Komentoj pri: Nenio ŝanĝiĝis

De: Ferdinand Cesarano
Estante amanto de la futbalo de la kluboj, ne de la naciaj teamoj, mi emas rigardi la internaciajn turnirojn kun ĉagreno. (Mi ĉagreniĝas pro mia abomeno al la naciismo; tiu abomeno estas unu el la ĉefaj kialoj de mia Esperantistiĝo.) Kontraste, mi rigardas plenĝoje la Ĉampion-Ligon. Sed, fine, la grandajn internaciajn turnirojn mi ne povas ignori, pro la alt-niveleco de multaj el iliaj matĉoj.

La ĉi-jara turniro Eŭro estis tre ĝuebla. Anglio, la nacia teamo de mi plej preferata, ludis bone — eĉ se defendeme. (Notu ke la bela futbalo konsistas ne sole el la atakado sed ankaŭ el la defendado.) Ĝi malvenkis en la kvaronfinalo kontraŭ Italio ĉefe pro la ludado belega kaj genia fare de la itala mez-kampisto Andrea Pirlo.

La bono de la turniro Eŭro estas tio, ke ĝin partoprenas nur 16 teamoj; pro tio estas tiuturnire malmultaj matĉoj inter la teamoj de fortoj vaste malsamaj. Ekz-e: en la ĉi-jara turniro, la sola teamo vere malforta estis Irlando.

Tio draste kontrastas al la Mond-Pokalo, kiun partoprenas 200 teamoj. (Mi ŝercas — ĝin partoprenas 32 teamoj; tio estas nombro tro granda.) Tiu turniro do ĉiam enhavas multajn teamojn malfortajn. Pro tio, tiu turniro tro longe daŭras; kaj okazas tiuturnire multaj matĉoj neinteresaj.

Sed, UEFA malsaĝe decidis ŝanĝi tiun bonan trajton de la turniro Eŭro: la sekvontan turniron (je 2016) partoprenos 24 teamoj. Tio estas decido tre bedaŭrinda, kiu certe malaltigos la kvaliton de tiu turniro.

Jam sufiĉas (tromultas, ĉu?) unu Mond-Pokalo; ne estas bezonata alia turniro tia.