La 29an de julio 2012 unu el la kulminoj de la inaŭguro de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio Truong Tan Sang decidis aljuĝi tiun altan ŝtatan honorigon al UEA por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado.
La vicprezidentino de Vjetnamio kaj Alta Protektanto de la 97a UK, s-ino Nguyễn Thị Doan, enmanigis la medalon kun la akompana diplomo al prezidanto Probal Dasgupta.
La medalo kaj diplomo estos konservataj en la Centra Oficejo de UEA.
En aparta aranĝo post la inaŭguro ok esperantistoj ricevis la medalon “Por paco kaj amikeco inter popoloj” de la Vjetnama Unio de Amikecaj Organizaĵoj. Apud la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, la medalo estis asignita al Ivanka Stojanova Kirĉeva (Bulgario), Baldur Ragnarsson (Islando), Hori Jasuo (Japanio), Usuda Reiko (Japanio), Katalin Kováts (Nederlando), Saiki Akira (Japanio) kaj Franciska Toubale (Aŭstralio).
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=463#1
Mi ne scias, chu la akcepto de alta distingo de UEA el la manoj entute de fremda shtato estas jure ebla kaj permesata de la statuto kaj reglamentoj de UEA. En la kazo de la vjetnama registaro, kiu respondecas pri almenau 1 (unu) miliono da perfortaj mortintoj dum la tempo de Viet Minh, Viet Cong kaj Ho Chi Minh, tio estas, lau mi, almenau morale neakceptebla. Kiel konate, ankau la aktuala vjetnama registaro tretas la homajn rajtojn de diversaj celgrupoj, inter alie de etnaj kaj religiaj minoritatoj, en la propra lando per piedoj.
Bedaurinde tiu akcepto de medalo de tia shtato povas okazi, char UEA estas regata de komunistoj kaj kriptokomunistoj.
Jam dum la Malvarma Milito UEA farighis la komplico de la komunismo, kaj ghi lerninte nenion el la historio, post 1990 daurigis resti komplico de la komunismo, kion oni povas pruvi kaj dokumenti lau la kazoj de Chinio, Kubo kaj Vjetnamio.
Krome, la informa politiko de UEA estas totala katastrofo. Ghis nun la retujo uea.org konsideris plej grave informi oficiale nur pri la akcepto de alta distingo de Vjetnamio kaj de du honoraj membroj. Che la hungaro cetere ne estas tute klare, kian rolon por la politika sistemo en orienta Oriento li ludis (siatempe mi audis diversajn klachojn kaj onidirojn, kies verecon indus kontroli).
Kiel jam mesaghite chi tie, per la inaugura parolado de Dasgupta en Hanojo, per la decido pri akcepto de la alta distingo de Vjetnamio (kaj se oni volas ankau per la permeso de parolado de la vjetnama vicprezidantino, pri kiu Rynduch en principo pravas ke shi faris kion shi povis kaj rajtis, do ne estas akuzebla, sed tamen por la politika neutraleco shia parolado ne estas akceptebla) UEA forlasis unu fojon pli sian politikan neutralecon. Pro tio la okazajhoj en Hanojo devas esti konsiderataj kiel giganta politika skandalo kaj la informa politiko de UEA ech kiel pli giganta katastrofo. Tio devas havi sekvojn. Mi postulas la demision de la respondecaj funkciuloj kaj ilian eskludon el UEA.
Chiun personon (esperantiston), kiu ne levas sian vochon kontrau tiu politika misuzado de UEA far komunismaj reghimoj, mi ekde nun konsideras kiel politikan komplicon de la komunistoj kaj de registaroj, kiuj subpremas la homajn rajtojn.
La intenca kaj celkonscia instrumentigo de UEA kiel rimedo por la politika propagando fare de registaroj kaj ties komplicoj che la pinto de UEA devas nun definitive trovi sian finon. Oni devas legi nenion inter la linioj de tiuj paroladoj, sed klare ekkoni kaj kompreni la intencojn de certaj UEA-gvidantoj, kiuj misuzas sian pozicion kaj siajn paroladojn por prezenti sian personan politikan vidpunkton, por tordi kaj falsi la historion kaj prisilenti gravajn faktojn. Oni devas firme rifuzi chiuspecajn provojn, chu rektajn, chu kashitajn inter la linioj, uzurpi kaj misuzi Esperanton por la komunisma politika propagando, kiel tio dum 40 jaroj estis praktikata en la orienta bloko, kaj kio denove en Hanojo estas klare videbla, cetere sen protesto de la monda esperantistaro, vershajna au chefe pro indiferenteco au ech principa subteno, kio estas enorma honto.
Kiel konate, tiu prisilentado de historiaj faktoj kaj tordado, manipulado kaj falsado de la historio havas en la Esperanto-movado longan tradicion kaj estis daurigita en GDR de Blanke (prisilentado de la stalinismo), de Lins (bagateligo kaj nemenciado de la holokausto en prelegoj) kaj Dasgupta (prisilentado de la krimoj de la komunistoj kaj de la situacio de la homaj rajtoj en Hindio).
Al la komitato de UEA mi ankau rekomendas proponi la forstrekon de la koncerna paragrafo pri homaj rajtoj kaj neutraleco el la statuto de UEA, char shajnas ke tiu formalajho, krom esti misuzita por politika aliinterpretado, neniun plu interesas.
Mi persone kiel jam anoncite definitive eksmembrighis el UEA kaj chesigis mian kunlaboron kun la nuntempa UEA en la momento de la hanoja kongreso ghis kiam la neutraleco estos restarigita kaj rezignita pri la akcepto de chiuspecaj medaloj kaj distingoj de fremdaj shtatoj, kiuj subpremas la homajn rajtojn kaj konsilas al la membraro de UEA amase imiti tiun ekzemplon. Mi ne deziras aparteni al organizajho, kiu ornamas sin per medaloj kaj altaj distingoj de shtatoj kaj registaroj, kiuj respondecas pri 1 miliono de perfortaj mortintoj kaj drasta subpremado de la homaj rajtoj en la propra lando. Tiu miliono estas ankorau relative malgranda cifero kompare kun la supozata kompleta nombro de perfortaj mortintoj, kiujn la komunismo entute kauzis, nome pli ol 90 milionoj, de tio en Chinio de Mau Zedong, kiun la esperantitoj shajne tiom adoras, 65 milionoj. Lau mia scio la Esperanto-gazetaro (de UEA) neniam raportis pri tiuj faktoj.
UEA de mi ne plu estas konsiderata kiel chefa parolilo au reprezentanto de la Esperanto-movadom, char politike ghi diskreditighis. La kompliceco de la komunismo devas esti kontraubatalata per chiuj rimedoj, kaj la responsuloj, kiuj kondukis UEA en la katastrofon kaj Esperanton en la sakstraton kaj dilemon, devas finfine transpreni almenau la moralan respondecon, se ili ne kapablas transpreni la juran kaj forlasi la Esperanto-movadon.