En 2014 Bonaero! Sed poste?..

Bonaero

Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.

“Argentino gastigos UK-on por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100a datreveno de lia naskiĝo”, – klarigas la Roterdama “Gazkomo”.

Kurioze, la elekto de kongreslando lastatempe mirinde koincidas kun la venkinto de la futbala mondpokalo de FIFA, okazanta ĉiun kvaran jaron. Vidu mem: en 1998 UK okazis en Francio, kaj Francio gajnis la mondpokalon. En 2002 la esperantistoj kongresis en la Brazila urbo Fortalezo, kaj tiujare Brazilo perbatalis la mondpokalon en Japanio kaj Koreio. En 2006 UKon akceptis la bela itala urbo Florenco, kaj la piedpilkistaro de Italio sukcesis gajni la mondpokalon en Germanio. Nu, kvar jarojn poste, en 2010, tiu regulo ne validis, ĉar la kongreslando Kubo ne partoprenis tiujaran mondpokalon en Sudafriko, kiun gajnis Hispanio – la eksmetropolo de Kubo. Sed danke al UEA la Argentinaj futbal-majstroj post du jaroj havos bonegan ŝancon iĝi mondĉampiono en la najbara-rivala lando Brazilo…

Dume ne estas decidite, kie okazos la jubilea 100a UK, sed oni scias, ke la Unuiĝo Franca por Esperanto jam anoncis, ke ĝi kandidatas por akcepti ĝin en 2015 en norda Francio, en la regiona ĉefurbo Lille (Lillo) kun tuta tago en Bulonjo-ĉe-Maro, kie en 1905 okazis la plej unua UK.

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/213uk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to En 2014 Bonaero! Sed poste?..

  1. Jens S. Larsen diras:

    Ĉu ne prefere Algraso? La UK’oj ankoraŭ estas pli magraj ol ili devus esti …

  2. Raimundo diras:

    Poste Almagro, sed hispana Almagro kompreneble (ekzistas kvartalo Almagro en Bonaero, Argentino)

Respondi