Mezorienta kunveno en Turkujo

Hasankejf: gelernantoj de Murat Ozdizdarkun Danielo el Aŭstralio kaj Lakbira el Maroko

Ĉi-printempe la Esperanto-klubo de la lernejo “Uskudar American Academy” organizis la 5an Mezorientan Kunvenon en Turkujo. La kunveno okazis en Gaziantep (mezorienta Turkujo) inter la 6a kaj la 8a de aprilo. Kvardek homoj partoprenis el kvin kontinentoj. La plej nombra grupo estis turkoj.

Dum la kunveno okazis diversaj kunsidoj kiel kurso de Esperanto gvidita de Rafaelo Mateos el Hispanujo; Mert (mezlernejano el la regiono) prezentis sian kreitan artefaritan lingvon OLESI en Esperanto kaj parolis pri Suda Sudano; Hati kaj Ben (nia plej fidinda partoprenanto kaj amiko) prezentis sian kelkmonatan vojaĝon en Suda Ameriko (precipe en Ekvadoro). Posttagmeze ni vizitis la malnovan urbonparton.

La 8an matene ni komencis turisman vojaĝon per buseto. Nia unua ekskurs-celo estis Halfeti, kie malnova vilaĝo subakviĝis post la konstruo de la digo sur la rivero Eŭfrato; tie ni faris boat-vojaĝon tra la rivero vizitante la vilaĝon survoje. Posttagmeze ni estis en Urfa, la urbo de profetoj… Ni loĝis en 300-jara domo en Urfa. Vespere la grupo de esperantistoj aŭskultis la lokan muzikon kaj dancis.

La 9an de aprilo frumatene ni ekiris al Mardin kaj pasigis tutan tagon tie. La lastan tagon atendis nin longa vojaĝo, ni unue vizitis la monaĥejon de sirianoj kaj poste vizitis Dara-n, la antikvan urbon de la persa imperiestro Dario. De tie ni direktiĝis al la kelkmil-jara urbo Hasankejf, kies destino estos subakviĝo post la konstruo de granda digo post du jaroj.

Entute estis lacigega sed kontentiga vojaĝo tra veraj mezorientaj antikvaj urboj en sudoriento de Turkujo.

Murat Ozdizdar

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212turkujo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Mezorienta kunveno en Turkujo

  1. hiwa diras:

    cxi tie ankaux rimarkeblas pri la vera hsitorio kaj popolo kiu estas logxanta tie? Mardin, Haskif, urfa kaj ktp estas kurdaj urboj kaj logxantaroj estas kurdoj, cxu vi neniam auxdis pri la malpermeso de patrinalingvo en tiu regiono?? cxu vi scias tie oni nerajtas lerni kaj edukigxi en sia patrinalingvo. cxu vi vere tie parolis pri universala lingvo kaj egaleco sed vi nevidis ke milonoj da homoj tie nehavas tiuj rajtoj?

  2. Vladimir MININ diras:

    Cxu tie rimarkeblas la milito en Sirio? Cxu tie estas multaj rifugxintoj el Sirio? Cxu iu povus rakonti la veron pri la milito en Sirio?

Respondi