Internacia Fervojista Kongreso kun bonega publika rezulto

Internacia fervojista parado en la Esperanto-urbo Herzberg (Foto: ICH)

La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.

La solena inaŭguro okazis dimanĉe, la 20an de majo, en plenplena lerneja aŭlo, kie la prezidantino de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio) Rodica Todor el Rumanio malfermis la kongreson, kaj lernantoj deklamis La vojon de Zamenhof. Post la festparolo de la prezidanto de GEFA (Germana Esperanta Fervojista Asocio) Achim Meinel, salutoj de landaj delegitoj, transdono de honordiplomoj, oni aŭskultis belan kantadon de fervojista koruso el Hanovro.

En la malfermo parolis ankaŭ Margarete Zavoral, la ĉefino de la germana sekcio de fervoja socialorganizaĵo BSW, kaj la urbestro Gerhard Walter, kiu en flua Esperanto tutkore bonvenigis la kongresanojn alvenintajn el kvar kontinentoj, eĉ el la foraj Brazilo, Meksiko kaj Ĉinio.

La komunan fotadon sekvis nekutima evento – parado de kongresanoj en fervojistaj uniformoj kaj kun flagoj de la reprezentitaj landoj tra la urbo al la urbodomo. Loka tamburista orkestro gvidis la multkoloran procesion, en kiu kunmarŝis ankaŭ la fervojista koruso el Hanovro en siaj elegantaj uniformoj.

Posttagmeze ĉe la stacidomo, en ĉeesto de centoj da homoj el la urbo kaj regiono, estis inaŭguraj Esperanto-placo kaj Joachim-Gießner-Vojo. La eksa stacidomestro Joachim Gießner – unu el la plej multflankaj talentuloj en la tuta Esperanto-movado – loĝis en Herzberg kaj dum ĉ. 30 jaroj estis prezidanto de IFEF. Ĉe la nova Esperanto-placo ludis la fama blovorkestro Sieber. La estrino de la stacidoma kiosko kreis novan trinkaĵon: bongustan “Esperanto-bovlaĵon”.

Lunde la oficialan urban akcepton plenumis vicurbestro Ulrich Schramke en la kavalira salono de la Welf-kastelo. Poste oni povis rigardi la ekspozicion pri fervojo kaj Esperanto en la Esperanto-ĉambro de la muzeo. En la sekvaj tagoj okazis fakprelegoj pri fervojaj temoj, fakkunsidoj, seminario de ILEI, kiu la unuan fojon aranĝis ĝin en IFEF-kongreso. Rodica Todor kaj Stefan MacGill en Herzberg subskribis dokumenton pri estonta kunlaboro inter la du fakaj asocioj de UEA.

La varia programo enhavis ekskursojn al la Unukornula Groto en Scharzfeld, al la universitata urbo Göttingen, kaj al la historia Harz-urbo Goslar. La tuttaga ekskurso ofertis veturadon per la fama etŝpura trajno tra la Harz-montaro al Wernigerode. En la riĉa kultura programo enestis filmprezentado en Esperanto pri la 175-jariĝo de la germanaj fervojoj, balo kun la dancmuzika grupo Arĝentaj Birdoj, kiuj kantis ankaŭ en Esperanto; bonega vespero kun la Esperanto-kantistoj Ralph Glomp el Hamburgo kaj Manuel el Italio. Verŝajne ĉiuj longe memoros ankaŭ la nacian vesperon kun la duhora prezentado de la folklora muzik-danca grupo Harzklub Pöhlde.

La loka organizanto de la kongreso, Interkultura Centro Herzberg, gvidata de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, zorgis pri vasta reklamo: en la urbo ĉie pendis grandaj afiŝoj pri la kongreso, kaj entute regis bonega etoso kun la unika atmosfero de la ununura oficiala Esperanto-urbo de la mondo. Ĵurnalistoj kaj fotistoj sekvis la eventojn kaj raportis pri tio preskaŭ ĉiutage en la loka kaj regiona gazetaro.

Peter Zilvar, Zsófia Kóródy

Ĝi estas artikolo el la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №7.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/06/213ifek/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Internacia Fervojista Kongreso kun bonega publika rezulto

  1. AlKo diras:

    Dankon, mi korektos.

  2. Siegfried Krüger diras:

    Tre estimata redaktoro,

    mi apartenis al la LKK kaj mi tre dankas pro via servo per la belega raporto.

    Mi jam informis la ICH:
    “En la rica kultura programo enestis filmprezentado en Esperanto pri la 75-jara germana fervojo.”

    Eble necesas korekto: 2010 estis jubilea jaro pro “175 jaroj germanaj fervojoj” kaj pri tio temis la filmo.

    Tre kore salutas
    Siegfried Krüger

Respondi