Nenio ŝanĝiĝis

Hispanio – ĉampiono de Eŭropo 2012

La eŭropa futbalĉampionado, kiu la unuan fojon okazis en orienteŭropaj landoj (Pollando kaj Ukrainio) finiĝis per sufiĉe prognozebla venko de Hispanio. La nacia teamo de ĉi tiu lando fariĝis la unua en la historio, kiu ĉampioniĝis 3-foje sinsekve en tri grandaj turniroj: du eŭropaj kaj unu monda. Siavice la hispana ĉeftrejnisto Vicente del Bosce faris sian rekordon: li nun havas en sia “bagaĝo” trejnovenkojn en la eŭropa ĉampionado (2012), la monda (2010), kaj krome kune kun madrida Real li dufoje triumfis en la Ĉampiona Ligo (2000, 2002). Plia rekordo estas la rezulto de la finalo: neniam antaŭe la decida matĉo finiĝis kun tioma avantaĝo: 4:0 (venkitaj estis la italoj). Krome estas la unua fojo, kiam eŭropa triumfanto sukcese defendis la titolon – pli frue la kontinenta ĉampiono nepre ne ripetis sian sukceson sekvafoje

Ĝenerale la ĉampionado pasis sen sensacioj – gajnis la favorato, preskaŭ ĉiuj fortaj teamoj promociiĝis en la kvaronfinalon. Nur iom neatendita estis la malsukceso de la “mastroj” de la turniro – Pollando kaj Ukrainio. Ambaŭ teamoj ne pluiris post la grupa etapo.

Grupo A.

Ĉi tiu grupo estis konsiderata la plej facila, ĉar ĉiuj teamoj estis pli-malpli egalfortaj kaj rajtis esperi je sukceso. Do des pli neatendita estis la rezulto: Pollando, malgraŭ la mastra statuso, restis lasta en la grupo, kaj Rusio ne iris plu. La unuan kaj duan lokojn okupis Ĉeĥio kaj Grekio.

Grupo B.

Male ĉi grupo estis nomita “la morta grupo”, ĉar tie kolektiĝis tri fortegaj teamoj, kies partopreno eĉ en finalo ne estus surprizo: Germanio, Nederlando kaj Portugalio. La grupon kompletigis la Eŭroĉampiono-1992 Danio. Do iu devis malgajni. Ni menciis mankon de sensacioj – ioma ŝoko nur estis rezulto de Nederlando, kiu malgajnis ĉiujn tri matĉojn. Konsiderante, ke la teamo antaŭ 2 jaroj ludis en la finalo de la monda ĉampionado, la rezulto efektive estas mismirinda. Inverse Germanio trifoje gajnis kaj kune kun Portugalio iris en la kvaronfinalon.

Grupo C.

La unua matĉo en ĉi tiu grupo kunigis teamojn, kiuj post tri semajnoj denove renkontiĝis – jam en la finalo. Estis Hispanio kaj Italio, kaj tiam ili finis la ludon senvenke: 1:1. Kiel konkludeblas, la aliaj du teamoj restis en la 3a kaj 4a lokoj – temas pri Kroatio kaj Irlando. Ĉi-lasta iĝis la malplej forta teamo de la ĉampionado – same kiel Nederlando ĝi malgajnis ĉiujn matĉojn. Interese, ke se en la lasta grupa ludo la kroatoj kaj la hispanoj finus 2:2, ili ambaŭ pluiris, dum la italoj restus en la 3a loko. Sed feliĉe malhonesta ludo ne okazis.

Grupo D.

Tute ne estis surpriza la fina rezulto – ne pluiris Ukrainio kaj Svedio, dum Anglio kaj Francio jes. Sed malgraŭ tio unu matĉo de ĉi grupo longe estos memorata: temas pri la venko de Anglio super Ukrainio 1:0. En la 62a minuto, jam kiam la angloj enĵetis golon, ukrainia atakanto Marko Dević faris fortegan ŝoton kaj la pilko plene transiris la golejan linion, kaj nur poste ĝin, la pilkon, reenŝotis angla futbalisto. La golo ne estis fiksita, kio kaŭzis novan ondon de kritiko kontraŭ la monda futbala registaro, kiu ne volas uzi modernajn teknologiojn por solvi tiajn situaciojn. Sepp Blatter, prezidanto de FIFA, baldaŭ skribis en sia twitter: “Post la lastnokta matĉo GLT (gol-linia teknologio. – G.A.) ne plu estas alternativo, sed neceso”.

Kvaronfinaloj.

Ĉeĥio 0:1 Portugalio. La ĉeĥoj preskaŭ tutan tempon sukcese rezistis, sed en la 79a minuto Cristiano Ronaldo enŝotis la solan golon en ĉi tiu matĉo.

Hispanio 2:0 Francio. Xabi Alonso, kiu ludis la centan matĉon en la hispania nacia teamo, faris la rezulton. Li golis ambaŭfoje, en la 19a kaj 90a minutoj.

Anglio 0:0 Italio (punŝotoj – 2:4). Estis sengola kvankam interesega matĉo, kiu finiĝis nur per la punŝota serio, kie pli sukcesaj estis la italoj. Daŭre validas la punŝota “damno” super Anglio: jam multegfoje ĉi tiu teamo malvenkas ĉi-maniere.

Germanio 4:2 Grekio. La matĉo pruvis, ke la germanoj povas plifortiĝi tiam, kiam necesas: en la 55a minuto la greko Samaras faris la rezulton 1:1, kaj ene de sekvaj 13 minutoj Germanio enŝotis 3 pliajn golojn.

Duonfinaloj.

Portugalio 0:0 Hispanio (punŝotoj – 2:4). Malgraŭ la identa rezulto kun la kvaronfinalo Anglio-Italio, la ludo mem estis sufiĉe malinteresa. En la futbala punŝota loterio pli bonŝancaj estis la hispanoj. La decidan misŝoton faris defendanto de la peterburga Zenit Bruno Alves.

Germanio 1:2 Italio. Longan tempon antaŭ la starto de Eŭro-2012 oni prognozis, ke la finalon trafos Hispanio kaj Germanio. Tiel okazus, se la italia atakanto Mario Balotelli ne ludus sian plej bonan matĉon kontraŭ Germanio. Li enŝotis du belegajn golojn kaj Germanio nur en la pleja fino de la matĉo respondis per sukcesa punŝoto.

Finalo.

Hispanio 4:0 Italio. La ludo povus finiĝi per venko de ambaŭ teamoj, sed apenaŭ oni atendis tian avantaĝon. Sendube la hispanoj ludis fortege kaj ilia venko estis justa. Aparte menciendas, ke ĉiujn kvar golojn enŝotis variaj futbalistoj: David Silva, Jordi Alba, Fernando Torres kaj Juan Mata. Tio plej bone karakterizas la hispanian teamon: tie ne estas unu stelulo, kiu decidas sorton de matĉoj. La teamo mem estas stela, kaj tie ĉiu futbalisto estas mondnivela.

Estas kvin ludantoj en la ĉampionado, kiuj enŝotis 3 golojn (neniu sukcesis fari pli): Alan Dzagojev (Rusio), Cristiano Ronaldo (Portugalio), Fernando Torres (Hispanio), Mario Balotelli (Italio), Mario Gómez (Germanio) kaj Mario Mandžukić (Kroatio).

Jam kvin ĉeftrejnistoj demisiis el siaj teamoj: Dirk Advocaat (nederlandano, trejnis rusian teamon), Laurent Blanc (Francio), Bert van Marwijk (Nederlando), Slaven Bilić (Kroatio) kaj Franciszek Smuda (Pollando).

Kio sekvos?

Ne estas kaŭzoj por pensi, ke Hispanio perdos siajn poziciojn. La ludantoj estas ankoraŭ sufiĉe junaj kaj sendube Hispanio (r)estos unu el ĉefaj favoratoj de la sekva mondĉampionado, kiu okazos en Brazilo. Same kiel Italio, Portugalio kaj Germanio, kiuj aspektis tute bone en la ĵusa Eŭro. La ĉefa konkludo, farebla post la turniro, estas ke ĝenerale en la eŭropa futbalo nenio ŝanĝiĝis.

Grigorij Arosev

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/07/futbalo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nenio ŝanĝiĝis1

  1. Estante amanto de la futbalo de la kluboj, ne de la naciaj teamoj, mi emas rigardi la internaciajn turnirojn kun ĉagreno. (Mi ĉagreniĝas pro mia abomeno al la naciismo; tiu abomeno estas unu el la ĉefaj kialoj de mia Esperantistiĝo.) Kontraste, mi rigardas plenĝoje la Ĉampion-Ligon. Sed, fine, la grandajn internaciajn turnirojn mi ne povas ignori, pro la alt-niveleco de multaj el iliaj matĉoj.

    La ĉi-jara turniro Eŭro estis tre ĝuebla. Anglio, la nacia teamo de mi plej preferata, ludis bone — eĉ se defendeme. (Notu ke la bela futbalo konsistas ne sole el la atakado sed ankaŭ el la defendado.) Ĝi malvenkis en la kvaronfinalo kontraŭ Italio ĉefe pro la ludado belega kaj genia fare de la itala mez-kampisto Andrea Pirlo.

    La bono de la turniro Eŭro estas tio, ke ĝin partoprenas nur 16 teamoj; pro tio estas tiuturnire malmultaj matĉoj inter la teamoj de fortoj vaste malsamaj. Ekz-e: en la ĉi-jara turniro, la sola teamo vere malforta estis Irlando.

    Tio draste kontrastas al la Mond-Pokalo, kiun partoprenas 200 teamoj. (Mi ŝercas — ĝin partoprenas 32 teamoj; tio estas nombro tro granda.) Tiu turniro do ĉiam enhavas multajn teamojn malfortajn. Pro tio, tiu turniro tro longe daŭras; kaj okazas tiuturnire multaj matĉoj neinteresaj.

    Sed, UEFA malsaĝe decidis ŝanĝi tiun bonan trajton de la turniro Eŭro: la sekvontan turniron (je 2016) partoprenos 24 teamoj. Tio estas decido tre bedaŭrinda, kiu certe malaltigos la kvaliton de tiu turniro.

    Jam sufiĉas (tromultas, ĉu?) unu Mond-Pokalo; ne estas bezonata alia turniro tia.

Respondi