Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

ESF fondas plen-proprietan filion por mastrumi la daŭran disvolvadon de projektoj kiel lernu.net, la bone konata multlingva retejo por lerni Esperanton.

En Montrealo, Kanado, dum sia jara strategia sesio, la ESF-estraro nomumis Erin Piateski kiel fondan ĝeneralan direktoron de la nova kompanio, kiu estos registrita en Vaŝingtono, Usono, sub la nomo ESF-enrete.

“Nia celo estas igi la diversajn retprojektojn finance memstaraj, kaj samtempe certigi ke tiuj projektoj ne ekdominos la tutan prioritataron de la Fondaĵo”, – diris ESF-prezidanto Mark Fettes. – “La evoluo de Lernu ege kuraĝigas nin, kaj ni daŭre konstruos sur ĝia sukceso. Dum la pasintaj kelkaj jaroj Erin grave rolas en la strategia planado de niaj retprojektoj, kaj ni ĝojas bonvenigi ŝin en ĉi tiun novan rolon”.

Mekanika inĝeniero diplomita de MIT (Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono), Piateski estas aktive engaĝita kun Lernu jam de antaŭ ties lanĉo en 2002. Kiel ĝenerala direktoro ŝi proksime kunlaboros kun aliaj membroj de la kerna mastruma teamo de la retejo. Ŝiaj prioritatoj inkluzivas strategian planadon, kreadon de partnerecoj kun individuoj kaj organizoj, kaj mastrumadon de la centoj da volontuloj de la retejo.

“Lernu jam estas la plej granda enreta komunumo de Esperanto-parolantoj kaj Esperanto-lernantoj”, – rimarkis Piateski. – “ESF ludis esencan rolon en la disvolvado de la retejo, kaj ni antaŭĝuas ampleksigi ĉi tiun rilaton per ESF-enrete. Laŭ ni, la projekto estas en unika pozicio stimuli kunlaboron inter Esperanto-parolantoj tutmonde kaj plividebligi Esperanton ĉe la ĝenerala publiko”.

Unu plena tago de la montreala kunveno estis dediĉita al planoj por modernigi kaj ampleksigi Lernu per novaj kursoj, forumoj, kaj ampleksa biblioteko, ĉiuj integritaj en plibonigitan teknikan fundamenton. Lanĉo de la nova retejo estas planata por proksimume koincidi kun la deka datreveno de Lernu fine de 2012 aŭ komence de 2013.

Ĉu vi lernis Esperanton per Lernu? Ĉu vi konas iun kiu lernis Esperanton dank’ al Lernu? Ĉu vi subtenas la ideon de ampleksa, moderna, efika Esperanto-lerna retejo alirebla ĉie tra la mondo? Se vi respondis “jes” al iu el tiuj demandoj, bv. montri vian subtenon per donaco al la kampanjo “100 000 eŭroj por ESF” http://kampanjo.ikso.net/eo/

Laŭ la retejo de ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

  1. Anonimulo diras:

    Estimata sinjoro Minin, ĉu vi bonvolus malkaŝi kiam kaj kiel lernu.net “propagandis” samseksemon? Kaj, se vi vere enuiĝas, bv. klarigi ankaŭ kion signifas “propagandi samseksemon”. Mi aŭdis, ke kelkaj samideanoj propagandas Esperanton, sed ke iu propagandas iun seksan orientiĝon… tio estas por mi novaĵo!

  2. Cxu “lernu” dauxrigas propagandi samseksemon? Ja gxi propagandis en 2004, post kiam mi rifuzis viziti gxin. 🙁

Respondi