Nia Trezoro: Lajos Tárkony

Nia trezoro

Ekzistas genio kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed koste de kvalita malegaleco. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene, dubeme – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Kalocsay kaj Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.

54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn Tárkony-volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932, 1976) kaj poemaron kun praktike lia tuta poezia verkaro: Soifo (1964). Maljuste reduktas la signifon de Tárkony lia nesintruda personeco, nemontriĝemo: pri li oni apenaŭ skribas en Literatura Mondo, dum Baghy kaj Kalocsay centras en disputoj kaj en la publika atento. Ĉu atribui al ĉi modesta retiriĝemo la dufoje ŝanĝon de (verkista) nomo? Denaske Lajos Totsche, li ekverkis kiel Lali Blond, kaj postmilite iĝis Lajos Tárkony.

Tárkony ĉiam restis fidela samtempe al unu periodaĵo: ĝis 1949 al Literatura Mondo, kaj ekde 1961 al Hungara Vivo. La vera altira forto instiga restis por li ĝisfine la kvazaŭpatro Kalocsay:

Vi, KALOCSAY, puŝis mian plumon,
al vi mi dankdediĉas ĉi volumon,
kiel la Tero siajn fruktojn donas,
dankante maturigan sunolumon.

Pri Tárkony malmulton konkretan ni scias, antaŭ ĉio el intervjuo de Vilmos Benczik (Hungara Vivo, 1975, №6, p. 1-2): “Kompreneble mi naskiĝis (Budapest, 1902), havis kvin fratojn, post la abiturienta ekzameno fariĝis studento de jurscienco, sed pro malsano mi devis ĉesigi la universitatajn studojn. Poste mi oficistis ĝis mia pensiiĝo”.

Esperanton li ekkonis printempe de 1919, per sessemajna kurso, en sia piarista gimnazio. El lia verkaro malmulto konkludeblas pri lia vivo: frua morto de la patrino lasis vundon sencikatran; gimnazio estis ŝirma nesto; sekvis vivo kun griza, ĉiutaga ofica devo. Multa malsano, certe jam junaĝe. La mondmilito, en kiu li supozeble ne soldatas, teruras lin, antaŭsentinton. Poste, politike sen engaĝo, li tamen entuziasmas en la ĝoja etoso de liberiĝo (“La unua de majo”) – kvankam, eble, li intencis nur eksperimenti per pli libera versformo… Post la Granda Fasto de la 50-aj, liaj ĉeftemoj fariĝas memoroj pri la plibeliĝinta juneco kaj la homa pasemo ĝenerale.

Se elekti unu poemon de Tárkony, tiu sendube estu Adiaŭo, proponebla inter la dek plej belajn poemojn en Esperanto.

Adiaŭo

Tagmez’. Somera ard’. Soleca benko
ĉe pinarbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar’. Silento.
Langvore revas en la varm’ la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ’, disigaj vojoj, foroj.

Kaj nun, lasthore, la unuan fojon
por kis’ amika lipojn vi proponas,
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua, lasta via kis’: sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolormagi’ de via juno.
Ho, ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho, kurta hor’ de ĉi pasema kuno:
en koron tranĉas kun impeto drasta
l’ efemerec’ de ĉia homa nuno.

L’ arbar’ postenas post ni kaj ĝin mute
la sun’ surŝutas per radiogarboj.
Mi tenas vian manon, lante tute
enretas nin la bunte brilaj farboj,
kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos, ie staras jam la arboj.

La poemo belas pro rigoraj formo kaj komponiteco: jen puraj tririmoj (krom en la unua strofo: “benko – silento – sento”), jen la fabele bela “Langvore revas en la varm’ la floroj”, en kiu oni unue perceptas la petolan ludon de konsonantoj v-r, r-v, v-r kaj de kvarfoja l, trifoje pied-lanĉa por fine atingi akcentan silabon; poste klariĝas la eĉ pli delikata ludo de vokaloj: dum mankas la tro alta “i” kaj la tro malalta “u”, la restantaj tri vokaloj fajne harmonias (a-o-e // e-a // e-a // a-a // o-o): post “montriĝo” de ĉiu el ili, dufojan diverstonan (e-a) vokon prirespondas dufoje unutona paro, tamen ne monotona.

La unua strofo majstre koncizas: tri versoj skizas, peniktuŝe, la tempon absolutan (“Tagmez’. Somera…”) kaj relativan (“Post du horoj ekiros mia vagonar’”), la lokon (“Soleca benko ĉe pinarbara rando”), la etoson (“ard’”, “Silento”). Post la kvara verso (konkura kun la Unuversaj universoj de Waringhien), kiu pentras fonen la naturon, aperas en la kvina tiu “ni”, pri kiuj la poemo temas; kaj fine, antaŭkonjekteble kaj konklude, ni venas al ilia animstato, al tiu “festa sento pri adiaŭ’ ”.

Jen en la dua strofo io “okazas”; la paradokse lasta kaj unua kiso. La impreson de paradokso fortigas kiasma ripeto l.: “lasthore, la unuan fojon…” kaj 5.: “Unua, lasta via kis’”.

Triastrofe, la individuan sperton vastigas al ĝenerale homa konkludo la versoj 5-6. La triston de la adiaŭo, konforme al la enhavo, akrigas la fonetika dureco de versoj 4 kaj ĉefe 5: “ho kurta hor’ de ĉi pasema kuno: / en koron tranĉas kun impeto drasta…”

La kvara strofo teme revenas al la unua, sed ĝi montras ciklecon, refermiĝon sur du niveloj; krom repentri la arbaron de la unua strofo, ĝi mem komenciĝas kaj finiĝas per “arbar’”, “arboj”, daŭraj gardantoj de la paro: envive ili postenas starante, enmorte ili “glute nin manĝos”. Senteblas pli rezignacio je la komuna homa fino ol ribelo kontraŭ ĝi. Se ni ne konus Tárkony, eble surprizus nin la poemfino, ne strikte ligita al la ama temo, sed fakte, krom la arbo-motivo ĝin pravigas la melankolia tono, kies kutima eliro ĉe Tárkony estas la morto-penso.

Tárkony kiel originala poeto karakteriziĝas per ĉie-ŝveba melankolio: tristo, kiu fontas esence el sia soleca karaktero, introvertemo. Tria plej grava figuro de la budapeŝta skolo, Tárkony estis unu el la plej signifaj Esperanto-poetoj, kies unuvoluma viv-verkaro aparte elstaras per sia riĉo kaj strukturo. Kiel tradukanto li riĉigis kaj la tradukitan Esperanto-literaturon kaj – pli grave – evoluigis sian propran poezian lingvon. Kiel kritikisto li produktis relative malmulte, sed lia rolo estis pionira sur tiu tereno.

István Ertl

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/213trezoro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Nia trezoro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi