La Verko de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova kun 7 ricevitaj voĉoj, ĝin sekvas alia hajkaro: Rudimentaj momentoj de Lilia Nikolova kun 6 voĉoj.

Sekvas en la listo Esperanta versado de Jaroslav Krolupper (4 voĉoj), Epizodoj de Lode Van de Velde (3 voĉoj), La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson (2 voĉoj) kaj La silika hakilo de Jorge Camacho (1 voĉo). Ne ricevis voĉojn Orgeno de Mihail Ŝĉerbinin kaj Poemoj pri diversaj universoj de Sébastien Garant.

La premio La Verko de la Jaro estas aljuĝata per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro, kiu iniciatis la premion en 1975 kaj aljuĝis ĝin ĝis 1986. Sekvis dek-jara paŭzo ĝis la premio reviviĝis en 1997, ekde tiam la premio estas atribuata al poezio en neparnombraj jaroj kaj al prozo en la jaroj parnombraj. Nuntempe la premion administras la Esperanta PEN-Centro.

Listo de la libroj gajnintaj la Premion La Verko de la Jaro:

1976: Ĉu vi kuiras ĉine? de Johán Valano
1977: De tempo al tempo de Giorgio Silfer
1978: La granda kaldrono de John Islay Francis
1979: Ĉu li bremsis sufiĉe de Johán Valano, La turoj de l’ ĉefurbo de Mauro Nervi
1980: Sur la vivopado de Nicolino Rossi
1981: La Litomiŝla tombejo de Karolo Piĉ
1982: Lappar, la antikristo de Endre Tóth
1983: La blinda birdo de István Nemere
1984: Ne aljuĝita
1985: La monto de István Nemere
1986: La alta akvo de István Nemere
1997: El miaj sonoraj soloj de Miguel Fernández
1998: Durankulak de Sabira Ståhlberg, La Tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld, Tien de Johán Valano
1999: Karnavale de Abel Montagut
2000: Neniu ajn papilio de Trevor Steele
2001: Havenoj de Mauro Nervi
2002: La fermata konko de Julian Modest, Krias la silento de István Nemere, Tilla de Spomenka Štimec
2003: Cetercetere de Jarlo Martelmonto
2004: Memor’ mortiga de Sten Johansson, Tarokoj kaj epokoj de Christian Deklerck
2005: Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj de Ulrich Becker
2006: Hodler en Mostar de Spomenka Štimec
2007: La lingvo serena de Baldur Ragnarsson
2008: Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra
2009: Kajto de Mikaelo Bronŝtejn
2010: Vizaĝoj novelaro de diversaj aŭtoroj
2011: Kardo sur kasko de Ivaniĉka Maĝarova

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212verko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La Verko de la Jaro 2011

  1. Ivanichka Magharova diras:

    Al s-ro Kuhnzli
    Mi ne kashas malicon. Mi pensas , ke la homoj devas esti bonkoraj kaj bondezirantaj. Chu mia hajkaro estas la Verko de la jaro por mi tio ne estas grava. Mi skribis, skribas kaj skribos char mi deziras diri tio kio mi pensas kaj aliaj bonvolu decidi

  2. Ljubomir Trifoncovski diras:

    Proponojn por eniri la kandidatan liston de la Premio “La Vrko de la Jaro” rajtas fari la membroj de la Esperanta PEN-Centro, kiuj estas 25 personoj. La titoloj, kiu havas subtenon de almenau tri PEN-membroj, eniras la liston de kandidataj titoloj. La listo mem aperas en “Literaura Foiro”, kaj rajtas vochoni chiuj abonantoj de la revuo. La vochdono okazas kaj skribe kaj rete. La sekretario, kiu ricevas la vochdonilojn kaj kalkulas la vochojn, estas ekster la PEN-membroj kaj ekster la redakcio de “Literatura Foiro”. La kalkulado okazas en cheesto de atestantoj – lokaj esperantistoj. La sekretario anoncas la rezulton, kiu aperas publike kaj en Interneto kaj en “Literatura Foiro” kaj en aliaj periodajhoj. Chio chi donas objektivecon en la tuta praktiko. La elekto de “Kardo sur kasko” estas la decido de la abonantoj, kiuj vochdonis. La autoro de la premiita libro rajtas restadi certa tempo en la verkista domo, kio estas signifa rekono de “La Verko de la Jaro”.

  3. Bertil Nilsson diras:

    Estigho de koterioj vershajne estas nevitebla afero, kio de tempo al tempo okazas. Mi ne scias, chu la du menciitaj elektoj estas rezultoj de koterioj. Tio fakte estas tute malgrava. Mi reagas kontrau tute alia afero, nome ke per atribuo de ies opinio al influo de alia persono, s-ro Künzli, kaj en aliaj kazoj aliaj personoj, shajnigas, ke homoj (supozeble krom li mem kaj liaj samopiniantoj) ne respondecas pri siaj propraj agoj, pritaksoj kaj opinioj. Tio shajnas truko por fokusigi malshaton al tiu au alia persono au grupo da personoj kaj per tio eviti diskutojn pri faktoj kaj en chi tiu kazo pri estetikaj kriterioj.
    Bertil Nilsson

  4. Ha, chu mi ridu? Kio estas tiu “Verko de la Jaro”? Chu oni povas pruvi ghian kvaliton, ghian valoron? Magharova sonas ke silfera koterio. Kiel en la kazo de la “E-isto de la jaro”, ankau la “Verko de la jaro” estas la elekto de iu koterio, chifoje tiu de Literatura Foiro kaj de la Civito. Por mi tio havas nenian signifon.

Respondi