉio estis filmita. Parolis unue la prezidanto de ILEI, kiu esprimis la kontenton kaj dankon de la partoprenintoj, kiuj ja povis vidi tra la semajno kolegiajn artistostudentojn, kiuj evidente lernadis kaj ekzercadis kun ĝojo kaj sindediĉo. Li konigis la finsumon de aliĝintoj (113) kaj partoprenintoj (104). Sekve temas grandmarĝene pri la plej granda ekstereŭropa konferenco iam ajn, kaj – superante Kopenhagon – la plej granda konferenco de la lastaj 26 jaroj. Sekvis dankoj kaj donacoj – al la kolegio, LKK, prelegintoj, komitataj kaj pliaj helpintoj. Restis kun la ĉina sekcio kaj la kolegio bona kolekto de ligaj eldonaĵoj.

Lastan prelegan lokon ricevis la prezidanto de la arta kolegio, s-ro Duan Yongxing, kiu en Esperanto elkore gratulis nin pro la fruktoplenaj rezultoj de la konferenco kaj la simpozio. Li refoje esprimis deziron, ke la kolegio kaj ILEI povos longdaŭre kunlabori, laŭ konkretaj proponoj faritaj (kiujn ni anoncos poste). Fine de la parolo la du prezidantoj kune deklaris la fermon de la konferenco.

Sekvis 25-kapa koruso, kiu kantis la himnon laŭ vigla interpreto; tio servis kiel komencpunkto por la koncerto, kiu enhavis ĉefe kantajn erojn, sed kun ankaŭ imponaj dancprezentoj. La finon markis adiaŭaj kantoj en Esperanto, dum kiu videblis fone sur giganta ekrano cento da profesinivele faritaj fotoj el nia konferenca semajno – bela memorigo pri la neforgeseblaj tagoj kune pasigitaj. Kronis la vesperon piroteknikaĵa spektaklo tuj ekster la koncertejo.

Stefan MacGill
Prezidanto de ILEI

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/07/ilei-5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi