Gaja jubilea tago en Bjalistoko

La 26an de julio en la Esperanto-Kafejo en Bjalistoko Ludoviko Zamenhof mem promociis sian Unuan Libron reeldonitan okaze de la 125-jariĝo de la unua eldono.

Lia sekretario Konrado amuze prezentis sian Majstron kaj lian verkon. Zamenhof respondis demandojn de partoprenantoj kaj poste disdonis 100 ekzemplerojn de sia libro. La partoprenantoj plenigis deklarojn lerni Esperantoj. Dek el ili ricevis de Ludoviko memormonerojn.

Estis anoncita la 3an okazigo de la literarura konkurso pri prozo Miaj fascinoj pri Esperanto. Dum la prezentado de Esperantajn lernolibroj multaj personoj ricevis CD Esperanto. Kelkaj deklaris, ke ili iam lernis Esperanton kaj nun planas reveni al la Esperanto-agado.

Ege sukcesa estis nia ago “Ni dividu librojn inter ni”. Sur grandaj tabloj ni ekproponis al preterpasantoj senpage 1743 librojn en diversaj lingvoj. Homoj alportis sakojn plenaj da libroj por lasi ilin kaj preni aliajn. Ĉe la fino restis nur kelkaj, vere malinteresaj.

Lokaj amaskomunikiloj afable raportis pri nia agado.

La aranĝon partoprenis Maria Morawska el la “Muzeo ĉe Wola” en Varsovio kaj ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Meze de la novembro 2012 en la Varsovia muzeo estos malfermita ekspozicio “Zamenhof en Varsovio”. Bjalistokanoj subtenos la organizantinon per diversaj materialoj. La bjalistokano Ludoviko Zamenhof kaj la direktoro de la Podlaĥia Libraro estos honoraj gastoj dum la malfermo de la ekspozicio. Ĉi-okaze probable okazos historia renkontiĝo post multaj jaroj de la avo kaj de la nepo Zamenhof.

Ela Karczewska

Fotis Marta Wierzbowska

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2012/07/bjalistoko

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi